Ĉilperiko la 1-a
Ĉilperiko la 1-a estis merovida reĝo de la frankoj, nepo de Klodvigo la 1-a, filo de Klotaro la 1-a, kaj reĝo de Soissons inter 561 kaj 584.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Tuj post la morto de lia patro, en 561, li provis ekposedi la tutan regnon, kaptis la trezoron amasigitan en la reĝa urbo Berny kaj eniris Parizon. Liaj fratoj, tamen, devigis lin dividi la regnon kun ili, kaj Soissons, kune kun Amiens, Arras, Cambrai, Thérouanne, Tournai kaj Boulogne, falis en la manojn de Ĉilperiko.
Lia plej aĝa frato Kariberto ricevis Parizon, la dua plej aĝa frato Gontrano ricevis Burgonjon kun ĝia ĉefurbo en Orleano, kaj Sigeberto la 1-a ricevis Aŭstrazion. Je la morto de Kariberto en 567, la posedaĵoj de Ĉilperiko estis pligrandigitaj tiam kiam la fratoj dividis la regnon de Kariberto inter si kaj konsentis dividi Parizon kaj la teritorion ĉirkaŭ ĝi.
Tamen, ne longe post lia surtroniĝo, li militis kontraŭ Sigeberto, kun kiu li longe restus en stato de - almenaŭ - malsimpatio. Ĉi tio komenciĝis kiam Sigeberto marŝis kontraŭ la Avaroj kaj venkis ilin eble en Turingio kaj eble forpelis ilin el la Elbo. Ĉilperiko, vidante ke lia frato estis malproksime de siaj teroj, atakis Reimson kaj prenis ĝin.

Baldaŭ Sigeberto tamen revenis kaj prenis Reimson kaj marŝis al Soissons, kie li venkis, kaptis la urbon, kaj malliberigis la plej aĝan filon de Ĉilperiko, Teudeberton (548-575). La milito ekflamis en 567, ĉe la morto de Kariberto. Ĉilperiko tuj invadis la novajn teritoriojn de Sigeberto, sed Sigeberto venkis lin.
Ĉilperiko poste alianciĝis kun Gontrano kontraŭ Sigeberto (573), sed Gontrano ŝanĝis je flanko pro timo de la granda armeo, kiun Sigeberto kunigis preter la Rejno, kaj li transiris Burgonjon por ĉirkaŭiri la fortajn defendojn de Ĉilperiko. Ĉilperiko denove perdis la militon.
Kiam Sigeberto edziĝis al Brunhilda, filino de la visigota reganto en Hispanio (Atanagildo), Ĉilperiko ankaŭ deziris fari brilan geedziĝon. Li jam estis repudiinta sian unuan edzinon, Audovera (530-580), kaj prenis kiel sian konkubinon servistinon nomatan Fredegunda (543-597). Li sekve forsendis Fredegundan kaj edziĝis al la fratino de Brunhilda, Galsvinta (540-568)]. Sed li baldaŭ laciĝis de sia nova partnerino, kaj unu matenon Galsvinta estis trovita strangolita en sia lito. Kelkajn tagojn poste Ĉilperiko edziĝis al Fredegunda.

Ĉi tiu murdo estis kaŭzo de pli longaj kaj sangaj militoj, intermetitaj kun armisticoj, inter Ĉilperiko kaj Sigeberto, kutime finiĝantaj per status quo en Tours kaj Poitiers. Komence de decembro 575, Sigeberto estis mortigita de du murdistoj laborantaj por Fredegunda, kiuj estis skriboficistoj, kiuj promesis, ke iliaj gepatroj estus tre riĉaj, ĉar ŝi sciis, ke ĉi tiu ago estas tre riska. Ĝuste en la momento, kiam li havis Ĉilperiko je sia povo, dum li estis sieĝita en Tournai kaj Rouen tiam kiam Teodeberto, filo de Ĉilperiko estis mortigita proksime de Parizo dum Sigeberto kontraŭleĝe eniris kaj konkeris la urbon.
Ĉilperiko tiam ekmilitis kontraŭ la protektanto de la edzino kaj filo de Sigeberto, Gontrano. Ĉilperiko gajnis la lojalecon de la nobeloj, kiuj subtenis Sigeberton, prenis Tours kaj Poitiers elde Aŭstrazio kaj kelkajn lokojn en Akvitanio kiel Saintes kaj la teritorion en Aŭvernjo, tie kie granda batalo estis farita kontraŭ Eunius Mummolus (585), Episkopo de Langres, gaŭlo-romia kaj generalo, kiu servis sub Gontrano, kaj kreskigis misharmonion en la regno de la oriento dum la malplenaĝeco de Ĉildeberto la 2-a.
