close
Saltu al enhavo

Leandro Paredes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leandro Paredes
BERJAYA
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1994 (1994-06-29) (32-jaraĝa)
en San Justo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Leandro Paredes - prononco laŭ sistemo IFA [leˈandɾo paˈɾeðes] - estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  29-an de junio 1994 en San Justo, do nun estas 32-jara. Post pluraj junularaj jaroj en la klubo Boca Juniors li de 2010 ĝis 2015 konkuris en ties unua vira teamo, tiam vojaĝinte al Eŭropo inter 2015 kaj 2017 daŭrigis en la klubo A.S. Roma, inter 2017 kaj 2019 en la klubo Zenit Sankt-Peterburgo kaj de tiam en la klubo Paris SG, tamen ekde 2022 estante "pruntedonita" al la klubo Juventus FC en Torino. Krome ekde la jaro 2017 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo venkis la turniron. Same li partoprenas kadre de la argentina nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 kaj 2026 rekoneblis per la numero "5".