Kaprimulgoj
Grandvosta kaprimulgo | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Kaprimulgoj estas la birdoj de la genro Caprimulgus, tio estas granda (multnombraj specioj) kaj tre disvastigita genro de kaprimulgedoj. La nomo devenas el la Latina por kaprinsuĉistoj, baze sur la malnova miskredo, ke la Eŭropa kaprimulgo povas suĉi lakton el kaprinoj. La sama termino Kaprimulgoj povas utili unue por aludi la individuojn de la Eŭropa kaprimulgo, due nur la membrojn de la genro Caprimulgus (kiel en tiu artikolo), trie ankaŭ la membrojn de aliaj samsubfamiliaj genroj ene de la subfamilio Caprimulginae (Kaprimulgenoj) aŭ eĉ kvare la membrojn de la tuta familio Kaprimulgedoj, do inklude la membrojn de la subfamilio Chordeilinae. Pli malprecize estus kvina ŝtupo inkludante ankaŭ la membrojn de la aliaj familioj ene de la ordo de Kaprimulgoformaj birdoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Caprimulgus enkondukis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de sia verko Systema Naturae.[1] La tipa specio estas la Eŭropa kaprimulgo (Caprimulgus europaeus).[2] La nomo estas la Latina vorto por kaprimulgo; ĝi kombinas kapra kun la signifo "kaprino" kaj mulgere kun la signifo "melki".[3] La mito ke kaprimulgoj povas suĉi lakton el kaprinoj estas rakontita de Plinio la Maljuna en lia verko Natura Historio: "Tiuj nomataj kaprosuĉuloj, kiuj similas sufiĉe grandan merlon, estas noktaj ŝtelistoj. Ili eniras la budojn de la paŝtistoj kaj flugas al la mamoj de la kaprinoj por suĉi ilian lakton, kiu vundas la mamon kaj pereigas ĝin, kaj la kaprinoj, kiujn ili melkis tiamaniere, iom post iom blindiĝas."[4]
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro enhavas jenajn 39 speciojn.[5]
| Bildo | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuado |
|---|---|---|---|
| Caprimulgus ruficollis | Ruĝkola kaprimulgo | okcidenta Mediteraneo | |
| Caprimulgus indicus | Ĝangala kaprimulgo | Barato kaj Srilanko | |
| Caprimulgus jotaka | Griza kaprimulgo | Orienta Azio kaj Himalajo; vintre en Sudorienta Azio | |
| - | Caprimulgus phalaena | Palaŭa kaprimulgo | Palaŭo |
| Caprimulgus europaeus | Eŭropa kaprimulgo | okcidenta palearktiso; vintre en Sub-Sahara Afriko | |
| Caprimulgus fraenatus | Ombra kaprimulgo | Orienta Afriko | |
| Caprimulgus rufigena | Ruĝvanga kaprimulgo | suda Afriko | |
| Caprimulgus aegyptius | Egipta kaprimulgo | Maroko ĝis Sudano kaj suda Kazaĥio | |
| Caprimulgus mahrattensis | Maharata kaprimulgo | Pakistano, suda Afganio kaj Irano; vintras en Barato | |
| Caprimulgus nubicus | Nubia kaprimulgo | Ruĝa Maro kaj Korno de Afriko | |
| Caprimulgus eximius | Orkaprimulgo | Sahelo | |
| Caprimulgus atripennis | Sudbarata kaprimulgo | suda Barato kaj Srilanko | |
| Caprimulgus macrurus | Grandvosta kaprimulgo | norda Pakistano tra Sudorienta Azio ĝis Kvinslando kaj Nov-Gvineo | |
