Trogonoj
Eleganta trogono (Trogon elegans) | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La veraj Trogonoj estas genro de birdoj de la familio de trogonedoj, nome Trogon. Ties membroj vivas en arbaroj de Ameriko el sudorienta Arizono al Argentino.
Ili havas grandajn okulojn, fortikajn hokoformajn bekojn, mallongajn flugilojn kaj longajn kvadratfinajn kaj tre laŭgradajn vostojn; la nigroblankaj vostoplumoj distingas la diferencajn bildojn en subvosto. Maskloj havas ege metalkoloran plumaron, metale en supraj partoj.[1] Ties nigraj vizaĝoj estas distingiloj el kecaloj,[1] kaj mankas al ili la kolora vizaĝa nudhaŭto de ties afrikaj parencoj, nome Apaloderma.[2] Inoj kaj junuloj estas iom pli senkoloraj kaj ofte malfacile identigeblaj en la kamparo.[1] La ovoj estas blankaj aŭ bluecblankaj, malkiel la helbluaj ovoj de kecaloj.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Trogon enkondukis la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760 kun la verda trogono (Trogon viridis) kiel la tipa specio.[3][4] La nomo de la genro devenas de la antikvgreka vorto *τρωγων trōgōn por "fruktomanĝanta" aŭ "ronĝanta".[5] La nomo estis antaŭe uzata de la germana natursciencisto Paul Möhring en 1752 por la blukrona trogono (Trogon curucui).[6]
La jena kladogramo montras la rilatojn inter 24 el la specioj lokigitaj en la genro. Ĝi baziĝas sur molekulfilogenetika studo de Jeffrey Dacosta kaj John Klicka, kiu estis publikigita en 2008.[7] La kladogramo inkluzivas la speciodividojn, kiuj rezultis el ĉi tiu studo.[8]
| Trogon |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kelkaj plumaraj trajtoj kongruas kun la filogenetiko. En Klado A la inoj estas brundorsaj, dum en la aliaj du kladoj inoj estas grizdorsaj. La maskloj en Klado A estas ĉiuj verdkapaj. En Klado B la maskloj estas verdkapaj kaj havas plejparte malhelajn subvostajn padronojn. En Klado C la maskloj estas blukapaj aŭ nigrakapaj kaj havas blankajn aŭ kontrastajn nigrablankajn subvostajn padronojn. La ventrokoloro ne kongruas kun la filogenetiko. Ekzemple, en Klado C la Bludorsa trogono estas ruĝventra, dum la blankvosta trogono estas flavventra. Simile, la blukrona trogono estas ruĝventra, dum la viola trogono estas flavventra.[7]
Specioj
[redakti | redakti fonton]La 24 specioj nune agnoskitaj en la genro estas la jenaj:[8]
| Masklo | Ino | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuo |
|---|---|---|---|---|
| Flavventra trogono aŭ Amazonia nigragorĝa trogono | Trogon rufus | Honduro suden ĝis okcidenta Ekvadoro kaj norda Argentino | ||
| Centramerika trogono aŭ Norda nigragorĝa trogono | Trogon tenellus | norda Honduro ĝis plej nordokcidenta Kolombio | ||
| Ĉokoa trogono | Trogon cupreicauda | tropika okcidenta Kolombio kak okcidenta Ekvadoro | ||
| Atlantika trogono | Trogon chrysochloros | orienta, suda Brazilo, Paragvajo kaj nordorienta Argentino | ||
| Eleganta trogono | Trogon elegans | Gvatemalo en la sudo tiom norde kiom ĝis supra rivero Gila en Arizono kaj Nov-Meksiko | ||
| Kuprovosta trogono | Trogon ambiguus | sudorienta Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, kaj nordokcidenta Kostariko | ||
| Montotrogono | Trogon mexicanus | Gvatemalo, Honduro, kaj Meksiko kaj vivis ankaŭ en Salvadoro | ||
| Kolumtrogono | Trogon collaris | norda Kolombio, norda Venezuelo kaj Trinidado kaj Tobago | ||
| Maskotrogono | Trogon personatus | Andoj | ||
| Ĵaluzivosta trogono | Trogon clathratus | Kostariko kaj Panamo | ||
| Grizvosta trogono | Trogon massena | sudorienta Meksiko suden tra Centrameriko, ĝis Kolombio, kaj malgranda regiono de nordokcidenta Ekvadoro | ||
| Ekvadora trogono | Trogon mesurus (disigita el T. melanurus) | okcidenta Ekvadoro kaj plej nordokcidenta Peruo | ||
| Blankokula trogono | Trogon comptus | okcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro. | ||
| Nigravosta trogono | Trogon melanurus | nordokcidenta Sudameriko kaj apuda Panamo | ||
| Citreola trogono | Trogon citreolus | western Mexico | ||
| Nigrakapa trogono | Trogon melanocephalus | norda Kolombio, norda Venezuelo kaj Trinidado kaj Tobago | ||
| Verda trogono | Trogon viridis | Amazonio, Gujano Ŝildo, Trinidado, kaj Atlantika Arbaro en orienta Brazilo | ||
| Bairda trogono | Trogon bairdii | Kostariko kaj plej okcidenta Panamo | ||
| Blankavosta trogono | Trogon chionurus (disigita el T. viridis) | Ĉokoo, kun teritorio en Panamo, tra okcidenta Kolombio, ĝis okcidenta Ekvadoro | ||
| Verdavosta trogono | Trogon caligatus (disigita el T. violaceus) | orient-centra Meksiko, suden tra Centrameriko, okcidente aŭ norde de Andoj en Kolombio, Ekvadoro kaj Venezuelo | ||
| Amazonia trogono | Trogon ramonianus (disigita el T. violaceus) | Amazonio | ||
| Surukura tragono | Trogon surrucura | sudorienta Brazilo, orienta Paragvajo, kaj plej nordorienta Argentino kaj Urugvajo | ||
| Viola trogono | Trogon violaceus | Meksiko, Centrameriko, kaj norda Sudameriko | ||
| Blukrona trogono | Trogon curucui | Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Paragvajo, kaj Peruo | ||
Notoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 Hilty, Steven L. (2003), Birds of Venezuela, Princeton University Press, pp. 438, ISBN 0-691-09250-8, http://www.amazon.com/dp/0691092508/, retrieved 2007-10-07
- 1 2 Williamson, Sheri L.; Colston, P. R. (2003), "Trogons", in Christopher Perrins (editor), Firefly Encyclopedia of Birds, Firefly Books, pp. 362–363, ISBN 1-55297-777-3
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche.
- ↑ (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.
- ↑ . Key to Scientific Names in Ornithology. Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2019). Alirita 9a de Aprilo 2019 .
- ↑ Möhring, Paul Heinrich Gerhard. (1752) Avium Genera (latine). Avricae: apvd G.G. Rvmp.
- 1 2 (2008) “The great American interchange in birds: a phylogenetic perspective with the genus Trogon”, Molecular Ecology 17 (5), p. 1328–1343. doi:10.1111/j.1365-294X.2007.03647.x.
- 1 2 AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 27a de Aprilo 2026 .



