close
Saltu al enhavo

Genseriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaisariks
(389-477)
La prirabado de Romo, en 456, fare de la vandaloj estritaj de Genseriko.
La prirabado de Romo, en 456, fare de la vandaloj estritaj de Genseriko.
Persona informo
Geisericus
Naskiĝo 389
en Lago Balatono, Pannonia Prima, Okcident-Romia Imperio
Morto 25-a de januaro 477
en Kartago, Vandala Regno, nuna Tunizio
Religio Arianismo vd
Ŝtataneco Vandala Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Asdingoj vd
Patro Godigisel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Gunderic (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Huneric (en) Traduki, Gento (en) Traduki, Theodoric (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Genseriko, sialingve Gaisarikslatine Geisericus respektive Gensericus estis reĝo de la vandaloj kaj alanoj de 428 ĝis 477 p.K. Li regis super la Vandala Regno kaj ludis ŝlosilan rolon en la malkresko de la Okcidenta Romia Imperio dum la 5-a jarcento.

La murdo de la romia imperiestro Valentiniano la 3-a, kiu fianĉigis sian filinon al la filo de Genseriko, Huneriko, igis la vandalan reĝon invadi Italion. La invado kulminis per lia plej fama atingo, la konkero kaj prirabado de Romo inter la 2-a kaj 16-a de junio 455 p.K.

Genseriko repuŝis du gravajn provojn de ambaŭ duonoj de la Romia Imperio repreni Nord-Afrikon, kaŭzante detruajn malvenkojn al la fortoj de Majoriano en 460 p.K. kaj Bazilisko en 468 p.K. Rezulte, la romianoj ĉesis sian kampanjon kontraŭ la vandaloj kaj subskribis pacon kun Genseriko.

Genseriko mortis en Kartago en 477 p.K. kaj estis sukcedita de sia filo, Huneriko. Post lia morto, la ŝtato malfortiĝis kaj en 534 la Bizanca militestro Belizaro detruis ĝin. La vandaloj poste asimiliĝis al la loka popolo. Dum sia preskaŭ kvindekjara regado, Genseriko transformis relative sensignifan ĝermanan tribon en gravan mediteranean potencon.

Vojo al reĝeco

[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia patro Godegizelo (Godegisl, 355-406) en batalo kontraŭ la Frankoj dum la Transiro de la Rejno, Genseriko fariĝis la dua plej potenca viro inter la Vandaloj, nur respondante al la nove nomumita reĝo, lia duonfrato Gunderiko (379-428). Lia statuso kiel nobelo de la reĝa familio okazis antaŭ lia pli formala surtroniĝo al la reĝeco. Jordanes priskribis Genseriko-n jene:

Genseriko...estis viro de modera alteco kaj lama pro falo de sia ĉevalo. Li estis viro de profunda penso kaj malmultaj vortoj, malestimanta lukson, kolerega, avida je gajno, ruza en konkero de la barbaroj kaj lerta en semado de la malkonsento por stimuli malamikecon.

La morto de Gunderiko en 428 malfermis la vojon por la surtronigo de Genseriko al reĝo de la Vandaloj. Lia ekpotenciĝo estis akompanata de daŭraj malamikecoj kontraŭ konkurantaj potencoj komencitaj de lia frato. Li simile serĉis manierojn pliigi la potencon kaj riĉecon de sia popolo (vandaloj kaj kelkaj alanoj), kiu tiam loĝis en la romia provinco Hispania Baetica en suda Hispanio.

La vandaloj multe suferis pro atakoj de la pli multnombraj visigotaj federacioj, kaj ne longe post la ekpotenciĝo, Genseriko decidis lasi Hispanian al siaj rivaloj. Fakte, ŝajnas ke li komencis konstrui vandalan floton por ebla eliro eĉ antaŭ ol li fariĝis reĝo.

BERJAYA
Genseriko, reĝo de la Vandaloj.
BERJAYA
La Elorienteŭropaj Popolaj Migradoj (ĉ. 300 ĝis 600 p.K.), ankaŭ konata kiel la Barbaraj Invadoj, estis periodo en eŭropa historio markita de grandskalaj migradoj kiuj vidis la falon de la Okcident-Romia Imperio kaj postan setladon de ĝiaj iamaj teritorioj fare de diversaj triboj, kaj la establon de post-romiaj regnoj tie.
BERJAYA
Papo Leono la Granda provas persvadi Genserikon, princon de vandaloj, sin deteni de prirabado de Romo. (miniaturo ĉ. 1475).
BERJAYA
Krozado al Afriko fare de Genseriko, en 455.

