close
Saltu al enhavo

Vaŝingtonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYAĈi tiu artikolo temas pri usona subŝtato ĉe pacifika marbordo. Por ĉefurbo de Usono ĉe atlanta marbordo rigardu la paĝon Vaŝingtono.
BERJAYA
Vaŝingtonio
Ŝtato de Vaŝingtonio
Ŝtata flago de Vaŝingtonio Ŝtata blazono de Vaŝingtonio
(Flago de Vaŝingtonio) (Sigelo de Vaŝingtonio)
Ŝtata kromnomo: The Evergreen State ("La Ŝtato da Ĉiamverdo")
Mapo de Usono kun Vaŝingtonio montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
ĈefurboOlympia
Plej granda urboSeattle
GuberniestroBob Ferguson
(ekde 15-a de januaro 2025)
Areo184,827 km² (?)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro6,724,540 (?-a)
 - Denso39.6 /km² (?-a)
Aliĝo
 - Dato11-a de novembro 1889
 - Ordo42
HorzonoPacifika Tempo:
UTC -8/-7
Latitudo45° 33′ N al 49° N
Longitudo116° 55′ U al 124° 46′ U
Larĝeco400 km
Longeco580 km
Alteco
 - Plej altaMonto Rainier, 4,394 m
 - Meza alteco520 m
 - Plej malaltaPacifika Oceano, marnivelo m
Mallongigoj
 - USPSWA
 - ISO 3166-2US-WA
Retejoaccess.wa.gov
BERJAYA
vdr

Vaŝingtonio[1] (angle Washington [ŬOŜ-ing-tn], laŭ George Washington. Foje nomata Vaŝintonio) estas usona subŝtato. Ĝi estas en la nordo de la pacifika marbordo apud la kanada landlimo, kaj fariĝis la 42-a ŝtato de Usono je la 11-a de novembro 1889. Laŭ la stato de 2020 en Vaŝingtonio vivis 7 705 281 loĝantoj sur areo de 184 827 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 42 loĝantoj/km².

Antaŭ ŝtatiĝo, la registaro de la kolonio donis voĉdon-rajton al virinoj, sed ĉe ŝtatiĝo la usona parlamento deklaris ke virina voĉdon-rajto estas kontraŭ la konstitucio.

La vulkano Monto Saint Helens erupciis en 1980 mortigante 61 homojn.

En la balotado de la 2-a de novembro 2004, malpli ol 0,1% da voĉoj disigis la du ĉefkandidatojn, la demokrato Christine Gregoire kaj la respublikano Dino Rossi. Gregoire inaŭguriĝis je la 12-a de januaro, 2005. (La demokrato John Kerry venkis en la ŝtato rilate al la usona prezidenteco.)

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La ŝtato Vaŝingtonio estas la plej nordokcidenta de la kunapudaj federaciaj subŝtatoj aŭ federaciaj ŝtatoj de Usono, nome okupante ties angulon, kun Brita Kolumbio, la plej sudokcidenta parto de Kanado, norde kaj la Pacifika Oceano oriente. Sude estas Oregono kaj oriente Idaho.

Lago Roosevelt (angle Lake Roosevelt aŭ, pli formale, Franklin Delano Roosevelt Lake) estas baraĵlagego en Vaŝingtonio. Ĝi kovras surfacon de 320 km², inkluzive de partoj de kvin kantonoj (Ferry, Stevens, Lincoln, Okanogan, kaj Grant) kaj etendiĝas 270 km de la landlimo inter Usono kaj Kanado ĝis Baraĵo de Grand Coulee. Ĝia bordo longas pli ol 970 km.

Whidbey Island (kutime Vidbejo en Esperanto) estas insulo en Vaŝingtonio, ĉe la norda ekstremaĵo de la fjordo Puget Sound. Ĝi estas la plej granda insulo en Vaŝingtonio, kaj formas la plej grandan parton de sia kantono, Island County.

Montpasejo Snoqualmie (angle Snoqualmie Pass) estas montpasejo tra kiu pasas la ŝoseo I-90 trans la Kaskadan Montaron inter la okcidenta kaj orienta partoj de la ŝtato Vaŝingtonio. La plej alta punkto en la montpasejo situas 919 metrojn super la marnivelo.

Ĉefurbo: Olympia
Plej granda urbo: Seattle
Aliaj urboj: Colfax, Spokeno (Spokane), Takomo (Tacoma), Belvjuo (Bellevue), Kirklando (Kirkland), Jakimao (Yakima), Belingamo (Bellingham), Sedro-Vulio (Sedro-Woolley), Valavalo (Walla Walla), Pullman, Vankuvero (Vancouver), Evereto (Everett), Bremertono (Bremerton), Redmondo (Redmond), Venaĉio (Wenatchee), Elenzburgo (Ellensburg), Portaŭnsendo (Port Townsend), Portanĝeleso (Port Angeles), Mosealagurbo (Moses Lake), Kenmoro (Kenmore), Bothelo (Bothell), Lago-Arbaro-Parko (Lake Forest Park).

Noto: Principe pri ĉiu esperantigo de urbonomo devus esti en la urbaj artikoloj konvinkaj, aŭtoritataj, konfirmeblaj ekstervikipediaj referencoj. Tiuj ankoraŭ ne ĉie estas.

BERJAYA Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kantonoj de Vaŝingtonio.

Vaŝingtonio konsistas el 39 kantonoj (angle counties).

En agrikulturo elstaras la vinproduktantaj areoj de Naches Heights.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]