Tim Rice
Siro Timothy Miles Bindon "Tim" RICE (naskita la 10-an de novembro 1944, en Amersham, Buckinghamshire, Anglio) estas brita muzikala kaj filma lirikisto. Li estas gajninto de Emmy, Grammy, Akademia Premio, kaj Tony Premio. Rice do apartenas al la malgranda rondo de homoj, kiuj gajnis ĉiujn kvar gravajn premiojn de la usona distra industrio (EGOT) en regula konkursa kategorio.[1][2]
En 1993 , li gajnis Akademian Premion por Plej Bona Origina Kanto pro "A Whole New World".
Speciale notindas liaj kunlaboroj kun Andrew Lloyd Webber, Freddie Mercury, Elton John, Benny Andersson, kaj Björn Ulvaeus, inter aliaj. Li verkis la kantotekston por La Leono Reĝo de Disney.
Muzika kariero
[redakti | redakti fonton]Tim Rice komencis sian karieron kiel agento por la muzikfirmao EMI. Kiam lia mentoro Norrie Paramor forlasis la firmaon, Rice sekvis lin kaj baldaŭ renkontis Andrew Lloyd Webber.
La du kunlaboris – Webber verkis la muzikon, Rice la kantotekston – kaj verkis, interalie, la muzikalojn Joseph and the Amazing Technicolor Dreamcoat (1968), Jesus Christ Superstar (1970), kaj Evita (1976). Li ankaŭ verkis la kantotekston por la muzikalo Chess, komponita de la ABBA -komponistoj.
Rice poste laboris amplekse por Disney -filmstudioj, inkluzive de la filmoj Aladdin (1992) kaj La Leona Reĝo (1994), same kiel la teatraj versioj de Belulino kaj la Besto, La Leona Reĝo, kaj muzika versio de la opero Aida de Verdi. Pro ĉi tiu verko, li estis nomita " Disney-Legendo " ĉe Disneyland Resort Paris en 2002.
Ekde la 1960-aj jaroj li ankaŭ verkis kantotekstojn por konataj komponistoj kiel Vangelis, Mike Batt, Elton John, Freddie Mercury, Burt Bacharach, Marvin Hamlisch kaj John Barry (titolmelodio de la James Bond -filmo Octopussy : "All Time High") kaj artistoj kiel Elvis Presley, Plácido Domingo, 10cc, Gary Glitter kaj Tony Christie.
Rice estis honorita pro sia laboro per dek du Ivor Novello-premioj, kvar Tony-premioj, kaj tri Akademiaj Premioj. En 1999, li estis enkondukita en la Kantverkisto-Halon de Famo, kaj en 1994, li estis nobeligita de Reĝino Elizabeto la 2-a. En 2007, Rice ricevis stelon sur la Trotuaro de Famo en Holivudo.
Aliaj profesiaj agadoj
[redakti | redakti fonton]Krom sia ĉefa profesio kiel kantverkisto, Tim Rice ankaŭ aktivas kiel aŭtoro, eldonisto, radio-prezentisto, kantisto, aktoro kaj manaĝero. Krome, lia ampleksa scio pri roko kaj popmuziko ofte kondukis al tio, ke li estis invitita kiel konkursanto en kvizspektakloj, gajnante al li la titolon "Roka Cerbo de la Universo" en 1985.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "John Legend, Andrew Lloyd Webber and Tim Rice become EGOT winners", The Guardian.
- ↑ . Rihanna debuts in Top 3 of The Sunday Times' list of richest musicians. Music Week (13 May 2020). Alirita 10 September 2020 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Tim Rice ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Tim Rice ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Tim Rice Songwriters Hall of Fame Arkivigite je 2021-10-09 per la retarkivo Wayback Machine