Antaŭ ol li povis moviĝi al Afriko, Genseriko estis atakita de granda forto de sueboj sub la komando de Heremigaro, kiu sukcesis preni Luzitanion. Tamen, ĉi tiu sueba armeo poste estis venkita dum la Batalo de Merido (428) kaj ĝia gvidanto droniĝis en la rivero Gvadiano provante fuĝi.

Post defendo de Merido kontraŭ la jam menciita sveba atako, Genseriko gvidis plejparton de sia popolo — eble ĝis 80 mil homojn — al Nordafriko en 428/429. Kelkaj akademiuloj asertas, ke ĉi tiu nombro reprezentas troigon kaj la nombro estis probable pli proksima al 20 mil.

Kiaj ajn estas la veraj nombroj, ekzistas indikoj, ke la vandaloj sub Genseriko eble estis invititaj de la romia guberniestro Bonifacio, kiu deziris uzi la militan forton de la vandaloj en sia lukto kontraŭ la imperia registaro sub la romia generalo Aecio.

Transirante la Ĝibraltaran Markolon, Genseriko gvidis ne nur siajn vandalajn fratojn kaj armeon, sed verŝajne estis akompanata de kontingento de alanoj kaj gotoj. Tie, li venkis en multaj bataloj sur la malfortaj kaj dividitaj romiaj defendantoj kaj rapide invadis la teritorion, kiu nun konsistis el moderna Maroko kaj norda Alĝerio.

Lia vandala armeo venkis la armeon de Bonifacio en la batalo de Kalamo kaj sieĝis la urbon Hippo Regius (kie Aŭgusteno ĵus estis episkopo kaj mortis dum la sieĝo), prenante ĝin post 14 monatoj da akraj bataladoj. Genseriko kaj liaj fortoj tiam komencis submeti la internlandon de Numidio.

Paco inter Genseriko kaj la romia imperiestro Valentiniano la 3-a estis finita en 435, kontraŭ rekono de Genseriko kiel reĝo de la teroj, kiujn li konkeris, la vandaloj ĉesigus pluajn atakojn kontraŭ Kartago, pagus tributon al la Imperio, kaj sendus la filon de Genseriko, Hunerikon, kiel ostaĝon al Romo.

La traktato de Genseriko kun la romianoj ankaŭ inkluzivis vandalan retenon de Maŭritanio kaj parto de Numidio kiel foederati (aliancanoj sub speciala traktato) de Romo. xxx Prospero de Akvitanio skribis, ke Genseriko ekzekutis kvar el siaj hispan-romiaj konsilistoj post kiam ili rifuzis konvertiĝi al Arianismo. Li poste malpermesis al ĉiuj ne-arianoj servi en sia kortego en la 450-aj aŭ 460-aj jaroj.

Per surpriza movo la 19-an de oktobro 439, Genseriko konkeris Kartagon, detruigan baton por la imperia potenco, profitante la okupitecon de Aecio pri aferoj en Gaŭlio. Klasika akademiulo Stewart Oost (1921-1981) rimarkigis: "Tiel li sendube atingis tion, kio estis lia celo ekde kiam li unue transiris al Afriko." Historiisto Chris Wickham argumentas, ke la konkero de Kartago fare de Genseriko antaŭsignis la pli postan kolapson de Romo.

La romianoj estis surprizitaj, kaj Genseriko kaptis grandan parton de la okcidenta romia mararmeo, kiu estis albordigita en la haveno de Kartago. La katolika episkopo de la urbo, Quodvultdeus (m. 450), estis ekzilita al Napolo, ĉar Genseriko postulis, ke ĉiuj siaj proksimaj konsilistoj sekvu la Arianan formon de kristanismo. La postaj predikoj de Quodvultdeus pentras "malhelan bildon pri la vandalaj prirabantoj."

Post la atako de Genseriko kontraŭ Kartago, la nordafrika episkopo kaj historiisto Viktoro de Vita skribis en sia "Historia persecutionis Africanae provinciae sub Geiserico et Hunerico regibus Vandalorum (Historio pri la Persekutado en la Provinco Afriko sub la vandalaj reĝoj Genseriko kaj Huneriko), ke la vandala reĝo tuj komencis senĉese persekuti anojn de la nicea kristana kredo.

Laŭ historiisto Peter Heather, Viktoro ankaŭ asertis, "ke 'sennombraj' niceaj episkopoj kaj sacerdotoj estis torturitaj kaj mortigitaj de vandaloj dum ili prirabis kaj ŝtelis niceajn preĝejojn serĉe de iliaj trezoroj."