| Caprimulgus meesi | Meesa kaprimulgo | Floreso kaj Sumbo | |
| - | Caprimulgus ritae | Timora kaprimulgo | orientaj Malgrandaj Sundoj |
| Caprimulgus andamanicus | Andamana kaprimulgo | Andamanoj | |
| Caprimulgus manillensis | Filipina kaprimulgo | Filipinoj | |
| - | Caprimulgus celebensis | Sulavesa kaprimulgo | Sulaveso kaj Sula-Insuloj |
| Caprimulgus donaldsoni | Donaldsona kaprimulgo | Korno de Afriko ĝis norda Tanzanio | |
| Caprimulgus pectoralis | Kolumkaprimulgo | Sub-Sahara Afriko | |
| Caprimulgus poliocephalus | Montokaprimulgo | orientafrikaj montaroj | |
| Caprimulgus asiaticus | Barata kaprimulgo | Suda Azio ĝis suda Hindoĉinio | |
| Caprimulgus madagascariensis | Madagaskara kaprimulgo | Sejŝeloj kaj Madagaskaro | |
| Caprimulgus natalensis | Tutafrika kaprimulgo | dise tra Sub-Sahara Afriko | |
| Caprimulgus solala | Neĉisara kaprimulgo | Neĉisaraj Altebenaĵoj, Etiopio | |
| Caprimulgus inornatus | Senornama kaprimulgo | norda Sub-Sahara Afriko kaj sudokcidenta Arabio; vintras al pli sudaj latitudoj | |
| Caprimulgus stellatus | Stelkaprimulgo | Etiopio, norda Kenjo kaj suda Suda Sudano | |
| Caprimulgus affinis | Sudazia kaprimulgo | HIndomalajzio | |
| Caprimulgus griseatus | Kajumangi kaprimulgo | Filipinoj | |
| Caprimulgus tristigma | Punkteca kaprimulgo | Sub-Sahara Afriko | |
| - | Caprimulgus concretus | Bonaparta kaprimulgo | Sumatro kaj Borneo |
| - | Caprimulgus pulchellus | Salvadora kaprimulgo | montaraj Sumatro kaj Javo |
| - | Caprimulgus prigoginei | Prigogina kaprimulgo | Itombwe Montoj |
| Caprimulgus batesi | Batesa kaprimulgo | Konga Baseno | |
| Caprimulgus climacurus | Longvosta kaprimulgo | norda Sub-Sahara Afriko | |
| Caprimulgus clarus | Sveltvosta kaprimulgo | Orienta Afriko | |
| Caprimulgus fossii | Kvadratvosta kaprimulgo | miombo kaj apudaj areoj | |
| - | Caprimulgus longipennis | Longflugila kaprimulgo | arbaraj areoj de norda Sub-Sahara Afriko |
| Caprimulgus vexillarius | Longpluma kaprimulgo | miombo; vintras en ekvatoraj latitudoj | |
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La kaprimulgoj de la genro Caprimulgus troviĝas ĉirkaŭ la tuta mondo, kaj kiel aliaj kaprimulgedoj ovodemetas surgrunde sen nesto. Ili estas pli aktivaj malfruvespere kaj frumatene aŭ nokte kaj manĝas ĉefe tineojn kaj aliajn grandajn flugantajn insektojn. Kelkaj specioj, malkutime ĉe birdoj, ripozas laŭlonge de branĉo, anstataŭ laŭlarĝe, kio helpas la kamuflon dumtage. Mezvarmaj specioj estas tre migrantaj, kaj vintras en tropikoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plej parto havas etajn piedojn, malutilaj por piediri, kaj ties milda plumaro estas tre kamufla kaj aspektas kvazaŭ arboŝelo aŭ seka foliaro. Ili estas mezgrandaj kaj noktulaj birdoj de longaj pintaj flugiloj, mallongaj kruroj kaj mallongaj bekoj. Ili havas longajn bridajn haregplumojn. Multaj havas ripeteman kaj ofte mekanikajn kantojn.
