close
Saltu al enhavo

Versam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA Por samtitola artikolo vidu la paĝon Versam-Safien (stacidomo).
Versam
BERJAYA
Blazono de Versam
BERJAYA
Versam
eksa komunumo de Svislando
Kantono Grizono
DistriktoSurselva
KomunumaroIlanz
Koordinatoj 46° 47′ 35″ N  20′ 24″ O / 46.79306 °N, 9.34000 °O / 46.79306; 9.34000 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 35″ N  20′ 24″ O / 46.79306 °N, 9.34000 °O / 46.79306; 9.34000 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj242
Areo16,79 km²
Alteco909 m super marnivelo
Poŝtkodo7104
Komunumkodo3587
BERJAYA
Mapo de Versam
BERJAYA
vdr

Versam estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 242 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Versam situas en la suba parto de la valo de Safien ĉe la bordo de la rivero Rabiusa, kiu alfluas ĉe la suda pinto de la komunumo al Antaŭa Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Versam, Versam-Station, Arezen kaj Sculms.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Versam limas en nordo al Flims, en nordoriento al Trin, en oriento al Bonaduz, en sudoriento al Rhäzüns, en sudsudoriento al Cazis, en sudo al Safien, en sudokcidento al Tenna, en okcidento al Valendas, kaj en nordnordokcidento al Sagogn.

Versam situas ĉe flanka vojo de Ilanz al Bonaduz, kaj de Versam suden kondukas la vojo al Safien. Al la publika transportreto Versam estas konektita per la poŝtaŭtolinioj de Versam al Safien kaj de Versam al Ilanz. Krome ekzistas en la sudo de la komunumo la stacidomo Versam-Safien de la Retia Fervojo. Tie haltas trajnoj al Ilanz, Koiro kaj Disentis.

La unua dokumenta mencio de Versam datiĝas el la jaro 1050 kiel a valle Versamia. La origine romanĉlingva komunumo estis en la 15-a jarcento germanigita per almigro de valzoj. Dum mezepoko ĝis fino de la 18-a jarcento Versam apartenis al la Senjorujo Valendas, kaj ĝi formis ĝis 1850 parton de la tribunalkomunumo Gruob. En la jaro 1901 Versam estis konstituciita kiel propra politika komunumo kune kun la vilaĝo Arezen. En 1851 Versam estis atribuita al la tiam kreita komunumaro Ilanz. En la jaro 1853 ankaŭ Sculms, kiu ĝis tiam apartenis al Bonaduz, estis atribuita al Versam. [1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]