Panabo

| Panabo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| provinca urbo urbego | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Davaa regiono | ||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 8105 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 211 242 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 841 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo)7.3014166666667125.68096666667Koordinatoj: 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 74 m [+] | ||
| Areo | 251,23 km² (25 123 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Panabo - tagaloge Lungsod ng Panabo - estas kvaraklasa urbego en la respubliko Filipinoj. Ĝi situas sur la insulo Mindanao, en la Davaa Regiono kaj en la provinco Norda Davao. Panabo apartenas al urbaro de Davao. La loknomo originis de la frazo "pana-sa-boboy," kiu signifas "arko kaj sago" (ĉasilo de la originaj loĝantoj).


Geografio
[redakti | redakti fonton]Panabo situas sur la marborda ebenaĵo laŭ golfo . Tagum troviĝas 21, la regiona ĉefurbo Davao 30, la nacia ĉefurbo Manilo 958, Kvezono 962 kilometrojn (aere) .
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine loĝis en tiu loko indiĝenoj, kiuj ĉasadis. La hispanoj fondis komercan komunumon sub nomo Taboan. La loko apartenis al Tagum (tiutempe Magugpo). Panabo memstariĝis en 1949. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Panabo estis kreita komponenta urbo en 2001 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Panabo estas agroindustria areo. La ĉefa produktaĵo estas bananoj. Onidire tie estas la plej granda bananplantejo de la mondo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Panabo universitatoj, kampusoj, altlernejoj, kolegioj donas eblecon por studi.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La haveno akceptas kargoŝipojn, la haveninstalaĵoj estas privataj posedaĵoj. Al Panabo kuras 3 signifaj aŭtovojoj, inter ili la plej gravaj al Tagum kaj Davao.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Panabo situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas 1297 mm.
- Ĉefvojo
- Haveno






