Libroj de la Jaro en la 111a UK

libroj de EAB

La tradicia programero “Libroj de la Jaro” dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz ebligos al eldonejoj kaj verkistoj prezenti siajn lastatempajn eldonaĵojn – kaj al kongresanoj ekscii pri la plej novaj kontribuoj al la Esperanta literaturo.
La sesion gvidos Tim Owen, respondeculo pri la eldona agado de Esperanto-Asocio de Britio kaj komisiito de UEA pri la programero. La prezentojn faros la eldonistoj kaj aŭtoroj mem, kiuj havos la okazon koncize kaj kreeme prezenti siajn verkojn lanĉitajn post la pasintjara UK en Brno.

Kontribui al la programero estas facile! Eldonejoj kaj verkistoj, kiuj ĉeestos la kongreson, simple plenigu la jenan formularon.

La limdato por sendi proponon estas la 10a de julio 2026.

La kongresa libroservo ofertos prezentotajn eldonaĵojn, laŭeble aĉeteblajn ankaŭ en la reta katalogo de UEA reta katalogo de UEA, kiu servas al legantoj tra la tuta mondo, tiel ke interesatoj povos malkovri kaj mendi la verkojn dum kaj ankaŭ post la kongreso. Kongresanoj cetere povas ĝis la 5a de julio antaŭmendi librojn por ricevi ilin en Graz sen sendokostoj (pli detale ĉe https://uea.org/gk/1304).

Aŭtoroj, kiuj deziras pli amplekse prezenti sian verkaron aŭ apartan eldonaĵon dum la UK, povas ankaŭ proponi ilin kadre de la t. n. “Aŭtoraj Duonhoroj”. Por tio bonvolu uzi la programproponilon ĉi tie.

Eldonistoj kaj aŭtoroj, kiuj eventuale ne venos al la UK, povos delegi reprezentanton. Do proponu kun plezuro. Per legado, deklamado aŭ alia kreiva maniero prezentu vian laboron kaj helpu diskonigi la viglan literaturan agadon de Esperantujo.

Por aliĝi al la 111a UK aliru https://uk.esperanto.net.

La lasta aliĝperiodo kun rabato daŭros ĝis la 30a de junio 2026.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1307.

Foto: Libroj de EAB eldonitaj en 2025 (Tim Owen)

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi