Atibaia
| Atibaia | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Brazilo urbego | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Sudorienta regiono | ||
| Subŝtato | |||
| Mezoregiono | Macro Metropolitana Paulista | ||
| Mikroregiono | Bragança Paulista | ||
| Fondita | 1864 | ||
| Poŝtkodo | 12490 | ||
| Telefonkodo | 11 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 167 161 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 350 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 23° 7′ S, 46° 33′ U (mapo)-23.117222222222-46.550555555556Koordinatoj: 23° 7′ S, 46° 33′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 803 m | ||
| Areo | 478,1 km² | ||
| Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Atibaia (oficiale portugale Município de Atibaia) estas municipo kaj urbego en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Macro Metropolitana Paulista kaj en la mikroregiono Bragança Paulista. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 167 161 loĝantoj sur areo de 478,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 350 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 98 701. La teritorio havas komunan limon kun Franco da Rocha, Francisco Morato, Jarinu, Bom Jesus dos Perdões, Piracaia, Campo Limpo Paulista, Bragança Paulista, Mairiporã kaj Nazaré Paulista.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Atibaia situas inter montoj en sudorienta parto de la lando. Guarulhos troviĝas en distanco de 38, San-Paŭlo (urbo) 46, Campinas 59, Nova Iguaçu 321, Rio-de-Ĵanejro 342, Curitiba 373, Belo Horizonte 449, Goiânia 772, Braziljo 829, Campo Grande 883, Porto Alegre 896, Salvador de Bahio 1412, Maceió 1890, Teresina 2046, Recife 2088, São Luís 2305, Natalo (Brazilo) 2280, Belém 2420, Manaus 2656 kilometroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frue indiĝenoj loĝis en la hodiaŭa Atibaia. La unua aŭropa ekspedicio por trovi orojn alvenis en 1665. Ili fondis la vilaĝon, samtempe pastro konstruis kapelon kun la sklavigitaj indianoj. La loknomo estas derivita de indiĝena lingvo signifanta: "sana rivero". Ĝia nomo ŝanĝiĝis el la komenca Tybaia al Thibaia, Atubaia, Thibaya, kaj finfine Atibaia. La vilaĝo iĝis grava itinero al interno de Brazilo. La urbiĝo okazis en 1864. Estis tempo, kiam alvenis multe da japanaj enmigrintoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Atibaia estas konata pro kultivado de fragoj fare de japanaj posteuloj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Atibaia jare pluvas po 1369 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro kaj marto pli ofte, ol en la ceteraj monatoj. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C, en januaro kaj februaro estas 21 °C, en junio kaj julio nur 15 °C.

Trafiko
[redakti | redakti fonton]Atibaia estas ligita voje al urbegoj San-Paŭlo, Belo Horizonte, Campinas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (portugale)
- retejo de la municipa konsilantaro (portugale)
- Asocio de Municipoj de San-Paŭlio (same portugale)




