close
Saltu al enhavo

Vals GR

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valzo)
Vals
BERJAYA
Blazono de Vals
BERJAYA
Vals
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
DistriktoSurselva
KomunumaroLumnezia/Lugnez
Koordinatoj 46° 37′ 0″ N  11′ 0″ O / 46.61667 °N, 9.18333 °O / 46.61667; 9.18333 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 0″ N  11′ 0″ O / 46.61667 °N, 9.18333 °O / 46.61667; 9.18333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1047
Areo152,73 km²
Alteco1252 m super marnivelo
Poŝtkodo7132
Komunumkodo3603
BERJAYA
Mapo de Vals
BERJAYA
vdr

Vals (en Esperanto ankaŭ Valzo, en la romanĉa Val) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1047 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Vals situas en la suda supra parto de la valo Lumnezia. En la valo de Vals fontas la Valza Rejno, kiu trafluas la valon Lumnezia kaj en Glion/Ilanz alfluas al Rejno. Dank al la mineralakva termalfonto la komunumo disponas pri kuracbanejo, kiu allogas banturistojn. Samtempe ekzistas fabrikoj por enbolteligo de la valza mineralakvo, kiu estas tre ŝatata en tuta svislando kaj unu el la plej mineraloriĉaj akvoj de la tuta mondo.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vals limas en nordo al Sankt Martin, en oriento al Safien, en sudoriento al Nufenen, en sudo al Hinterrhein, en okcidento al Blenio (TI), en nordokcidento al Vrin, kaj en nordnordokcidento al Lumbrein.

Vals situas komplete flanka de la gravaj trafikvojoj ĉe la finpunkto de la kantona valvojo tra Vallumnezia, kiu komenciĝas en Ilanz kaj finiĝas en Vals. Sur tiu vojo kondukas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon Vals al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Vals datiĝas el la mezo de la 12-a jarcento kiel in Valle. La loko estis loĝata ekde la 13-a jarcento de germanlingvaj valzoj, kiuj almigris tra Oberalppasejo el Valezo. Tiel Vals fariĝis germanlingva insulo meze en la romanĉlingva teritorio. [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Aliaj signifoj de Vals

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]