close
Saltu al enhavo

Kurgano (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kurgan)
BERJAYAĈi tiu artikolo temas pri rusia urbo. Por praa stepa tombejo rigardu la paĝon Kurgano.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
BERJAYA
Kurgano
BERJAYA
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 640000–640032
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro MIHAIL ZAVOZIN SOLDATOV
Demografio
Loĝantaro 300 763  (2025) [+]
Loĝdenso 765 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 26′ N, 65° 20′ O (mapo)55.44083333333365.341111111111Koordinatoj: 55° 26′ N, 65° 20′ O (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 393 km² (39300 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Kurgano (Kurgana provinco)
Kurgano (Kurgana provinco)
DEC
BERJAYA
Lokigo de Kurgana provinco en Rusio
Situo de Kurgano
Kurgano (Kurgano)
Kurgano (Kurgano)
DEC
BERJAYA
Situa mapo de Kurgano

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Kurgan, Kurgan Oblast [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Kurgano (ruse Курган) estas urbo en Rusio, la ĉefurbo de Kurgana provinco, troviĝanta sur la maldekstra bordo de la rivero Tobolo, proksimume 100 km for de la landlimo kun Kazaĥio. Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj en Uralo.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Jare 1662 sur la loko de nuna Kurgano estis fondita fortikigita vilaĝo "Carjovo Gorodiŝe" (ruse Царёво городище, do iama cara fortikaĵo). Nomo de urbo Kurgano estis donita laŭ apude situanta kurgano, kiun en la rusa antaŭe oni ofte nomis gorodiŝĉe (ruse городище).

En 1862–1863 la kurgano estis priskribita de la loka historiisto kaj etnologo Nikolaj Abramov, samtempe klariginta devenon de la urba blazono:

Citaĵo
 Курган этот имеет в окружности, при подошве, около 80 саж., был конической фигуры и довольно значительной высоты, так что в настоящее время при замечаемой осадке кажется до четырех сажен, перпендикулярную же высоту его можно определить до семи сажен. С уступкою на 8 арш. его окружают вал и ров, из них первый во второй половине прошлого столетия был вышиной около 1½ саж., судя по этому и ров должен иметь соответствующую глубину. Вся окружность рва около 120 саж.; вход к кургану был с северной стороны. Коническая фигура его впоследствии изменена кладоискателями, или так называемыми бугровщиками, и особенно вершина его, по приказанию коменданта князя Мещерского, в конце первой половины XVIII ст., срыта и в ней выкопана глубокая яма, для отыскания клада. Рядом с Царевым-курганом к северу находится другой курган, меньшего объема, кажущийся вышиною около 4 арш., так же, как и первый, окружен был валом и рвом. В этих курганах будто бы кладоискателями вырываемы были разные серебряные вещи, что и было поводом дать Кургану герб: "в зеленом поле два серебряных кургана".   Tiu ĉi kurgano havas grandecon cirkle, ĉe la bazo, proksimume 80 saĵenoj [170,69 m], havis konusan formon kaj sufiĉe grandan altecon, tiel ke nuntempe post rimarkinda malleviĝo ĝi aspektas alta ĝis 4 saĵenoj [8,53 m], ĝian perpendikularan altecon oni povas taksi je ĝis 7 saĵenoj [14,94 m]. Je distanco 8 arŝinoj [5,69 m] ĝin ĉirkaŭas tera remparo kaj ĉirkaŭfosaĵo, la unua el kiuj en la dua duono de la antaŭa jarcento havis altecon proksimume 1½ saĵenoj [3,2 m], konsiderante tion ĉi ankaŭ la ĉirkaŭfosaĵo devus havi respektivan profundecon. Kompleta cirkonferenco de la ĉirkaŭfosaĵo estas proksimume 120 saĵenoj [256,03 m]; enirejo de la kurgano estis de la norda flanko. Ĝia konusa formo estis poste ŝanĝita de trezorserĉantoj aŭ tiel nomataj montetuloj, kaj speciale ĝia supraĵo, laŭ ordono de la komandanto princo Meŝĉerskij, fine de la unua duono de la 18-a jarcento, ĝi estis forfosita kaj en ĝi elfosita profunda kavo, por serĉado de trezoro. Apud la Cara Kurgano norde troviĝas alia kurgano, malpli granda, ŝajne alta proksimume 4 arŝinojn [2,84 m], same kiel la unua ĝi estis ĉirkaŭita per tera remparo kaj ĉirkaŭfosaĵo. En tiuj ĉi kurganoj laŭdire estis elfosataj de trezorserĉantoj diversaj arĝentaĵoj kio donis pretekston doni al Kurgano blazonon: "sur la verda kampo du arĝentaj kurganoj". 
 Nikolaj Abramov, Rivero Tobolo kun ties alfluantoj [1862–1863][1]

En la jaro 1738 la fortikaĵo estis detruita kaj la vilaĝo eknomiĝis Kurganskaja Sloboda, kaj en 1782 ĝi ricevis statuson de la urbo Kurgano.