Kamuflo
[redakti | redakti fonton]Ili havas etajn krurojn (neutilaj por marŝado) kaj longajn flugilojn (kiuj permesas akrobatan flugadon). La milda plumaro estas kamufla. Kelkaj specioj kuŝas ne tra la branĉoj de la arboj, kiel la plej parto de la birdoj, sed laŭlonge. Tiel ili nevideblas dumtage ĉar aspektas kvazaŭ sekaj branĉoj. Tamen tiu preskaŭ perfekta kamuflado paradokse endanĝerigas kaprimulgojn, ĉar ili laŭinstinkte kiam estas for de ĝia kamufla medio, ekzemple sur ŝoseoj, sentas, ke neniu vidas ĝin kaj tiel nenial estas en danĝero. Je ĝia preferata sunsubira horo ĝiaj brilaj okuloj estas videblaj el centoj da metroj kontraŭ la aŭto-lumoj, la ŝoforo povas haltigi la aŭton eĉ je unu metro de la birdo kaj ĝi ne forflugos kvazaŭ neniu povas vidi ĝin. Se oni malfermas la pordoj aŭ oni daŭrigas la vojon ĝi forflugos laŭ ĝia moro. Tamen multaj ŝoforoj ne haltigas la aŭtojn kaj multaj birdoj pereas pro sia fido je kamuflo sen scii, ke ebenega unukolora ŝoseo ne samas al ĝia multkolora bruna medio.
Dubinda speciaro
[redakti | redakti fonton]- Amerika kaprimulgo, Chordeiles minor
- Longbeka kaprimulgo, Systellura longirostris aŭ Caprimulgus longirostris [6]
- Blankflugila kaprimulgo, Eleothreptus candicans aŭ Caprimulgus candicans
- Nigra kaprimulgo, Nyctipolus nigrescens aŭ Caprimulgus nigrescens
- Pigmea kaprimulgo, Nyctipolus hirundinaceus aŭ Caprimulgus hirundinaceus
- Malgranda kaprimulgo, Setopagis parvula aŭ Caprimulgus parvulus
- Roraima kaprimulgo, Setopagis whitelyi aŭ Caprimulgus whitelyi
- Kajena kaprimulgo, Setopagis maculosa aŭ Caprimulgus maculosus
- Makulvosta kaprimulgo, Hydropsalis maculicaudus aŭ Caprimulgus maculicaudus
- Blankvosta kaprimulgo, Hydropsalis cayennensis aŭ Caprimulgus cayennensis
- Arbusteja kaprimulgo, Nyctidromus anthonyi aŭ Caprimulgus anthonyi
- Vidvina kaprimulgo Antrostomus carolinensis aŭ Caprimulgus carolinensis
- Ruĝa kaprimulgo, Antrostomus rufus aŭ Caprimulgus rufus
- Kuba kaprimulgo, Antrostomus cubanensis aŭ Caprimulgus cubanensis
- Hispaniola kaprimulgo, Antrostomus ekmani aŭ Caprimulgus ekmani
- Brungrizkola kaprimulgo, Antrostomus salvini aŭ Caprimulgus salvini
- Jukatana kaprimulgo, Antrostomus badius aŭ Caprimulgus badius
- Silkovosta kaprimulgo, Antrostomus sericocaudatus aŭ Caprimulgus sericocaudatus
- Sablokoluma kaprimulgo, Antrostomus ridgwayi aŭ Caprimulgus ridgwayi
- Voĉalmozulo, Antrostomus vociferus aŭ Caprimulgus vociferus
- Meksika kaprimulgo, Antrostomus arizonae aŭ Caprimulgus arizonae
- Puertorika kaprimulgo, Antrostomus noctitherus aŭ Caprimulgus noctitherus
- Malhela kaprimulgo, Antrostomus saturatus aŭ Caprimulgus saturatus
- Bruna kaprimulgo, Veles binotatus aŭ Caprimulgus binotatus
- Kolkaprimulgo, Gactornis enarratus aŭ Caprimulgus enarratus
- Nigroŝultra kaprimulgo, Caprimulgus nigriscapularis
- Ruvenzora kaprimulgo, Caprimulgus (poliocephalus) ruwenzorii
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ (1940) Check-List of Birds of the World 4. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Rachham, H.. (1967) Pliny Natural History III Libri VIII-XI, The Loeb Classical Library. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, p. 366–367.
- ↑ Frogmouths, Oilbird, potoos, nightjars. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (August 2024). Alirita 29a de Aŭgusto 2024 .
- ↑ Patagona Stepo
| ||||||||||||||||||