Heather dubas pri la aserto de Viktoro de Vita rilate al konscia kaj rapida kampanjo de Genseriko por persekuti niceajn kristanojn kaj anstataŭe deklaras, ke pli verŝajne tio nur okazis post 442, kiam la kombinita provo de orienta kaj okcidenta Romo rekonkeri Kartagon malsukcesis. Nur tiam la vandala reĝo ekpraktikigis "konsideritajn religiajn politikojn".

Heather simile atentigas, ke la religiaj politikoj de Genseriko ŝajne ne estis aplikitaj al la aliaj vandalaj provincoj el Numidio kaj Bizacena, kie la Nicea Eklezio funkciis libere en du trionoj de la vandala regno.

Malgraŭ la bato sur la imperiaj trezorejoj kaŭzita de la konfisko de afrikaj enspezoj fare de Genseriko kaj la koresponda grenprovizo, la vandala reĝo tute ne intencis senigi Italion je la afrika greno. Li anstataŭe deziris vendi ĝin al la imperiestro por ricevi profiton. Dume, lia nova statuso estis tiu de Prokonsulara Legato kaj kiel tia, Genseriko faris Kartagon sia nova rezidejo.

Heredante jam ekonomie efikan kaj profitplenan ŝtaton, la impostenspezoj de liaj novaj teroj ebligis al la vandala konkerinto konstrui grandan floton, kiu defiis imperian kontrolon sur Mediteraneo. Genseriko regis miksaĵon de vandaloj, alanoj, gotoj kaj romianoj en Afriko, kalkulante je improvizita administrado sub aŭspicioj de la imperia registaro por legitimi sian regadon. Latina literatura kulturo eĉ prosperis en Kartago.

Genseriko sieĝis Panormus (Palermo, Sicilio) en 440 p.K. sed estis repuŝita. Hunaj invadoj en la malsupran Danubon devigis Konstantinopolon retiri fortojn el Sicilio por la profito de Genseriko. Laŭ traktato kun Romo en 442, la vandaloj estis agnoskitaj kiel la sendependaj regantoj de Bizacena kaj parto de Numidio. En 455, Genseriko konkeris la Balearajn Insulojn, Sardion, Korsikon kaj Malton, kaj lia floto baldaŭ ekregis grandan parton de la okcidenta Mediteraneo.

Dum 455, la romia imperiestro Valentiniano la 3-a estis murdita laŭ ordonoj de Petronio Maksimo, kiu uzurpis la tronon. Petronio Maksimo ankaŭ edziĝis al la vidvino de Valentiniano, Licinia Eŭdoksia (422-493), kaj simile edziĝis al la filino de la imperia paro, Eŭdoksia, kun sia propra filo. Ĉi-lasta antaŭe estis promesita al la filo de Genseriko, Huneriko, kio kontribuis al ebla militkaŭzo, kiun ekspluatis la vandala reĝo. Genseriko opiniis, ke ĉi tiuj agoj nuligis lian packontrakton de 442 kun Valentiniano, kaj la 31-an de majo, li kaj liaj viroj surteriĝis sur italan grundon.

Prirabado de Romo en 455

[redakti | redakti fonton]

Reagante al la agoj de Petronio Maksimo, Genseriko movis grandan maran armeon de Kartago al Italio kaj prirabis la urbon eĉ pli komplete ol la gotoj de Alariko faris en 410.

Historiisto Michael Kulikowski notas, ke male al Alariko, kiu sieĝis Romon kiel migranta barbara generalo en "malespera situacio", Genseriko estis la reĝo de floranta ŝtato kaj tial kapablis sisteme fari la rabatakadon. Pli ol nur sisteme ataki Romon, la invado de Genseriko estis giganta bato por la imperio mem, tiom ke la forpasinta historiisto Michael Grant iam asertis, "Genseriko kontribuis pli por la kolapso de la Okcidenta Romia Imperio ol iu ajn alia unuopa homo."

Antaŭ ol Genseriko marŝis al Romo, Papo Leono la 1-a petegis lin ne detrui la antikvan urbon aŭ ne murdi ĝiajn loĝantojn. Genseriko konsentis kaj la pordegoj de Romo estis malfermitaj al li kaj liaj viroj. Post kiam ili eniris la urbon, la invadantoj prirabis ĝin komplete, tiom ke Prokopio rimarkis kiel la vandaloj eĉ forprenis la oron de la plafono de la templo de Jupitero Kapitolino.

Sed pli signifa estis la kapto de gravaj figuroj kaj eminentuloj en la urbo, kies repreno restis kiel marĉanda produkto inter la vandaloj kaj la Imperio dum multaj jaroj. Rutinaj vandalaj atakoj laŭlonge de la marbordo de Italio kaj Mediteraneo karakterizis la situacion dum la unuaj jaroj post la sukcesa konkero de Romo fare de Genseriko.

