Kaprimulgoformaj birdoj
Larĝvosta noktokaprimulgo | ||||||||
| Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Kaprimulgoformaj birdoj estas birda ordo kiu enhavis la ĉieajn kaprimulgojn, la podargojn de Aŭstralazio kaj sudorienta Azio, la sudamerikajn branĉulojn aŭ niktibiojn kaj guaĉaron kaj la aŭstralaziajn noktokaprimulgojn. Preskaŭ ĉiuj estas noktulaj kaj manĝas insektojn, escepte la amerika guaĉaro kiu estas la ununura noktula birdo kiu manĝas plantojn. Tiuj birdoj estas en ĉiu kontinento escepte ĉe Antarkto.
Iama sistematiko
[redakti | redakti fonton]Ordigo de tiuj birdoj estis ĉiam komplikaj ĉefe ĉe la kaprimulgoj, kiuj estas multaj specoj kaj kiuj estas ĉu ordinaraj ĉu kunorelaj. Tradicie la kaprimulgoformaj estas inter la strigoj (noktulaj birdoj kun lertega vidkapablo) kaj la apusedoj (longaj kaj longflugilaj birdoj kun malfortaj kruretoj). Tamen ili foje estis kunigitaj kun strigoj, apusoj, krom alcionoj, upupo, muŝbirdoj, tokoj, koracioj, abelmanĝuloj, pegoj, trogonoj kaj eĉ kolibroj!
Nomo de la ordo devenas de tradicia miskredaĵo, ke kaprimulgoj suĉas lakton de kaprinoj.
La familioj de la ordo Kaprimulgoformaj estis jenaj:
- Familio Steatornitedoj aŭ guaĉaro.
- Familio Podargedoj aŭ podargoj (16 specioj).
- Familio Aegoteledoj aŭ noktokaprimulgoj (8 specioj).
- Familio Niktibiedoj, niktibioj aŭ branĉuloj (6 specioj).
- Familio Kaprimulgedoj kun subfamilioj.
- Subfamilio Chordeilinae (amerikaj kaprimulgoj aŭ noktofalkoj)
- Subfamilio Caprimulginae (kaprimulgoj)
- Familio Eŭrostopodedoj (orelkaprimulgoj)

Baze sur analizoj de DNA -notinde β-fibrinogeno introno 7-, Fain & Houde (2004) konsideris, ke la familioj de la Kaprimulgoformaj estas membroj de la proponita klado Metaves, kiu inkludus ankaŭ la hoacinon, faetonedojn, pterokloformajn, kolombojn, kaguon, eŭripigon, mesitornedojn, flamengojn, grebojn kaj apusedojn kaj eĉ kolibrojn. Tiu klado troviĝas ankaŭ ĉe la ampleksa studio de Ericson et al. (2006), sed la subteno estas tre malforta.
La Aegoteledoj (noktokaprimulgoj) kun ĉirkaŭ dekduo de vivantaj specioj en ununura genro estas verŝajne pli proksimaj al Apodoformaj birdoj (Mayr 2002); tiuj kaj la Kaprimulgoformaj estas proksimaj parencoj, estante grupitaj kune kiel Cypselomorphae. La oleobirdo kaj la podargoj ŝajnas tre distingaj inter la ceteraj Kaprimulgoformaj, sed ilia certa lokigo ne povas esti solvita baze nur sur osteologia datumaro (Mary 2002).
Dekomence, ĉiuj membroj de la ordoj Apodiformes, Aegotheliformes, Nyctibiiformes, Podargiformes, kaj Steatornithiformes estis kunigitaj kun la kaprimulgoj de Caprimulgiformes. En 2021, la International Ornithological Congress redifinis Caprimulgiformes kiel aplikita nur al kaprimulgoj, dum Apodedoj, Egoteledoj, Podargoj, kaj la Guaĉaro estu reklasitaj en siaj propraj ordoj.[1] Vidu Strisores por plua informaro pri disputoj pri la taksonomio de Caprimulgiformes. Filogenetika analizo trovis, ke la formortinta familio Archaeotrogonidae, konata el la Eoceno kaj Oligoceno de Eŭropo, estas la plej proksimaj parencoj de kaprimulgoj.[2]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Nyctidromus albicollis
- Aegotheles cristatus
- Antrostomus carolinensis
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Frogmouths, Oilbird, potoos, nightjars. IOC World Bird List Version 15.1. International Ornithologists' Union (February 2025). Alirita 28a de Junio 2025 .
- ↑ (2021-07-18) “An early Eocene fossil from the British London Clay elucidates the evolutionary history of the enigmatic Archaeotrogonidae (Aves, Strisores)”, Papers in Palaeontology (en) 7 (4), p. 2049–2064. doi:10.1002/spp2.1392. Bibkodo:2021PPal....7.2049M.
- Cracraft, Joel (1981): Toward a phylogenetic classification of the recent birds of the world (Class Aves). Auk 98(4): 681–714. PDF plena teksto Arkivigite je 2010-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Ericson, Per G.P.; Anderson, Cajsa L.; Britton, Tom; Elżanowski, Andrzej; Johansson, Ulf S. ; Källersjö, Mari; Ohlson, Jan I.; Parsons, Thomas J.; Zuccon, Dario & Mayr, Gerald (2006): Diversification of Neoaves: integration of molecular sequence data and fossils. Biology Letters 2(4): 543-547. COI:10.1098/rsbl.2006.0523 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Fain, Matthew G. & Houde, Peter (2004): Parallel radiations in the primary clades of birds. Evolution 58(11): 2558-2573. COI:10.1554/04-235 PDF plena teksto Arkivigite je 2012-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Mayr, Gerald (2002): Osteological evidence for paraphyly of the avian order Caprimulgiformes (nightjars and allies). Journal für Ornithologie 143(1): 82–97. COI:10.1046/j.1439-0361.2002.01030.x HTML abstract[rompita ligilo]
- Mariaŭ, Jean & Braun, Michael J. (1996): A Molecular Phylogenetic Survey of the Nightjars and Allies (Caprimulgiformes) with Special Emphasis on the Potoos (Nyctibiidae). Molecular Phylogenetics and Evolution 6(2): 228–244. COI:10.1006/mpev.1996.0073 (HTML resumo)
- Sibley, Charles Gald & Ahlquist, Jon Edward (1990): Phylogeny and classification of birds. Yale University Press, New Haven, Conn.
| ||||||||||||||||||




