close
Saltu al enhavo

Oranĝgorĝa kotingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pyroderus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝgorĝa kotingo
Plenkreskulo en Brazilo
Plenkreskulo en Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Cotingidae - kotingedoj
Genro: Pyroderus
Specio: P. scutatus - oranĝgorĝa kotingo
Pyroderus scutatus
(Shaw, G, 1792)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj
    Sinonimoj
    • Coracias scutata (pranomo)
    • Coracina scutata
    • Corvina rubricollis
    • Pyroderus granadensis
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    BERJAYA
    BERJAYA
    vdr

    La oranĝgorĝa kotingo[1] (latine Pyroderus scutatus) estas birdospecio el la familio de kotingedoj. Ĝi estas la ununura specio de la genro Pyroderus. Ĝi havas 5 subspeciojn troviĝantajn en Sudameriko.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca genra nomo Pyroderus estas kunmetaĵo de 2 antikvaj grekaj vortoj, πῦρ, πυρός (pur, puros = "fajro") kaj δέρη (dere = "kolo, gorĝo"), pro la oranĝkolora plumaro ĉe la gorĝo kaj brusto de tiu specio[3].

    La specia epiteto scutatus estas latina vorto signifanta "ŝildohava", ankaŭ pro la kolora makulo de la plumaro ĉe la gorĝo kaj brusto, kiu pensigas al ŝildo[3].

    BERJAYA
    Pyroderus scutatus, bildo de 1838

    Ĝi havas relative tre palbluetan bekon, kaj la plumaro estas ĉefe nigra, sed kun obtuze bruna ĝis brile oranĝ-karmezina makulo sur la gorĝo depende de la subspecio,[4] (tiel supraĵe simila al la pli malgranda masklo de purpurgorĝa kotingo). Kelkaj subspecioj havas brunajn subpartojn. Maskloj kolektiĝas en izolaj masklarejoj kie ili krias por allogi la pli malgrandajn, sed alie similajn, inojn.[5]

    Estas diferencoj en la diversaj subspecioj.

    Disvastiĝo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La oranĝgorĝa kotingo troviĝas en Gujano, Venezuelo, Kolombio, Peruo, sudeosta Brazilo kaj apudaj sudeosta Paragvajo kaj nordeosta Argentino. Ĝi vivas en arbaroj kaj arbarlimoj, ĉefe humidaj kaj montarbaroj[3].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 23-an de feb. 2026.
    3. 1 2 3 Birds of the World, Red-ruffed Fruitcrow.
    4. Muir, James A.; Licata, Diane; Martin, Thomas E. (December 2008). "Reproductive Biology of the Red-ruffed Fruitcrow (Pyroderus scutatus granadensis)". The Wilson Journal of Ornithology. 120 (4): 862–867. doi:10.1676/07-008.1. ISSN 1559-4491. S2CID 17374949.
    5. (2021) “A global analysis of song frequency in passerines provides no support for the acoustic adaptation hypothesis but suggests a role for sexual selection”, Ecology Letters 24 (3), p. 477–486. doi:10.1111/ele.13662. 229176172.