close
Saltu al enhavo

Leovigildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leovigildo
Flavius Leovigildus
(519-586)
Ikonografia bildo de Leovigildo (519-586), reĝo de la vizigotoj.
Ikonografia bildo de Leovigildo (519-586), reĝo de la vizigotoj.
Persona informo
Liuvigild
Naskiĝo 519
en Hispanio Romia Imperio
Morto 21-a de aprilo 586
en Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio
Religio Arianismo vd
Familio
Gefratoj Liuvo la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Goiswintha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Hermenegildo, Rekaredo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

LeovigildoFlavio Leovigildo estis visigota reĝo de Hispanio kaj Septimanio ekde 569 ĝis 586. Konata pro sia Codex Revisus aŭ "Kodo de Leovigildo", leĝo permesanta egalajn rajtojn inter la visigota kaj hispano-romia loĝantaro, lia regno ampleksis modernan Hispanion ĝis Toledo kaj Portugalio.

Leovigildo rangas inter la plej grandaj visigotaj reĝoj de la Ariana periodo. Li plifirmigis kaj vastigis la visigotan potencon venkante la suebojn, kampanjinte kontraŭ la bizancanoj en la sudo, kaj etendinte kontrolon sur eŭskaj teritorioj. Liaj juraj reformoj nuligis malpermesojn pri miksgeedziĝo inter gotoj kaj hispano-romianoj, kreskigante pli grandan unuecon ene de la regno.

Vivo, kampanjoj kaj regado

[redakti | redakti fonton]

Kiam la visigota reĝo Atanagildo (517-567) mortis en 567, Liuva la 1-a estis levita al la reĝeco ĉe ceremonio okazinta en Narbono, la lasta bastiono de visigota regado en Gaŭlio.

Rekonante la gvidajn kvalitojn de sia pli juna frato, en la dua jaro de sia regado, reĝo Liuva la 1-a deklaris sian fraton Leovigildon kunreĝo kaj heredanto, asignante al li Hispania Citerior ("Posta Hispanio), aŭ la orientan parton de la Hispanio, por rekte regi. Ambaŭ kunregantoj estis arianaj kristanoj, kio estis la domina religia kredo de la visigotaj regantoj ĝis 587.

Leovigildo edziĝis dufoje: unue al Teodozia, kiu naskis al li du filojn, Hermenegildo kaj Rekaredo la 1-a, kaj post ŝia morto, al la vidvino de Atanagildo (517-567), Gosvinta (520-588).

Preskaŭ ĉiun jaron de sia reĝeco, Leovigildo marŝis kontraŭ la bizancanoj, la sueboj, la eŭskoj aŭ hejmaj konkurantoj. Laŭ la kroniko de Johano de Biklaro (540-621), kiel kunreĝo Leovigildo iniciatis la unuan el pluraj kampanjoj por vastigi la teritorion je la regno de la visigotoj, kion Peter Heather priskribas kiel "liston de frapaj sukcesoj".

BERJAYA
Portreto de Leovigildo.
BERJAYA
Templinio de la romia konkero de Hispanio (220 a.K.– 19 a.K.), kie romiaj provincaj limoj estas montritaj.
BERJAYA
Lokigo de Septimanio en la jaro 537 p.K.
BERJAYA
Konvertado de Rekaredo la 1-a al katolikismo. Rekaredo estis filo de Leovigildo.
BERJAYA
La triumfo de Hermenegildo, pentrita de Francisko Herrera la Juna (16222-1685). Sankta Hermenegildo estis frato de Rekaredo la 1-a kaj filo de Leovigildo.
BERJAYA
Regno de la sueboj, en Iberio.
BERJAYA
Iberio en 560 p.K.
BERJAYA
La teatro de Merido ankoraŭ estis uzebla dum la tempo de Episkopo Masona, kiam la tre romiigita urbo prosperis kaj estis en grandioza stato.
BERJAYA
Bildo de Tarik ibn Zijad farita de Theodor Hosemann (1807-1875).

