close
Saltu al enhavo

Paskinsulo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Paskinsulo
rapanuie Rapa Nui, hispane Isla de Pascua, angle Easter Island
insulo
Statuoj Moai
Statuoj Moai
Statuoj Moai
BERJAYA
BERJAYA
FlagoBlazono
insulo, administra teritoria unuo [+]

Oficiala nomo: Rapa Nui

ŜtatoBERJAYA Ĉilio
OceanoPacifiko
RegionoPolinezio
Administra ŝtatoĈilio
Administra regionoValparaiso

AkvejoPacifiko
SetligoOrongo
MemorindaĵojMoai, Rongorongo

Supermara alteco242 m [+]
Koordinatoj27° 7′ S, 109° 21′ U (mapo)-27.12-109.35Koordinatoj: 27° 7′ S, 109° 21′ U (mapo)
ĈefurboHanga Roa
- mezoHanga Roa
- koordinatoj27° 9′ S, 109° 26′ U (mapo)-27.15-109.43333333333Koordinatoj: 27° 9′ S, 109° 26′ U (mapo)
Plej alta punkto 
- situoMaʻunga Terevaka
- alteco507 m

Longo24 km (15 mi)
Larĝo13 km (8 mi)
Akvokolektejo164 km² (16 400 ha) [+]
Areo163,6 km² (16 360 ha)

Loĝantaro4 888 (2010)
Denseco29,8 loĝ./km²

NaturoAnakena strando, Ovahe strando
Orogenezo
montariĝo
Plantaro
AnimalaroSalamandro

AhuAhu Ature Huki
Ahu Nau Nau

MalkovrintoJacob Roggeveen
Jaro de malkovro1722

HorzonoUTC (UTC+6)
Telefona antaŭkodo+56 32
Interreta domajno.cl
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoNacia parko Rapa Nui
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1995 (19)
Numero715
RegionoOceana kontinento
Kriterioji, iii, v

KultoKulto de Birda viro

Paskinsulo (Tero)
Paskinsulo (Tero)
Mapo de la Paskinsulo

Paskinsulo (Paskinsulo)
Paskinsulo (Paskinsulo)
DEC
BERJAYA
Situa mapo de la Paskinsulo

Paskinsulo (Tero)
Paskinsulo (Tero)
Paskinsulo ĉe la Franca Polinezio
Map
Paskinsulo

BERJAYAVikimedia Komunejo:  Easter Island
En TTT: Oficiala retejo [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Paskinsulo[1]Paska insulo[2] (hispane Isla de Pascua, rapanuie Rapa Nui, angle Easter Island) estas insulo en la suda Pacifika Oceano, okcidente kaj iom norde de Santiago, Ĉilio kaj parto de la teritorio de Ĉilio. La insulo estas pli-malpli triangulforma kaj foras je 2000 kilometroj de la plej proksima enloĝata insulo. La insulo estas fama pro siaj multenombraj prahistoriaj ŝtonaj statuoj ("Moaoj"), kiuj troviĝas laŭ la marbordoj.

Laŭ la stato de 2024 sur la insulo vivis 4 800 loĝantoj sur areo de 164 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km².

La kutima nomo estas Rapa nui, kiu signifus “granda insulo” laŭ la lingvo de la malnovaj loĝantoj de Tahitio. Propralingve la insulo estas konata kiel Te pito o te henua (“la umbiliko de la mondo”) aŭ Mata ki te rango (“okuloj kiuj rigardas al la ĉielo”)

Je Paskotago 1722 ĝi estis malkovrita de la nederlanda esploristo Jacob Roggeveen, kaj pro tio jen la nomo de la insulo.

Ankaŭ, la insulo estis nomita kiel Isla San Carlos per hispanaj navigantoj, kiuj nomis ĝin honore al reĝo Karlo la 5-a.

Iom da historio

[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Paskinsulo estas tute polinezia: ili estas polinezianoj kaj ni konas la ĝeneralajn konturojn de ilia historio. Ili devenis el Sudorienta Azio, kaj jam en la tria jarmilo a.K., ĉi tiuj homoj komencis konkeri la oceanon. Temis pri la plej granda mara epopeo de ĉiuj tempoj, kaj ĉi tiuj homoj ekipis sin per navigadaj rimedoj kaj metodoj, kiuj estis tute mirigaj por la tiama tempo. Ili specialiĝis pri la serĉado de novaj insuloj por koloniigi dum libervolaj vojaĝoj, kiuj neniel estis hazardaj. Kaj la Paskanoj, la Rapanuioj kiel oni nomas ilin — N.B.: tiel ili nomas sin — apartenas al tiu ĉi granda polinezia familio. Ili ne estas proksimaj, kiel oni foje diras, al la polineziaj popoloj ; ili estas strikte polineziaj. Kaj tiel, ĉirkaŭ la jaro 1100 p.K., ili malkovris Paskinsulon inter ĉiuj aliaj insuloj, kiujn tiuj polineziaj popoloj jam antaŭe malkovris.

Dum longa tempo oni kredis, ke ili detruis sian medion kaj mortis pro tio. Fakte, la Rapanuioj ne detruis sin mem; estis Okcidentanoj, kiuj dekumis ilin dum la 19-a jarcento, precipe alportante malsanojn (kiel lepro), kontraŭ kiuj la Rapanuioj havis neniun imunecon. Sed ili ankoraŭ ekzistas, ĉar la postvivantoj de ĉi tiu katastrofo kaŭzita de la renkonto rekonstruis sian socion. Hodiaŭ estas 7 000 loĝantoj sur ĉi tiu insulo.

La insulo havas sian propran polinezian lingvon, nome rapanui, kiu nun estas parolata nur de 10 elcento.[3] Ĝi jam ne plu estas funkcipova en la sociekonomia evoluo komunuma, ĉefe ĉar junuloj uzas plej ofte la hispanan.[4]

Naturprotekto

[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la paskinsulaj koralrifoj estas unu el la 43 maro-ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto. La insulo mem troviĝas en la Pacifika ekozono, gravega por la biodiverseco kaj endemiismoj.

  1. artikolo Paskinsulo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua eldono de 1970, presita eldono, paĝo 798
  2. Paska insulo, la dua vorto minuskle, en Poŝatlaso de la mondo, 1971 en prago, mapo 5, maldekstra hemisfero
  3. Rapanui, ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi, Intervjuo farita de Jasmina Šopova kaj Carolina Rollán Ortega, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 paĝoj 13-15. El la hispana lingvo tradukis Maritza Gutiérrez (Kubo).
  4. Rapanui, ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Vico de statuoj Moai en Paskinsulo
BERJAYA
Vico de statuoj Moai en Paskinsulo

BERJAYA