„ Tri famuloj kvazaŭ kunlaboris por doni al la esperantista popolo tiun altvaloran libreton : Sr. Monjuŝko (1819-1872), unu el plej geniaj polaj komponistoj, — Vladimiro Volski (1825-1872), pola poeto kaj romanverkisto — Ant. Grabowski, verkinto de l' Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado, la homo, kiu kredeble la unua sonigis sub Ia ĉielo, interparolante kun D-ro Zamenhof — nian internacian lingvon.
En interesplena ”— antaŭparolo S-ro Grabowski diras, ke la muziko de Monjuŝko « parolante rekte al koro, ravas ĉiujn, ne nur la muzik-scienculojn. Do ankaŭ nia diversnacia esperantistaro certe ne kulpigos Moniuszk'on por tio, ke Halka estas por ĉiuj tiel facile komprenebla. »
La libreto de W . Wolski « levigas alte super la kutima nivelo de tiaj helplaboroj, kaj eĉ sen muzika ilustro, kiu estos ja ĉiam la ĉefa, ofte la sola belo de opero, ĝi havas sian apartan , memstaran valoron »
« La kortuŝantaj arioj de Halka kaj Jontek estas veraj perloj de lirika poezio kaj ili povas per si mem ornami ĉiun poezian antologion. Kelkaj el ili, aperinte jam antaŭe en internacia traduko, ravis la esperantistaron. Ni opinias do, ke interese estos al la samideanoj ekkoni la tutan tekston de la unua esperanta opero, kiun espereble multaj el ni admiros sur la scenejo dum nia jubilea Krakova kongreso. »
Al tiuj tre precizaj informoj mi aldonos nur ke, malgraŭ la malfacilaĵoj, kiujn renkontas tradukanto por alĝustigi versan tradukon kun la ritmo kaj muziko, S-ro Grabowski, dank’al sia profunda kono de la lingvo, sukcesis verki tre poezian, belsonan kaj facilkompreneblan poemon.
Mi citu parton al la « dueto ude Halka kaj Jenuŝ (Akto I, sc. IV):
HALKA
Vi min ne forlaso», koro !
Sed revenos al montaro.
Falko de mi!
Ĉe Ploranto mi ne plendos.
Sed sopiri mi atendos
Ĝis alflugos vi.
Ni por ĉiam nin kunigos.
Sole morto nin disigos,
Se ordonos tion Di'!
JANUŜ
Jes, mi vin ne lasos, kara,
Sed revenos al montara
Hejmo de ni.
Vi iu* ploros, vi ne plendos.
Sed trankvile min atendos,
Ĝi revenos mi,
Ni denove nin kunigos,
Sole morto nin disigos,
Se ordonos tion Di' !
, Esperanto n118 5 mar 1911 |