close
Saltu al enhavo

Kadizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Kadizo
urbo
BERJAYA
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Ŝtato BERJAYA Hispanio
Aŭtonoma Komunumo BERJAYA Andaluzio
Poŝtkodo 11000
Retpaĝaro
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Cádiz
Urbestro José María González Santos (Por Cádiz Sí Se Puede)
Demografio
Loĝantaro 121 739  (1-a de januaro 2014)[1]
Loĝdenso 9 087 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 32′ N,  17′ U (mapo)36.533333333333-6.2833333333333Koordinatoj: 36° 32′ N,  17′ U (mapo)
Alto 11 m
Areo 12,1 km² (1 210 ha)
BERJAYA
Kadizo (Kadizo)
Kadizo (Kadizo)
DEC
BERJAYA
Situo de Kadizo

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Cádiz [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Kadizo (hispane Cádiz [ˈkaðiθ], laŭ regiona dialekto: Cai [ˈkai], kromnome Tacita de plata - "Taseto el arĝento")

Situante en la suda parto de Hispanio (36º 32' N – 6º 18' U), ĝi enhavas 109.950 loĝantojn (2025) kaj estas la ĉefurbo de la samnoma provinco, kaj kun aliaj ses urboj (San-Fernando, Chiclana, Puerto Real, Puerto de Santa María, Chiclana de la Frontera, Rota kaj Ĥerezo) formas la metropolan areon Kadiza Golfeto.

Kadizo estas ĝemeligita kun 31 aliaj urboj.

BERJAYA
Kadizo en 1888

Oni konsideras ĝin la plej antikva urbo ankoraŭ ekzistanta ĉirkaŭ la okcidenta Mediteraneo, laŭ la tradicio, ĝi estis fondita de la fenicoj en jaro -1100 kun la nomo Gadir (Fortikaĵo) por mina industrio en tero de tarteza civilizacio, kie laŭ la legendo Heraklo (aperanta en la aktuala blazono de la urbo) faris unu el siaj Laboroj. La romianoj ĝin nomis Gades.

De Kadizo eliris Kristoforo Kolumbo en siaj dua kaj kvara vojaĝoj Ameriken; komence de la 16-a jarcento la urbo akiras la rajton komerci rekte kun amerikaj kolonioj, kaj en 1717 la monopolon, kiun perdis Sevilo.

Skadro de la Rusa Mararmeo revenanta de mobilizo por la Unua Ligo de Armita Neŭtraleco haltis en Kadizo por tri semajnoj en majo 1781.[2] De Kadizo eliris ankaŭ la franc-hispana floto partoprenonta en Batalo de Trafalgar la 21-an de oktobro de 1805.

En jaro 1811 dum la Milito de Hispana Sendependiĝo inter hispanoj kaj la armeo de Napoleono rifuĝis tie la ribela Parlamento (Cortes). La liberalemaj deputitoj verkis la unuan Konstitucion de Hispanio nomita La Pepa (Jonjo, ĉar estis proklamita la 19-an de marto, festo de Sankta Jozefo).

Dum Unua Hispana Respubliko, ribelo en la urbo proklamis sendependan kantonon, kiu daŭris ĝis reĝiĝo de Alfonso la 12-a.

Kadizo ĉiam estis mara urbo, precipe per sia komerca haveno, la fiŝkapta industrio kaj ŝipkonstruado. Nuntempe pro konkurenco de koreaj ŝipkonstruejoj kaj preskaŭa malapero de fiŝado, la ekonomio de la urbo tre suferis kaj la senlaboreco en la urbo estas tre grava problemo.

Aktuale, la plej grava industrio estas turismo, profitanta la faman karnavalon, la strandojn (La Caleta, Victoria kaj Cortadura) kaj la monumentojn.

Transportado

[redakti | redakti fonton]
Interurbaj busoj
[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Municipoj de la Kadizgolfa Transporta Konsorcio. Consorcio de Transportes de la Bahía de Cádiz. Membriĝontaj municipoj indikiĝas per pala koloro.

La busstacio de Kadizo situas en Avenuo Astilleros apud la fervoja stacio, kun ĉiutagaj iroj al:

Aliajn lokojn oni atingas per linikonekto en tiuj lokoj.

Urbaj busoj
[redakti | redakti fonton]

Kadizo apartenas al zono A en la tarifa sistemo de la Kadizgolfa Transporta Konsorcio (d). Totale 28 regulaj linioj konektas la provincan ĉefmunicipon kun la aliaj samurbaj municipoj.

Municipaj busoj
[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Situo de la municipaj buslinioj kaj iliaj interkonektoj

La municipo havas kvin busliniojn. Ĉiuj administriĝas de la kompanio Tranvía de Cádiz a San Fernando y Carraca S.A:[3]

Linia numeroVojoMapo
 1 Plaza España-Cortadura1
 2 Plaza España-Puntales-Loreto2
 3 Plaza España-Bda. La Paz-Puntales3
 5 Plaza España-La Laguna-Loreto-Zona Franca5
 7 Ing. La Cierva-Simón Bolívar7

Ordinara bileto kostas 1,10 €.[3]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Kadiza Urbodomo
BERJAYA
Pordoj de Kadizo

Multaj monumentoj vidindas tra la tuta urbo, inter ili notindas la Urbodomo, la Pordoj de la urbo (Puertas de Tierra), Teatrejo Falla (Gran Teatro Falla) kaj la Katedralo.

Fama estas la karnavalo de Kadizo, kie grupoj kantas (normale spritajn kanzonojn) por amuzi, oni organizas oficialan konkurson en Teatrejo Falla, normale fine de februaro.

Vizitindas ankaŭ la kvartalo de La Viña (prononcu La Vinja) kie, precipe somere, oni povas gustumi en siaj trinkejoj la bonegajn vinojn de Ĥerezo kaj manĝetojn tipajn kiel Cazón en adobo (spicitaj kaj poste frititaj ŝarkopecoj), tinuso kun cepo aŭ rostitaj skombroj.

Ĉiun someron ekde 1955 oni organizas futbalkonkurson Trofeo Carranza (Pokalo Karranza) inter kvar teamoj, unu el ili ĉiam estas la loka Cádiz Club de Fútbol (Kadiza Futbala Klubo).

Kadizanoj

[redakti | redakti fonton]

Famaj kadizanoj inter aliaj:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero. Statistikoj pri loĝantoj de la Instituto Nacional de Estadística.
  2. Anderson, R.C. 1910. Naval Wars in the Baltic. London: C. Gilbert-Wood. 238.
  3. 1 2 Retpaĝo de la municipo Kadizo pri municipa transportado: aquí.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]