close
Saltu al enhavo

Batangas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Batangas
BERJAYA
Larĝa panoramo en Batangas
BERJAYA
Batangas
BERJAYA
provinca urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 4200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 358 267  (2024) [+]
Loĝdenso 1 266 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 45′ N, 121° 3′ O (mapo)13.75121.05Koordinatoj: 13° 45′ N, 121° 3′ O (mapo) [+]
Alto 128 m [+]
Areo 282,96 km² (28296 ha) [+]
BERJAYA
Batangas (Filipinoj)
Batangas (Filipinoj)
DEC
BERJAYA
Situo de Batangas

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Batangas City [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Batangas - tagaloge Lungsod ng Batangas - estas duaklasa universitata urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Batangoj. Batangas estas ankaŭ konata kiel la "industria havenurbo de CALABARZON".

BERJAYA
Urbodomo de Batangas

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Batangas kuŝas laŭ golfo sur la marborda ebenaĵo kaj iomete sur montetoj laŭ rivero Calumpang . Manilo troviĝas 91, Kezonurbo 102, Cagayán de Oro 707 kilometrojn (aere) .

BERJAYA
Haveno de Batangas

La unuaj hispanaj misiistoj alvenis ekde 1572, estis fondita indiĝena vilaĝo sub nomo "Batangan" en 1581. Usonanoj alvenis en la fruaj 1900-aj jaroj. Batangas estis grave difektita pro la japana bombado en 1941, poste dominado okazis kelkajn jarojn. Batangas urbiĝis en 1969, en la sama jardeko la urbo atingis la internacian klasifikon urbego. En 2008 oni solene malfermis internacian havenon.

Batangas estas komerca, financa kaj eduka centroj de la regiono. En la urbego grava naftorafinejo kaj aliaj industriaj uzinoj funkcias. Aparte menciindaj prilaborado de fiŝoj kaj sukerkanoj.

Eduko kaj religio

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Baziliko en Batangas
BERJAYA
Kirko en Batangas

Batangas estas ĉefe kristana kaj ĝi havas ŝtatajn universitatojn.

Batangas havas maran havenon kun pramoj al la kontraŭa insulo Mindoro. En la urbego la pasaĝeroj uzas busetojn kaj triciklojn. Pluraj ĉefvojoj kuras al la urbego. Oni planas fervojan linion.

La klimato de Batangas estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1767 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]