Greg Abbott
Aspekto
| Greg Abbott | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Greg Abbott | |||||
| Naskonomo | Gregory Wayne Abbott | ||||
| Naskiĝo | 13-an de novembro 1957 (68-jaraĝa) en Wichita Falls | ||||
| Religio | katolikismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Texas Governor's Mansion vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato de Teksaso en Aŭstino Universitato Vanderbilt Vanderbilt University Law School (en) Duncanville High School (en) McCombs School of Business (en) | ||||
| Partio | Respublikana Partio | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Cecilia Abbott (en) | ||||
| Infanoj | 1 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | advokato guberniestro juĝisto politikisto juristo | ||||
| Aktiva en | Aŭstino vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gregory Wayne "Greg" ABBOTT (naskita la 13-an de novembro 1957 en Wichita Falls, Teksaso) estas usona advokato kaj politikisto de la Respublikana Partio. Li estas guberniestro de Teksaso ekde la 20-a de januaro 2015.[1]
Li laboris kiel advokato, poste kiel jura profesoro, kaj estis distrikta juĝisto de 1993 ĝis 1995. De 1995 ĝis 2001, li estis juĝisto de la Supera Kortumo de Teksaso (unue nomumita kaj poste elektita). Poste li funkciis kiel Ĝenerala Advokato de la ŝtato Teksaso de 2002 ĝis 2015.[2]
Abbott estas edziĝinta al meksik-usona virino kaj havas filinon. Li estas la unua usona guberniestro, kiu uzas rulseĝon ekde George Wallace.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Texas Governor Greg Abbott (angle). Arkivita el la originalo je January 2, 2018. Alirita 2025-02-21 .
- ↑ Biography of Greg Abbott. Texapedia (November 21, 2022). Arkivita el la originalo je April 11, 2023. Alirita April 8, 2023 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala guberniestra retejo (angle, hispane)
- oficiala guberniestra paĝaro en la retejo Facebook (angle)
- oficiala psaĝaro en la mikrobloga servo X (angle)
- Oficiala retejo privata (angle)