La unua kampanjo de Leovigildo komenciĝis kontraŭ la sueboj en 569, dum kiu li tre rapide subigis Zamoron, Palencion kaj Leonon. Poste, en 570, li atakis la distrikton Bastania Malagnefla (la antikva Bastetanja)[1], kie li venkis la imperiajn fortojn. En 570, Leovigildo "eldetruigis la regionon de Bastetanja kaj la urbon Malagon, venkante iliajn soldatojn".

La sekvan jaron li konkeris Medina-Sidonian, helpate "per la perfido de iu Framidaneus".[2] Pli malfrue, ĉirkaŭ la tempo kiam li fariĝis la sola reganto post la morto de sia frato Liuva (kiu okazis en 571 aŭ 572), li kaptis Kordovon de la Bizanca Imperio. Kvankam konstante en milito kontraŭ la bizancanoj en suda Hispanio, Leovigildo akceptis la administradon de la Bizanca Imperio, adoptis ĝian pompon kaj ceremonion, la titolon Flavian, la tronon, kronon, sceptron kaj purpuran mantelon, kaj poste stampis ormonerojn en sia propra nomo por memorfesti la okazaĵon.

Deciditaj venĝi je Leovigildo kaj repreni liajn teritoriojn, la sueboj invadis la regionojn Plasencion kaj Korja, Las Hurdes, Las Batuekas kaj la teritorion de la Riccones.[3] Dum li prepariĝis por haltigi la baldaŭan antaŭenmarŝon de la sueboj en 573, Leovigildo ricevis novaĵon, ke lia frato Liuva estis mortinta, kio lasis lin reganto sur la tuta visigota regno.

Leovigildo klopodis certigi pacan sinsekvon, ripetan demandon inter la visigotoj, asociante siajn du filojn, Hermenegildo kaj Rekaredo, kun si en la reĝa ofico kaj metante certajn regionojn sub iliajn vicregantojn, nome, igante ilin dukoj de Toledo kaj Narbono.

La visigotoj ankoraŭ estis milita aristokrataro kaj reĝoj devis esti formale ratifitaj de la nobelaro. Visigotoj kaj iliaj ibero-romiaj subuloj ankoraŭ estis apartigitaj per religio kaj per apartaj leĝkodoj. Leovigildo modifis la malnovan Kodo de Eŭriko, kiu regis la gotojn, kaj kreis sian propran Codex Revisus ("Kodo de Leovigildo").

Li ankaŭ nuligis malnovajn romiajn leĝojn devenantajn de la malfrua 4-a jarcento, kiuj malpermesis miksgeedziĝon inter visigotoj kaj ibero-romianoj. Tiaj geedziĝoj iam estis konsiderataj krimo puninda per morto. Per ĉi tiu ago kaj aliaj administraj movoj, Leovigildo certigis sian regadon kaj, kiam li certigis la ĉefurbon, komencis novan kampanjon, dum kiu li konkeris la distrikton Sabaria, la provincon Braganso, kaj Torre de Monkorvo laŭlonge de la sueba limo.

Gregorio de Turo asertis, ke Leovigildo troigis sian potencon kiam li dividis la regnon inter siaj du filoj, sed estas eble, ke li faris ĉi tiun agon por malfortigi la aŭtoritaton de la nobeloj kaj inter la visigotoj kaj la hispano-romianoj.

Kia ajn estis la origina motivo de Leovigildo aŭ ĉu ĉi tiu rimedo por povigi liajn infanojn povas esti rigardata kiel troigo de lia aŭtoritateco, la ago incitis plurajn ribelojn - unue inter la Kantabroj, poste inter la popoloj de Kordovo kaj Asturio, kaj fine en Toledo kaj Eboro - en tempo kiam la Sueboj kaj Bizancanoj planis atakojn kontraŭ Leovigildo.

Sentima pro tiuj multnombraj minacoj, li atentis la zorgojn ene de sia imperio kaj per la helpo de sia filo Rekaredo, li sukcesis submeti la ribelulojn, kiuj konspiris kontraŭ li. Tiel farinte, li konkeris Amajan, la ĉefurbon de la Kantabroj. Li prenis la asturian fortikaĵon Saldanjan. Li ankaŭ sukcese subpremis ribelajn agadojn en Toledo kaj Aebura Carpetana.