Kurgano servis origine kiel fortikaĵo, defendanta kamparon de nomadaj invadoj. Ĝi ankaŭ akceptis ekzilitojn kaj militkaptitojn. En 1895 preskaŭ duono de la 7000 loĝantoj estis ekzilitoj, inkluzive de polaj ribeluloj ekzilitaj post la Januara Ribelo.

Komence de la 19-a jarcento la urbo iĝis centro de komerco de agrikulturaj produktoj (greno, viando, ledo, lardo, butero). Evoluis industrio, prilaboranta krudajn agrikulturajn materialojn. Fine de la 19-a jarcento pro konstruado de la Transsiberia fervojo la urbo rapide ekdisvolviĝis. En Kurgano funkciis ĉirkaŭ 60 fabrikoj, en ĉirkaŭaĵoj vastiĝis plantejoj de legomoj kaj tabako. Speciale granda estis komerco pri butero, aktive eksportita al Eŭropo. Pro tio en la urbo aperis aĉetagentejoj de pluraj eŭropaj entreprenoj kaj evoluis kultura vivo[2].

Revoluciulo kaj ekonomikisto Solomon Ĉudnovskij, ekzilita al Kurgano en 1881, diris ke la urbo ne estis granda, sed ĝia relativa ekonomia signifo estis pli alta ol tiu de la ĉefurba Tobolsko.

Citaĵo
 Курган имел преимущество и перед Тобольском, в котором торгово-промышленная жизнь находилась в полном упадке; там насчитывалось только 24 фабрики и заводов (в среднем одна на 710 жителей), а в Кургане было 17 фабрик и заводов, т.е. в среднем одна на 209 жителей.   Kurgano havis avantaĝon ankaŭ rilate Tobolskon, en kiu komerca-industria vivo estis en kompleta degenero; tie estis nur 24 fabrikoj (averaĝe unu je 710 loĝantoj) dum en Kurgano estis 17 fabrikoj, do averaĝe unu je 209 loĝantoj. 
 Solomon Ĉudnovskij, De malnovaj tempoj. Rememoroj[3]

Tiutempe en Kurgano estis 664 domoj kaj 3 552 loĝantoj[3].

Dum la Dua mondmilito al Kurgano estis evakuitaj pluraj fabrikoj, ofte kun personaro. En la 1950-aj jaroj, grandaj fabrikoj estis konstruitaj, kiuj hodiaŭ determinas la urbopejzaĝon. La urbo specialiĝas pri maŝinkonstruado kaj nutraĵoj.

Meze de la 19-a jarcento loĝantoj de la urbo estis moknomataj "ĉevalŝtelistoj" (ruse конокрады)[4].

Transporto

[redakti | redakti fonton]

La urbo estas grava transporta nabo, kun du fervojkruciĝoj kaj flughaveno. Ĝi estas ligita al la Transsiberia Fervojo. La plej proksimaj grandaj transportaj naboj estas Jekaterinburgo, Ĉeljabinsko, Omsko kaj Tjumeno.

En Kurgano funkcias unu el la plej grandaj hospitaloj en la mondo — la Rusia Scienca Centro de Ilizarov por Rekonstrua Traŭmatologio kaj Ortopedio, kiu specialiĝas pri la traktado de kompleksaj ortopediaj problemoj[5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Абрамов, Николай. (2019) Павел Белоглазов: Река Тобол с ее притоками // Ялуторовск: путь длиною в 360 лет (ruse), p. 81. ISBN = 978-5-6040631-3-2.
  2. Гартевельд, В.Н.. (1913) Каторга и бродяги Сибири (ruse), p. 132–133. ISBN =.
  3. 1 2 Чудновский, С. Л.. (1934) Из давних лет. Воспоминания (ruse), p. 215. ISBN =.
  4. Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 299. ISBN =.
  5. (en) "Small Bone Innovations, Inc. Extends its Exclusive Training Agreement with Russian Ilizarov Scientific Center for an Additional 5 Years". Zina Semajna Novaao. La 17-an de Aŭgusto 2010. Arkivita el la originalo la 28-an de marto 2015.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]