close
Saltu al enhavo

Sonhajoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonhajoj
BERJAYA
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
islamo
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Vasteco de la Sonhaja regno

La sonhajoj estas etno en okcidenta Afriko, kiuj havis florantan regnon inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj. La sonhaja regno situis en la hodiaŭa Malio kun vasteco de proksimume 50.000 km². Nun la sonhajoj vivas en la modernaj ŝtatoj Malio, Burkino kaj Niĝero. La ŝtato Sonhaja regno aparte prosperis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Sonhajoj jam tiam tradicie okupiĝis pri agrikulturo (rizo, sorgo, milio) kombine kun brutbredado kaj fiŝkaptado, en urboj - metioj kaj komerco.

Nun la sonhajoj estas aŭtoĥtona popolo de Afriko sude de Saharo foje nomata "nigra Afriko", kun nuntempe ĉirkaŭ 750 000 membroj. Ili vivas kiel terkultivistoj (gabibi), fiŝkaptistoj (sorko) kaj komercistoj ĉe la bordoj de la rivero Niĝero. Iliaj vilaĝoj, kiuj etendiĝas de la niĝeria limo ĝis la lagregiono okcidente de Timbuktuo, estas, kune kun la malnovaj komercaj urboj Gao, Timbuktuo kaj Djenné, la ĉefaj allogaĵoj por hodiaŭaj vojaĝantoj en Malio. Aparte allogas la vilaĝoj ĉirkaŭ Bandiagara proksime de Mopti.

La lingvo de la sonhajoj, ankaŭ nomata sonhaja, estas ankoraŭ polemike diskutata en sia klasifiko. Ĝi estas aŭ atribuita al diversaj branĉoj de la niĝer-kongaj lingvoj aŭ al la familio de nilo-saharaj lingvoj, kies rilato estas tamen tre pridubinda. La sonhaja lingvo estas parolata en Malio, norda Burkino kaj Niĝero, kie ĝi estas la plej vaste parolata lingvo post la haŭsa.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]