Magione
| Magione | |||
| komunumo de Italio | |||
|---|---|---|---|
| Ŝtato | |||
| Regiono | |||
| Provinco | PG Peruĝo | ||
| Geografia situo | 43° 9′ N, 12° 12′ O (mapo)43.1427637512.20527329Koordinatoj: 43° 9′ N, 12° 12′ O (mapo) | ||
| Supermara alteco | 299 m | ||
| Areo | 129 km² | ||
| Loĝantaro | 14 620 (2023) | ||
| Loĝdenso | 113 loĝantoj/km² | ||
| Subdividaĵoj | Agello, Antria, Borgogiglione, Caligiana, Collesanto, Montecolognola, Monte del Lago, Montemelino, Montesperello, San Feliciano, San Savino, Sant’Arcangelo, Torricella, Villa kaj Soccorso | ||
| Najbaraj komunumoj | Castiglione del Lago, Corciano, Panicale, Passignano sul Trasimeno, Perugia, Tuoro sul Trasimeno kaj Umbertide | ||
| Patrono | Klemento la 1-a | ||
| Festa tago | 23-a de novembro | ||
| Nomo de loĝantoj | magionesi | ||
| Poŝtkodo | 06063 | ||
| Imposta kodo | E805 | ||
| Kodo laŭ ISTAT | 054026 | ||
| Telefona prefikso | 075 | ||
| Estro | |||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Magione - prononco [maĜOne] - estas komunumo de Italio. En 2006 la 30-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie, kaj en 2025 la 48-a. Magione situas en la regiono Umbrio kaj la provinco Peruĝo, borde de la lago Trasimeno. La komunumo etendiĝas sur areo de 129 kvadrataj kilometroj, kaj komence de novembro 2015 havis 14 836 loĝantojn.[1] La komunumo konatas interalie pro aŭtovetveturejo. Borde de la lago Trasimeno praktikiĝas multa akvosporto, ekzemple velado, tabula velado kaj pedalboatado, kaj krome ĉe la bordo somere ankaŭ multaj familioj simple feriumas kaj baniĝas.
Najbaraj komumunoj estas Castiglione del Lago, Corciano, Panicale, Passignano sul Trasimeno, Perugia, Tuoro sul Trasimeno kaj Umbertide, kaj subdividaĵoj la tielnomataj "frakcioj" Agello, Antria, Borgogiglione, Caligiana, Collesanto, Montecolognola, Monte del Lago, Montemelino, Montesperello, San Feliciano, San Savino, Sant’Arcangelo, Torricella, Villa kaj Soccorso. Kristana patrono estas la sanktulo Klemento la 1-a, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Urbopartoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (itale)
- retejo de la aŭtovetveturejo (itale)
- portalo pri la lago Arkivigite je 2008-10-07 per la retarkivo Wayback Machine Trasimeno (itale)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informo de la nacia statistika oficejo Arkivigite je 2016-04-15 per la retarkivo Wayback Machine ISTAT, vidata la 10-an de aprilo 2016 (itale)



| ||||||



