Malko
Aspekto
| Malko | |
|---|---|
| Biblia persono | |
| homo | |
| Verko | Nova testamento |
| Informoj | |
| Sekso | vira |
| Sankondiĉo | amputo |
| Okupo | servisto |
En la Nova Testamento de la Biblio, Malko (aŭ Malĥo) estas la nomo de servisto de la Suprema Pastro, kiu kunlaboris en la Aresto de Jesuo.

Laŭ la rakonto, Petro, unu de la sekvantoj de Jesukristo, estis armita per glavo, kaj dum le arestoklopodo atakis Malkon kaj fortranĉis lian dekstran orelon, Jesuo kuracis lian vundon kaj li gapis pri la miraklo.[1]
La historion oni rakontas en la kvar Evangelioj, sed Malko estas menciita per sia propra nomo nur en la Evangelio laŭ Johano.


