close
Saltu al enhavo

Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj
ekoregiono
BERJAYA
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj37° 25′ 17″ N, 55° 43′ 27″ O (mapo)37.42147194444455.724278055556Koordinatoj: 37° 25′ 17″ N, 55° 43′ 27″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo55 100 km² (5 510 000 ha) [+]
Areo55 100 km² (5 510 000 ha) [+]
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵonatura
Jaro2019 (43)
Numero1584
RegionoAzio kaj Pacifiko
Kriteriojix

Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (Tero)
Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj
BERJAYAVikimedia Komunejo:  Caspian Hyrcanian mixed forests [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Situo de la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.
BERJAYA
Mezvarma pluvarbaro en Gilano (Irano)

La hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono, kaj parto de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj" laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Ĝi troviĝas je la suda marbordo de la Kaspio, en la sudoriento de Azerbajĝano kaj la nordo de Irano.

La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la kaŭkazan biodiverseco-riĉaĵejon.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas 55 100 kvadratajn kilometrojn. En Irano, tiu ĉi ekoregiono ampleksas la marbordon laŭlonge de la Kaspio kaj la nordajn deklivon de Elborz-Montaro. Ĝi kovras partojn de kvin provincoj de Irano de oriento al okcidento, inkluzive de norda Ĥorasano kaj Golestano (ĉiuj sudaj kaj sudokcidentaj areoj de la orientaj regionoj de la Gorga-ebenaĵo). La totala arbara produktaĵo el tiuj arbaroj estas taksita je 269 022 m3 por arbara surfaco de 421 373 hektaroj.

La klimato de la ekoregiono estas humide subtropika, oceana en pli altaj kaj pli nordaj lokalizoj, kaj humide kontinenta en la montaro, kun plejmulto de la precipitaĵo okazinte aŭtune, vintre kaj printempe. La Montaro Elborz estas la plej alta montaro en Mezoriento kiu kaptas la humidecon de Kaspio. Jara precipitaĵo varias de 900 mm en la nordo ĝis 1 600 mm en la sudo. Tial tiu ĉi ekoregiono estas pli abunda ol la limtuŝantaj dezertaj, duondezertaj kaj stepaj ekoregionoj.

BERJAYA
Mezvarma pluvarbaro en Leriko (distrikto en Azerbajĝano)

La natura arbara vegetaĵaro estas mezvarma decidua foliarbaro. 32,7 procentojn de la volumeno de Hirkaniaj arbaroj konstituas la orienta fago (Fagus orientalis). La precipa trajto de la ekoregiono estas la manko de pinaloj; nur relikvoj de koniferaj specioj ĉeestas, kaj inkluzivas la eŭropan taksuson (Taxus baccata), juniperojn (Juniperus spp.), la mediteranean cipreson (Cupressus sempervirens var. horizontalis) kaj la platikladon (Platycladus orientalis).

Aliaj indiĝenaj arbospecioj inkluzivas la kaspian glediĉion (Gleditsia caspica), la veluran aceron (Acer velutinum), la kapadokian aceron (Acer cappadocicum), la ordinaran fraksenon (Fraxinus excelsior), la malglatan ulmon (Ulmus glabra), la ĉerizujon (Prunus avium), la adstringan sorbuson (Sorbus torminalis) kaj Tilia dasystyla.

La regiono konstituas ripozejon inter Afriko kaj Rusujo por la birdomigrado. El la birdoj kiuj reproduktiĝas en la ekoregiono oni renkontas malgrandan otidon (Tetrax tetrax), migran falkon (Falco peregrinus) kaj ralardeon (Ardeola ralloides).

Endemiismoj

[redakti | redakti fonton]

Temas pri relikvaj arbaroj el la Terciaro. Pro tio ĉeestas multe da endemiaj plantospecioj.

Minacoj kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La precipa minaco estas senarbarigo kaj habitatodetruo kaŭze de agrikulturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbarojBERJAYA Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbarojBERJAYA Belgio, BERJAYA Danio, BERJAYA Francio, BERJAYA Germanio, BERJAYA Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbarojAcoroj (BERJAYA Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbarojBERJAYA Bulgario, BERJAYA Grekio, BERJAYA Nord-Makedonio, BERJAYA Rumanio, BERJAYA Serbio (BERJAYA Kosovo), BERJAYA Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbarojBERJAYA Danio, BERJAYA Germanio, BERJAYA Pollando, BERJAYA Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbarojBERJAYA Portugalio, BERJAYA Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbarojBERJAYA Azerbajĝano, BERJAYA Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbarojBERJAYA Armenio, BERJAYA Azerbajĝano, BERJAYA Kartvelio, BERJAYA Rusio, BERJAYA Turkio
PA0409 Keltaj foliarbarojBERJAYA Irlando, BERJAYA Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbarojBERJAYA Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbarojBERJAYA Aŭstrio, BERJAYA Belorusio, BERJAYA Ĉeĥio, BERJAYA Germanio, BERJAYA Litovio, BERJAYA Moldavio, BERJAYA Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbarojBERJAYA Nord-Koreio, BERJAYA Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivoBERJAYA Ukrainio, BERJAYA Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbarojBERJAYA Albanio, BERJAYA Bosnio kaj Hercegovino, BERJAYA Kroatio, BERJAYA Italio, BERJAYA Montenegro, BERJAYA Serbio, BERJAYA Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagarojBERJAYA Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de KolĥidoBERJAYA Bulgario, BERJAYA Kartvelio, BERJAYA Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbarojBERJAYA Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbarojBERJAYA Andoro, BERJAYA Francio, BERJAYA Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbarojBERJAYA Belorusio, BERJAYA Estonio, BERJAYA Norvegio, BERJAYA Latvio, BERJAYA Rusio, BERJAYA Finnlando, BERJAYA Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbarojBERJAYA Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbarojBERJAYA Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbarojBERJAYA Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbarojBERJAYA Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbarojBERJAYA Aŭstrio, BERJAYA Ĉeĥio, BERJAYA Francio, BERJAYA Germanio, BERJAYA  Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepoBERJAYA Irako, BERJAYA Irano, BERJAYA Turkio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]