Sen elmontri kompatemon - en ĉiu ribelema regiono - li sigelis siajn venkojn per teruraj punoj sur siajn iamajn malamikojn. Iam dum tiu kampanjo en 576, la superrego de Leovigildo kondukis al tio, ke la sueba reĝo Miro (r. 570-583) rapide konsentis pri traktato, kiu inkluzivis pagi tributon, kvankam nur por mallonga periodo.

En 577 Leovigildo marŝis al Orespeda,[4] regiono en sudorienta Hispanio, kaj post subpremado de tuja ribelo "de la popolo" li aneksis tiun provincon al sia regno. Post la fino de ĉi tiuj kampanjoj, Leovigildo festis siajn venkojn fondante urbon en Keltiberio, kiun li nomis Rekopoliso omaĝe al sia filo Rekaredo. En 582 Leovigildo poste konkeris Meridon, kiu estis sub la politika kontrolo de lia populara episkopo Masona ekde la fruaj 570-aj jaroj. Dum sia regado, Leovigildo konkeris la plej grandan parton de la iberia duoninsulo.

La Ribelo de Hermenegildo

[redakti | redakti fonton]

En 579, Hermenegildo konvertiĝis al ortodoksa kristanismo, persvadita de sia franka edzino Ingunda (567-585) kaj Leandro, episkopo de Sevilo. Post kiam lia patro, kiu konsideris ĉi tiun konvertiĝon kiel ŝtatperfido, insistis pri nomumo de Arianoj kiel episkopoj, Baetica ribelis sub la gvido de Hermenegildo, kiu estis subtenata de la ortodoksaj episkopoj.

Dum la tuta periodo de la religie motivita ribelemo de Hermenegildo, Leovigildo serĉis diversajn formojn je teologia repaciĝo, inkluzive de la agnosko de katolika bapto (ne devigante la Arianojn submetiĝi al puriga rebapto post konvertiĝo), la toleremo al la katolika venerado pri relikvaĵoj kaj sanktuloj, kaj mildigante la distingon inter Kristo kaj la Patro deklarante ilin egalaj kontraste al la tradicia Ariana pozicio, kiu tenis Kriston kiel subulo ene de la triparta rilato.

Ĉi tiuj unuigaj religiaj klopodoj fiaskis, ĉar Arianismo perdis sian intelektan allogon.

La ribelo de Hermenegildo maltrankviligis Leovigildon, ĉar ĝi levis zorgojn pri liaj rilatoj kun la Merovidoj, nome, ĉar la frato de Ingunda, Ĉildeberto la 2-a - kiu akiris potencon post la morto de sia merovida patro, Sigeberto la 1-a - komencis interesiĝi pri la evoluoj de la regno de sia fratino, Klodozinda (546-567).

Provante kontraŭagi ajnan eblan frankan subtenon por la ribelo de Hermengildo, Leovigildo premis por geedziĝo inter Rekaredo kaj la filino de Ĉilperiko, Rigunda (569-601), kio montriĝis diplomatie senutila post la morto de Ĉilperiko.

Dum ĉi tiu patro-fila kverelo, Hermenegildo prezentis sin kiel viktimon dum li provis forĝi aliancojn en la nomo de la katolikismo. Malgraŭ la silenta subteno de papo Gregorio, de tiutempaj katolikaj verkistoj - inkluzive de Izidoro de Sevilo kaj Gregorio de Turo - esprimis malmultan aŭ neniun simpation por la ribelo de Hermenegildo kontraŭ sia patro. Kiam la bizancanoj ne sendis helpon por la ribelo, Leovigildo sieĝis kaj prenis Sevilon kaj en 584 ekzilis sian filon al Valencio, kie en 585 li estis murdita.

Leandro de Sevilo ankaŭ estis ekzilita kaj poste kanonigita kiel sanktulo. Gregorio de Turo registras, ke post la falo de Hermenegildo, lia edzino Ingunda kaj ilia juna filo Atanagildo estis senditaj al Konstantinopolo tra Bizanca Afriko, sed Ingunda mortis dum la vojaĝo (probable ĉe Kartago). La knabo daŭrigis al Konstantinopolo, sed oni neniam plu aŭdis pri li post 587. Papo Gregorio respondecigis Leovigildo pri la morto de Hermengildo kaj asertis, ke ĉi-lasta mortis pro lia konvinkiĝo je la katolika kredo.

