close
Saltu al enhavo

UK 2004

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 2004
BERJAYA
Loko Pekino, BERJAYA Ĉinio
Ekde 24-a de julio 2004
Ĝis 31-a de julio 2004
 Antaŭa Sekva 
BERJAYA
BERJAYA
vdr

La 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2004 en Pekino, Ĉinio. Venis 2031 partoprenantoj el 51 landoj.

Dum la Universala Kongreso en Pekino estis elektita nova estraro de la Universala Esperanto-Asocio por la sekva, dujara periodo. Prezidanto de la asocio restis la italo Renato Corsetti. Claude Nourmont el Francio estis elektita kiel kasisto, Ulla Luin el Svedio iĝis la ĝenerala sekretario. Krome estis elektitaj Ans Bakker-Ten Hagen (Nederlando), Maritza Gutierrez (Kubo), Amri Wandel (Israelo) kaj Yu Tao (Ĉinio).

Prezentita teatraĵo

[redakti | redakti fonton]

Kongresa rezolucio

[redakti | redakti fonton]

La 89a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Pekino, Ĉinio, de la 24a de julio ĝis la 31a de julio 2004 kun 2031 partoprenantoj el 51 landoj,

  • traktinte la temon "Lingva egaleco en internaciaj rilatoj",
  • notante, ke la jaro 2004 markas 50 jarojn da oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko,
  • memorante, ke rezolucioj de Unesko notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimiĝo de la popoloj de la mondo kaj rekonis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko,
  • notante la "Raporton pri Homa Evoluigo 2004" de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke la libereco de esprimado kaj la uzado de lingvo estas nedisigeblaj,
  • alte taksante la agadon de la ĉina registaro, kiu, cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto, konforme al la spirito de la rezolucio de Unesko,

DEKLARAS

ke demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj,
ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,
ke neŭtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,
ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj siajn utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan kompreniĝon en egaleca etoso en nia hodiaŭa mondo,
ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antaŭenigas internaciecan aliron al la mondo.

Aliĝintoj laŭ landoj

[redakti | redakti fonton]

Ordigo de la 1794 unuaj aliĝintoj laŭ 49 landoj.

LandoAliĝintoj
BERJAYA Ĉinio931
BERJAYA Japanio177
BERJAYA Francio81
BERJAYA Germanio71
BERJAYA Sud-Koreio51
BERJAYA Italio46
BERJAYA Rusio37
BERJAYA Litovio36
BERJAYA Nederlando30
BERJAYA Usono27
BERJAYA Kroatio24
BERJAYA Svedio23
BERJAYA Vjetnamio22
BERJAYA Brazilo21
BERJAYA Britio19
BERJAYA Aŭstralio15
BERJAYA  Svislando15
BERJAYA Irano13
BERJAYA Belgio11
BERJAYA Finnlando11
BERJAYA Bulgario10
BERJAYA Hispanio10
BERJAYA Kanado10
BERJAYA Ĉeĥio9
BERJAYA Israelo9
BERJAYA Pollando9
BERJAYA Islando8
BERJAYA Nepalo8
BERJAYA Hungario6
BERJAYA Norvegio5
BERJAYA Aŭstrio4
BERJAYA Danio3
BERJAYA Barato3
BERJAYA Kubo3
BERJAYA Pakistano3
BERJAYA Portugalio3
BERJAYA Estonio2
BERJAYA Grekio2
BERJAYA Luksemburgio2
BERJAYA Serbio kaj Montenegro2
BERJAYA Slovakio2
BERJAYA Slovenio2
BERJAYA Kanarioj (Hispanio)1
BERJAYA Irlando1
BERJAYA Kolombio1
BERJAYA Latvio1
BERJAYA Togolando1
BERJAYA Ukrainio1
BERJAYA Uzbekio1
BERJAYA Venezuelo1

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]