close
Saltu al enhavo

Siro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siro
honoriga titolo
formala adreso en Britio
nobela rango
honora prefikso Redakti la valoron en Wikidata
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Siro, angle Sir, estas nobela titolo por kavalirojbaronoj en la reĝa Britio, sed ĝi estas uzata ankaŭ kiel honora alparola formo al alia vira persono, ĉefe en Britio aŭ en alia lando de la iama Brita Imperio. La ina formo, do por kavalirinoj kaj baroninoj, estas "Damo", Dame.

Siro estis komence uzata - sen nomo - kiel kortega titolo inter egaluloj, sed nuntempa uzado estas la honora alparolo de pli altrangaj, aĝaj, estimataj personoj. Hodiaŭ oni povas trakti ĝin ankaŭ kiel mallongigon de sinjoro. Simila uzo por la virinoj estas Madam, laŭvorte "mia damo", do sinjorino.