Pli postaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

En 585, Leovigildo konkeris la suebajn popolojn, finigante ĉirkaŭ kvardek jarojn da ilia sendependeco en Hispanio. Malgraŭ pluraj malsukcesaj provoj de la sueboj pri ribelado kontraŭ la visigotoj, Leovigildo fine devigis ilin ĵuri sian fidelecon. Antaŭ la fino de lia regado, nur la eŭskaj teritorioj kaj du malgrandaj sudaj teritorioj de la Bizanca Imperio konsistigis la ne-visigotajn partojn de Hispanio.

Tamen, malgraŭ siaj plej bonaj klopodoj, Leovigildo ne sukcesis establi komunan religian bazon inter arianaj kristanoj kaj tiuj de la katolika plimulto. La lasta jaro de Leovigildo estis maltrankvila pro malferma milito kontraŭ la Frankoj laŭlonge de iliaj plej nordaj limoj.

Sed ĝenerale, Leovigildo estis unu el la plej efikaj visigotaj reĝoj de Hispanio, la restarigisto de la visigota unueco, regante el sia ĵus establita ĉefurbo en Toledo, kie li ekloĝis fine de sia regado. (Pro tio, la hispanida visigota monarkio estas foje nomata la "Regno de Toledo"). Kvankam sukcesa, Leovigildo atingis unuecon kaj reĝan aŭtoritatecon nur per konkero.

Laŭ Gregorio de Turo, Leovigildo malsaniĝis en 586 kaj sur sia mortlito, li pentis, ploris dum sep tagoj kaj "ampleksis la katolikan kredon" antaŭ ol li "forpasis". Lin sukcedis lia dua filo Rekaredo, kiu konvertiĝis al katolika kristanismo en 589 kaj alportis religian kaj politikan unuecon inter la visigotoj kaj iliaj subuloj.

Visigota heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

La visigotoj en Hispanio konsideris sin heredantoj de la okcidenta romia imperia potenco, ne ĝiaj malamikoj. Signoj de tio videblas en ilia imitado de romiaj burokratiaj kaj administraj normoj, kiel ekzemple impostkolektado kaj establigo de romiaj leĝoj. Plia pruvo de la visigota afineco pri ĉio kio estis romia inkluzivis la restarigon de la imperia stilo fare de Leovigildo, kiu rekreis la reĝajn insignojn.

Sub la regado de Leovigildo, Hispanio estis esence unuigita kaj laŭ la brita historiisto Chris Wickham, la "plej romia-influita leĝaro el ĉiuj barbaraj regnoj" estis realigita. Dum sia regado, Leovigildo provis trovi kompromisosolvon inter la ariana kristanismo kaj katolikismo, sed vane.

Tamen, gravaj ŝanĝoj, se ne permanentaj, en la hispana regno okazis kiam la filo de Leovigildo, Rekaredo, agreseme promociis la katolikan kredon je la kosto de la ariana kristanismo, per kio li igis la katolikismon la oficiala religio de la tuta regno en 589.

Pli postaj sukcedantoj de Leovigildo inkluzivis reĝon Ĉindasvinton (642–653) kaj lian filon Recesvinton (653–672), kiuj ambaŭ reformis la visigotajn leĝojn kaj jurajn kodojn, kiuj esence forigis la distingon inter romianoj kaj gotoj kaj kiuj permesis miksan geedziĝon inter la du popoloj.

Defio al visigota regado venis subite sub la formo de la islamaj berberoj gvidataj de la omajada komandanto Tariq (669-719), kies fortoj venkis la visigotan reĝon Rodrigo en 711 kaj antaŭ 725, la visigota regno en Hispanio estis plene submetita de islamaj invadantoj.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Visigotaj reĝojPoste:
Liuvo la 1-a (567-573)569 - 21-an de aprilo 586Rekaredo la 1-a 21-an de aprilo 586 - 21-an de decembro 601