close
Saltu al enhavo

Kartaĥeno (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cartagena.
BERJAYA
Kartaĥeno
BERJAYA
BERJAYA
BERJAYA
BERJAYA
BERJAYA
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Noelia Arroyo
Demografio
Loĝantaro 220 704  (2025) [+]
Loĝdenso 395 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 36′ N,  59′ U (mapo)37.601944444444-0.98416666666668Koordinatoj: 37° 36′ N,  59′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 558,08 km² (55808 ha) [+]
BERJAYA
Kartaĥeno (Murcia)
Kartaĥeno (Murcia)
DEC
BERJAYA
Situo de Kartaĥeno
Kartaĥeno (Hispanio)
Kartaĥeno (Hispanio)
DEC
BERJAYA
Situo de Kartaĥeno

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Cartagena, Spain [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA

Kartaĥeno (hispane Cartagena) estas hispana urbo, kiu apartenas al la Aŭtonoma Murcia Regiono. Koordinatoj: 37º36' N, 0º59' W

Ĝia loĝantaro estas 211.329 loĝantoj (hispana censo 2006), kaj do estas la 24-a plej granda urbo en Hispanio, kaj la 6-a kiu ne estas ĉefurbo de provinco. Ĝi estas la centro de distrikto (comarca) nomata Kampo de Kartaĥeno (Campo de Cartagena) en kiu troviĝas la municipoj de Torre Pacheco, Fuente Álamo, San Pedro del Pinatar, San Javier, Los Alcázares kaj La Unión. Én Kartaĥeno mem troviĝas submunicipoj kiaj Pozo Estrecho.

BERJAYA
Hispanio post la provinca divido de Diokleciano
BERJAYA
Hispanio en la 6-a jarcento

Temas pri unu el la plej antikvaj urboj de Hispanio. Ĝi estis fondita en la jaro -227 de la kartaga generalo Asdrubalo la Bela kun la nomo Qart Hadasht (Nova Urbo), eble sur antaŭa tartesa setlejo kun nomo Mastia pri kiu ekzistas informoj el la 6 jarcento antaŭ nia erao.

Tiu Nova Kartago estis la ĉefa sidejo de la kartaganoj en la Iberia Duoninsulo, kaj el ĝi eliris la generalo Hanibal Barka por sia ekspedicio al Romo tra la Alpoj en -218.

La romia generalo Skipio Afrika konkeris la urbon la jaron -209, kaj ĝi fariĝis unu el la ĉefaj urboj de Hispania, kaj dumtempe ĉefurbo de romia provinco.

Ĝi estis la ĉefa loko de la malgranda parto de la duoninsulo kiu restis sub kontrolo de la bizancaj imperiestroj, inter 550 kaj 622, kiam ĝin konkeris la visigotoj.

Ĝin poste okupis la araboj, kaj denove al la reĝlando de Kastilio.

En la 19-a jarcento la ĉefa okazintaĵo en la urbo estis la insurekcio federa, kiu naskis la kantonon de Kartaĥeno, simbolon de la konfederismo hispana.

Ĝi apartenas nuntempe al la regiono kiu portas la nomon de Murcio, kun kiu ĝi havas faman interkonkurencon.

BERJAYA
Romia Teatro de Cartagena

Submunicipoj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Submunicipoj de Kartaĥeno (Hispanio).
Submunicipo[1]Loĝantaro[2]
El Albujón3021
El Algar7961
La Aljorra4962
Alumbres3469
El Beal2342
Campo Nubla273
Canteras10167
Cartagena Casco57001
Escombreras9
Hondón1117
Lentiscar2022
La Magdalena3893
Los Médicos121
Miranda1375
La Palma5768
Perín1591
El Plan35974
Pozo Estrecho5149
Los Puertos1349
Rincón de San Ginés10214
San Antonio Abad44882
San Félix2694
Santa Ana2501
Santa Lucía6947
  • Petrolĥemiaj industrioj
  • Energiaj industrioj.
  • Turismo.
  • Grava haveno.
  • Ŝipa konstruado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://www.cartagena.es/barrios_diputaciones.asp
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-14. Alirita 2019-12-29 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]