close
Saltu al enhavo

Mimoň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Mimoň
germane Niemes
urbo
BERJAYA
Urbocentro de Mimoň
BERJAYA
Flago
BERJAYA
Blazono
Oficiala nomo: Mimoň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Mimoň
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Rivero Ploučnice
Situo Mimoň
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 19″ N 14° 43′ 37″ O / 50.65528 °N, 14.72694 °O / 50.65528; 14.72694 (mapo)
Areo 15,48 km² (1 548 ha)
Loĝantaro 6 387 (2025)
Denseco 412,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1262
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 24
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 561835
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
BERJAYA
Situo enkadre de Ĉeĥio
BERJAYA Vikimedia Komunejo: Mimoň
Retpaĝo: [1]
BERJAYA Portalo pri Ĉeĥio

Mimoň (germane Niemes) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la distrikto Česká Lípa kaj al la regiono Liberec. La urbo situas en la norda parto de Bohemio, 75 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago kaj 15 kilometrojn oriente de la distrikta centro Česká Lípa. En 2025 la urba municipo havis 6 387 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ralsko, Noviny pod Ralskem, Bohatice kaj Pertoltice pod Ralskem.

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1262.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 653
18804 807
18905 814
19006 231
19106 468
19215 801
JaroLoĝantoj
19306 329
19505 377
19616 386
19706 294
19807 048
19916 487
JaroLoĝantoj
20016 737
20146 577
20166 501
20176 470
20186 444
20196 434
JaroLoĝantoj
20206 443
20216 101
20226 361
20236 358
20246 378
20256 387

Membrigo de urbo

[redakti | redakti fonton]

La urbo estas administre dividita en 8 partojn, el kuj 6 estas numeritaj, kiuj situas sur katastra teritorio Mimoň, kaj 2 nenumeritaj situas sur katastra teritorio Vranov pod Ralskem.

  • Mimoň I, la orienta parto de la urbo sur la maldekstra bordo de rivero Ploučnice
  • Mimoň II, la suda parto de la urbo sur la dekstra bordo de Ploučnice
  • Mimoň III, la ĉefa parto de la centro de urbo precipe sur la dekstra bordo de Ploučnice
  • Mimoň IV, la norda parto de la urbo sur la dekstra bordo de Ploučnice
  • Mimoň V, regiono sur la okcidenta parto de la urbo
  • Mimoň VI, la orienta parto de arbareto Čistá sude de la urbo
  • Vranov, vilaĝo proksimume 2 km nordoriente de la centro de urbo, sub rokoj Vranovské skály, ankaŭ baza setlejunuo (k. t. Vranov pod Ralskem)
  • Srní Potok, domaro proksimume 2,5 km nordnordoriente de la centro de urbo, sur la maldekstra bordo de Ploučnice, ankaŭ baza setlejunuo (k. t. Vranov pod Ralskem)

Ekde la 12-a de junio 1960 ĝis la 30-a de junio 1990 apartenis al la urbo ankaŭ Pertoltice pod Ralskem kaj ekde la 1-a de januaro 1981 ĝis la 30-a de junio 1990 ankaŭ Noviny pod Ralskem.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]