En 578, Ĉilperiko sendis armeon por batali kontraŭ la bretona reganto Varoko la 2-a de la Lando de la Vanoj (Vannes) laŭlonge de la Vilaine. La franka armeo konsistis el unuoj el Poitou, Touraine, Anĵuo, Majno kaj Bayeux. La Baiocassenses (viroj el Bayeux) estis saksoj kaj ili aparte estis venkitaj de la bretonoj.
La armeoj batalis dum tri tagoj antaŭ ol Varoko la 2-a submetiĝi, omaĝi por Vannes, sendi sian filon kiel ostaĝon, kaj konsenti pagi ĉiujaran tributon. Li poste rompis sian ĵuron, sed la regado de Ĉilperiko super la Bretonoj estis relative sekura, kiel pruvas la celebrado de Venantius Fortunatus pri li en poemo.
Plejmulto el tio, kio estas konata pri Ĉilperiko, devenas de La Historio de la Frankoj de Gregorio de Tours. Gregorio abomenis Ĉilperikon, nomante lin "la Nerono kaj Herodo de sia epoko": li estis provokinta la koleron de Gregorio per elprenado de Tours el Aŭstrazio, konfiskado de ekleziaj posedaĵoj, kaj nomumado kiel episkopoj grafojn de la palaco, kiuj ne estis klerikoj. Gregorio ankaŭ kontraŭis la provojn de Ĉilperiko instrui novan doktrinon pri la Triunuo, kvankam iuj akademiuloj kontestas la amplekson, ĝis kiu Gregorio malŝatis Ĉilperikon.
Laŭ Gregorio de Tours, Ĉilperiko ankaŭ okupiĝis pri deviga konvertiĝo de la judoj. xx2 La regado de Ĉilperiko en Neŭstrio vidis la enkondukon de la bizanca puno pri la okuleltirado. Tamen, li ankaŭ estis kulturulo: li estis muzikisto kun iom da talento, kaj li verkis versojn (inspiritaj laŭ modelo de Seduljo); li provis reformi la frankan alfabeton; kaj li laboris por redukti la plej malbonajn efikojn de la salfranka leĝo sur virinojn.
En la 28-a de septembro 584, revenante el ĉasekspedicio ĉe sia reĝa vilao Chelles, Ĉilperiko estis ponardita ĝismorte de nekonata atakanto. Li estis entombigita en la Baziliko Sankta Vincento de Parizo, poste enigita en la Saint-Germain-des-Prés, en Parizo.[1]
Familio
[redakti | redakti fonton]La unua edziĝo de Ĉilperiko la 1-a estis kun Audovera. Ili havis kvin infanojn:
- Teodeberto (mortigita en batalo, 575)
- Meroveo de Soissons (552-584) (mortigita de servisto laŭ peto de Ĉilperiko en 577), Meroveo edziĝis al la vidvino Brunhildo (lia onklino per geedzeco) kaj fariĝis malamiko de sia patro
- Klodvigo de Soissons (555-580) (asasinita de Fredegundo en 580)
- Basina de Soissons (557-590) – monaĥino; gvidis ribelon en la abatejo de Poitiers
- Ĉildesinda de Soissons (mortis juna pro disenterio)
Lia mallonga dua geedzeco kun Galsvinto ne produktis infanojn.
Lia konkubineco kaj posta edzeco kun Fredegunda (543-597) ĉirkaŭ 568 produktis ses pliajn legitimajn idojn:
- Rigundis (ĉ. 569 – post 589), fianĉiniĝis al Rekaredo sed neniam edziĝis
- Klodeberto de Neŭtrio (ĉ. 570/72 – 580), mortis juna
- Samson de Soissons (ĉ. 575 – malfrua 577), mortis juna
- Dagoberto (ĉ.580 – 580), mortis juna
- Teoderiko (ĉ. 582 – 584), mortis juna
- Klotaro la 2-a (antaŭ septembro 584 – 18 oktobro 629), posteulo de Ĉilperiko en Neŭstrio, poste sola reĝo de la Frankoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la franca Vikipedio samnoma.
| ||||||


