Laŭ tempo, la serio okazas en fikcia estonto ekde la jaro 2151, pli-malpli 90 jarojn post la unua kontakto de la homaro kun la ekstertera vivoformo vulkananoj (la 5-an de aprilo 2063). La enhavo do okazas antaŭ la eventoj de la unua televida serio de la filmaro, Stela Vojaĝo: La Origina Serio, filmita dum la 1960-aj jaroj. Komence la fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj ankoraŭ ne ekzistas, kaj la vulkananoj ankoraŭ estas vivoformo skeptika pri la homaro kaj atendeme observanta la evoluon. Unuafoje stelŝipo kun la nomo "Enterprise" ekflugas al por la homaro ĝis nun nekonataj partoj de la kosmo, por plivastigi la konojn pri la universo kaj serĉi pri ĝis nun homare nekonataj kosmaj vivoformoj. En pli postaj epizodoj ĉiutagaj teknologioj en tiuj-ĉi kronologie unuaj epizodoj ankoraŭ observeblas en eksperimenta kaj pionira stadio.