Belezna
| Belezna | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 8855 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 596 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 20′ N, 16° 56′ O (mapo)46.32816111111116.93605Koordinatoj: 46° 20′ N, 16° 56′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 30,93 km² (3 093 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Belezna estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Nagykanizsa.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 8855
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46°20′03″N 16°56'22″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Belezna situas sur mildaj deklivoj proksime de monto 208 m-ojn longa, fine de sakovojo, fervojo Nagykanizsa-Pécs preteriras 5 km-ojn. Kanalo Principalis, Dravo kaj Muro (rivero) preterfluas. Tra la Muro pramo foje funkcias al Donja Dubrava (Međimurje). Csurgó kaj Nagykanizsa troviĝas po 18, Letenye 24 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1332. Tiutempe la bienulo estis familio "Beleznay". Dum la kontraŭturkaj bataloj Miklós Zrínyi konstruis fortikaĵon inter Belezna kaj Őrtilos, kiu malkonstruiĝis pos 3 jaroj. La fundamentoj ankaŭ nun estas videblaj. En la 17-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, sed la vilaĝo ne senhomiĝis.





