close
Saltu al enhavo

Turnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turnov
germane Turnau
urbo
BERJAYA
Turnov, placo de Český ráj
BERJAYA
Flago
BERJAYA
Blazono
Oficiala nomo: Turnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Turnov
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Rivero Jizera
Situo Turnov
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 50° 35′ 14″ N 15° 09′ 25″ O / 50.58722 °N, 15.15694 °O / 50.58722; 15.15694 (mapo)
Areo 22,73 km² (2 273 ha)
Loĝantaro 14 577 (2025)
Denseco 641,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1272
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 511 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 577626
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 13
Bazaj setlejunuoj 20
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
BERJAYA
Situo enkadre de Ĉeĥio
BERJAYA Vikimedia Komunejo: Turnov
Retpaĝo: www.turnov.cz
BERJAYA Portalo pri Ĉeĥio

Turnov estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas sur rivero Jizera, kiu apartigas la urbon en du partojn, en nordorienta Bohemio, regiono Liberec, distrikto Semily. La urbo troviĝas en Jiĉina montetaro apud sudokcidenta montarpiedo de Ještěda-kozákova montodorso, surrande de protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo. La urbo konsistas el kvin katastraj teritorioj, kiuj estas dividitaj en dek tri registrajn partojn de municipo. Tra la urbo trafluas rivero Jizera. Vivas ĉi tie 14 577 loĝantoj (2025). En la urbo estas vitroindustrio, teksindustrio kaj maŝinindustrio. La urbo konatas precipe pro prilaborado de duongemoj kaj produktado de juveloj, kiujn eblas trarigardi en la urba muzeo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malá Skála, Jenišovice, Olešnice, Mírová pod Kozákovem, Frýdštejn, Přepeře, Ohrazenice, Modřišice, Karlovice, Kacanovy kaj Rakousy.

La urbo estis fondita en duono de la 13-a jarcento, la unua mencio devenas pri ĝi el la jaro 1272. Ĝi alkliniĝis al flanko de husmovado, dum militoj kontraŭ Luzacio en la jaro 1478 ĝi estis forbruligita. Post la jaro 1509 Turnov estis nove konstruita. Ekde la 16-a jarcento datiĝas evoluo de la vitroindustrio, metalurgia industrio kaj minado kaj la prilaborado de duongemoj. Dum la tridekjara milito la urbo estis denove forbruligita kaj ĝi perdis grandan parton de la loĝantaro. Ekde la 18-a jarcento komenciĝas produktado de konata plumbvitro. Konekse kun konkurenco kontraŭ etornamaĵproduktado en Jablonec nad Nisou la urbo iom post iom specialiĝis al facetado de juvelŝtonoj kaj al oraĵistaj metioj. En la 19-a jarcento okazas evoluo de industriaj produktadoj.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 849
18807 249
18908 670
19009 028
191010 007
19219 753
JaroLoĝantoj
19308 593
195010 609
196111 474
197012 863
198014 550
199114 398
JaroLoĝantoj
200114 513
201114 472
201414 335
201614 349
201714 330
201814 312
JaroLoĝantoj
201914 334
202014 420
202114 242
202214 174
202314 472
202414 502
JaroLoĝantoj
202514 577

Municipa administrado

[redakti | redakti fonton]

Katastra teritorio Turnov:

  • Turnov, inkluzive de loka parto Nudvojovice, alligita en la 1970-aj jaroj. Al la regstra parto Turnov estas sur la sudorienta parto alligita la orienta parto de la katastra teritorio Mašov u Turnova, kun domaroj Kyselovsko, Valdštejnsko kaj Nová Ves. La katastra teritorio estas dividita en bazajn setlejunuojn Turnov-střed, Hruštice, Výšinka, Pod Výšinkou, Nudvojovice, Za nádražím, U Jizery, U nádraží kaj Ohrazenice.

Katastra teritorio Mašov u Turnova (en la suda parto de la urbo):

  • Mašov, en la okcidenta parto de la katastra teritorio, Mašov havas ankaŭ etan eksklavon interne de la teritorio Pelešany (n-ro 148 kaj 222). Al la registra parto Mašov apartenas krom la baza setlejunuo Mašov ankaŭ BSU Kadeřavec díl 2, kiun kreas lokoj Kalužník kaj Nad Hájkem.
  • Pelešany, en la meza parto de la katastra teritorio. La registran parton kreas bazaj setlejunuoj Pelešany díl 1, Kyselov díl 1, Rovinka kaj Skalní město.
  • Kadeřavec, la sudokcidenta terlango de la katastra teritorio. La registra parto estas kreata de baza setlejunuo Kadeřavec díl 1.
  • BSU Kyselov díl 3, la parto de la registra parto Turnov (kortoj Kyselovsko, Valdštejnsko kaj Nová Ves) en la orienta parto de la katastra teritorio

Katastra teritorio Daliměřice troviĝas norde de la centro de la urbo:

  • Daliměřice, estas loka partoj de parto Hrubý Rohozec dividitaj en du partojn, En la okcidenta eksklavo troviĝas n-ro 51, 111 kaj 157 kaj konjno de la insulo en deflankiĝo de Malá Jizera el Jizera sur vejro Dolánecký jez kaj inkluzive de parto Dolánecké lávky. La parto Daliměřice ensumigas ankaŭ bazan setlejunuon Industria zono Vesecko.
  • Hrubý Rohozec, kiel baza setlejunuo markita de nomo Daliměřice díl 2, en la okcidenta parto de la katastra teritorio. Ĝi ensumigas precipe komplekson de kastela parko Hrubý Rohozec, sed ankaŭ ĝardenistan domaron kaj sud deklivo parto de la apudrivera ebenaĵo de Jizera sur ambaŭ bordoj kun fervojo. La eta kvarangula eksklavo de Hrubý Rohozec sen hejmaj numeroj troviĝas en areo de ŝraŭproduktejo ĉe strato Bezručova ulice kaj ensumigas duopon de halo.

Katastra teritorio Malý Rohozec troviĝas norde de Daliměřice:

  • Malý Rohozec, ensumigas lokon Kolonie, do konstruareon laŭlonge laŭ strato de Turnov, kaj komplekson de kastelo kaj bierfarejon Malý Rohozec.
  • Vazovec, mallarĝa strio de la teritorio en valo de rojo Vazovecký potok apud la orienta rando de la katastra teritorio, ĝi ensumigas lokon Metelka. Kiel baza setlejunuo la teritorio estas markata per nomo Malý Rohozec díl 2.
  • Mokřiny, nordokcidente de Malý Rohozec

Katastra teritorio Bukovina u Turnova, la interno de la flekso de Jizera nordoriente de Turnov:

  • Bukovina, vilaĝo sur promontoro inkluzive de pinto Na Chocholce kaj deklivoj de la promontoro. Bukovina havas du malgrandajn eksklavojn: domo n-ro 136 sur limo de Dolánky kaj Kobylky kaj poste nekonstruitan parcelon 459/2 en Dolánky proksime de ponteto.
  • Kobylka, sur pinto okcidente de Bukovina, kiel baza setlejunuo markita Dolánky u Turnova díl 2
  • Dolánky u Turnova, sur la suda montpiedo de la montodorso, ĉe vejro Dolánecký jez kaj ponteto
  • Loužek, en la apudrivera ebenaĵo de Jizera, la plej orienta parto

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Famaj personoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]