UK 1947
| UK 1947 | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Loko | Berno, | |
| Ekde | 26-a de julio 1947 | |
| Ĝis | 2-a de aŭgusto 1947 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |
La 32-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1947 en Berno, Svislando. Aliĝis 1370 partoprenantoj.
La kongreso disvolviĝis kiel jam la du antaŭaj Universalaj Kongresoj en la Kazino en Berno, la 26-an de julio ĝis 1-a de aŭgusto 1947. La kongresa oficejo situis en la ĉefa stacidomo kaj la interkona vespero okazis en la restoracio Kornhauskeller. La Loka Kongresa Komitato konsistis el: Hans Buchli (prezidanto),[1] kiu estis trafikdirektoro de Berno, Jules Gilliard, Otto Walder, Arthur Baur (gazetara servo), kaj aliaj.[2]
La kongreso en Berno estis la unua Universala Kongreso post la 2-a Mondmilito. Laŭ impreso tiutempe disvastigita en la komunikiloj de SAT, montriĝis en ĝi ankoraŭ la vundoj, kiujn tiu ĉi milito postlasis:
- Kiam unu el la germanaj "samideanoj" volis salutparoli en la kongreso, tuj protestis jugoslavaj, polaj kaj palestinaj ĉeestantoj minacante per tuja foriro.
- (el: "Historio de S.A.T.", 1953, p. 112)
Pere de partopreno en tiu kongreso fuĝis en 1947 el Hungario tra Svislando al Britio la juna George Soros, filo de la Esperanto-verkisto Teodoro Schwartz kaj estonta konata financisto kaj filantropo.[3]
En la kongreso ankaŭ ekfunkciis la unua postmilita komitato de UEA, kiu oficos ĝis la jaro 1950.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Liechtensteiner Volksblatt de la 29-a de julio 1947, paĝo 4
- ↑ (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 702-703)
- ↑ Schwartz, Teodoro: Modernaj robinzonoj en la siberia praarbaro. Eldonejo Bero : Berkeley, 1999. Dua, redaktita eldono. Paĝo IX (en la antaŭparolo de Humphrey Tonkin).
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| Oxford 1930 • Krakovo 1931 • Parizo 1932 • Kolonjo 1933 • Stokholmo 1934 | ||
| Romo 1935 • Vieno 1936 • Varsovio 1937 • Londono 1938 • Berno 1939 | ||
| DUA MONDMILITO | ||
| Berno 1947 • Malmö 1948 • Bournemouth 1949 | ||



