Nuklea fuelo
| Nuklea fuelo | ||
|---|---|---|
| ||
| fisia materialo • energifonto • brulaĵo | ||

Nuklea fuelo[1] aŭ prefere nuklea brulaĵo rilatas al iu ajn substanco uzata de nukleaj reaktoroj aŭ alia nukleaj aparatoj kiel fuelo resp. brulaĵo por generi energion. Nuklea brulaĵo enhavas fisieblan materialon, kiel ekzemple uranio, kiu spertas nuklean fision en reaktoro. La varmenergio liberigita per la fisio de nuklea fuelo povas esti konvertita en elektron en nuklea centralo.
Male al kemiaj fueloj, kiuj liberigas energion per kemia reakcio, nukleaj fueloj liberigas energion per nuklea reakcio, kaj havas multe pli altan energiodensecon ol kemiaj fueloj. La energio liberigita per la fisio de unu atoma izotopo Uranio-235 estas ĉirkaŭ 100 milionojn da fojoj pli granda ol la energio liberigita per bruligado de unu karbona atomo en aero por produkti CO2. Unuopa urania brulaĵopeleto uzata en malpezakva reaktoro (ekzemple premakva reaktoro aŭ bolakva reaktoro) produktas pli da varmo ol bruligado de unu tuno da karbo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La vorto fuelo en Esperanto estas disputata, neoficiala vorto, kaj konsideriĝas "anglismo" laŭ la angla vorto fuel. PIV en sia aktuala eldono de 2020 mencias ĝin kiel teknologia fakvorto ekvivalenta al "brulaĵo", kaj Reta Vortaro dokumentigas ĝin kiel reale uzatan vorton, kun indiko ke "brulaĵo" estas preferinda.



