close
Saltu al enhavo

Nordgermana Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordgermana Federacio
Origina nomo:
Norddeutscher Bund
 Germana Federacio 18671871 Germana Imperiestra Regno 

BERJAYA

BERJAYA

historia lando federacio
Geografio
BERJAYA
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
32 914 800
plejmulto: protestantismo (luteranismo, kalvinismo)
minoritatoj: katolikoj, judoj
Ŝtat-strukturo
1866-1867 milita alianco
1867-1871 federacia monarĥio
Estiĝo:
en 1867, Prusio kaj ties aliancanoj forlasis la Germanan Federacion kaj fondis la Nordgermanan Federacion
Pereo:
en 1871 kunfandiĝis al la Germana Regno
Antaŭaj ŝtatoj:
Germana FederacioGermana Federacio
Postsekvaj ŝtatoj:
Germana Imperiestra RegnoGermana Imperiestra Regno
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
BERJAYA
vdr

La Nordgermana Federacio estis federacia ŝtato de nordgermanaj ŝtatoj. Ĝi estis fondita en 1867, post kiam Aŭstrio malvenkinte en la Prusa-aŭstria milito devis rezigni pri la unuarangeco en Germanio. La plej granda ŝtato ene de la federacia ŝtato estis Prusio. En 1871 la Federacio transiris en la Germanan Imperiestran Regnon.

La Nordgermana Federacio estis fondita la 1-an de julio 1867, post kiam Prusio kaj ties aliancanoj forlasis la Germanan Federacion kaj militis kontraŭ la sudgermanoj en la Prusa-aŭstria milito.

Konstitucio

[redakti | redakti fonton]

La 12-an de februaro 1867 estis elektita parlamento Reichstag kaj malfermita la 24-an de februaro en Berlino, fare de reĝo Vilhelmo 1-a. La 16-an de aprilo 1867 la parlamento akceptis la konstitucion de la federacio. Ĝi fariĝis valida la 1-an de julio. Ĝi estas esence identa kun la konstitucio de la Germana Regno el 1871.

Laŭ ĝi, la reĝo de Prusio havis la prezidon de la federacio, estante la ĉefa princo en la Federacia Konsilio, la organo kiu reprezentis la unuopajn nordgermanajn ŝtatojn (princojn kaj la liberajn urbojn Hamburgo, Bremeno kaj Lubeko). Kiel prezidanto la reĝo rajtis nomumi la federacian kancelieron. La Federacia Konsilio kune kun la parlamento estis la leĝdonanto.

BERJAYA
Blazono de Bismarck
BERJAYA
La Nordgermana Federacio (ĝiaj limoj markitaj per ruĝa linio)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]