Petronio Maksimo, kiu estis plej elstara inter tiuj, kiuj konkuris pri potenco post la murdo de Valentiniano la 3-a, fuĝis anstataŭ batali kontraŭ la vandala militĉefo. Kvankam historio memoras la vandalan prirabon de Romo kiel ekstreme brutalan — igante la vorton vandalismon kiel termino por iu ajn senbrida detrua ago — fakte, la vandaloj ne kaŭzis grandan detruon en la urbo. Ili tamen prenis oron, arĝenton kaj multajn aliajn valoraĵojn.

Genseriko ankaŭ kunprenis imperiestrinon Eŭdoksian kaj ŝiajn filinojn, Eŭdoksia kaj Placidia, same kiel la riĉaĵojn el la urbo. Tra Italio, la ŝoko de la vandala prirabo de Romo kaj la daŭra ĉeesto de la vandaloj paralizis la imperian registaron. Eŭdoksia edziniĝis al la filo de Genseriko, Huneriko, post alveno al Kartago. Tiu kuniĝo produktis Hilderikon — la nepon de Genseriko — kiu poste ludis kritikan rolon en la konkeroj de Nordafriko fare de Imperiestro Justiniano en la sesa jarcento.

Pli postaj faritaĵoj kaj finaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

Iam en 460, la Imperiestro Majoriano komencis kunigi invadan floton por atako kontraŭ la Vandaloj. Post kiam Genseriko ricevis informon pri ĉi tiu iniciato, li anticipis la atakon sendante ŝipojn de Kartago al Kartago Nova, kie la Vandalaj ŝipoj bruligis la ankritajn imperiajn boatojn, denove pruvante pli ol unufoje "pli ol konkuranto por la imperiaj establoj de kaj Okcidento kaj Oriento.

Poste, komence de la jaro 462, Genseriko sendis la imperiestrinon Eŭdoksia kun ŝiaj filinoj Eŭdoksia kaj Placidia — kaptitaj dum la prirabado de Romo — reen al Konstantinopolo, venintaj el Kartago kiel akto de repaciĝo kun la Imperio, verŝajne intencante konservi la geedziĝon de sia filo Huneriko kun Eŭdoksia.

Kvankam la retorika verkado el la periodo ankoraŭ distingis "barbarojn" kaj romianojn, kaj la imperia ŝtato provis ekzerci kontrolon sur la imperio kaj ĝiaj periferioj, la elita loĝantaro en la landoj kontrolitaj de tiaj ĝermanaj ĉefoj kiel Teodoriko kaj Genseriko preferis la certecojn de ilia gvidado super "la kapricoj kaj netaŭgeco de la estonta imperia registaro en Italio.

En 468, la regno de Genseriko estis la celo de la lasta kunordigita klopodo de la du duonoj de la Romia Imperio. Ili deziris submeti la vandalojn kaj fini siajn piratajn atakojn, do imperiestro Leono sendis flotegon el Konstantinopolo gvidatan de Bazilisko la Maljuna. Genseriko sendis floton de 500 vandalaj ŝipoj kontraŭ la romianoj, perdante 340 ŝipojn en la unua batalo, sed sukcesis detrui 600 romiajn ŝipojn en la dua batalo, dum kiu fajroŝipoj[1] estis uzitaj de Genseriko kun detrua efiko.

Ĉi tiu katastrofa malvenko de la romia floto fare de la fortoj de Genseriko laŭdire kostis al la imperiaj trezorejoj pli ol 64 mil funtojn da oro kaj 700 mil funtojn da arĝento. La romianoj forlasis la kampanjon kaj Genseriko restis mastro de la okcidenta Mediteraneo ĝis sia morto, regante de la Ĝibraltara Markolo ĝis Tripolio.

Post la bizanca malvenko, la vandaloj provis invadi Peloponezon, sed estis forpuŝitaj de la Maniotoj ĉe Kenipoliso, Lakonio, Grekio[2] kun grandaj perdoj. Kiel reprezalio, la vandaloj prenis 500 ostaĝojn ĉe Zakinto, hakis ilin en pecetojn, kaj ĵetis la korpopartojn eksterŝipen survoje al Kartago.

En 474, Genseriko faris pacon kun la Orienta Romia Imperio per traktato negocita de la konstantinopola senatano Severo, kiu agis sub la aŭtoritato de Zenono. Li donis Sicilion al Odoakro, en 476, kontraŭ ĉiujara tributo.

Post ĝuado de nur kelkaj mallongaj jaroj da paco, Genseriko mortis en Kartago en 477, sukcedita de sia filo Huneriko, kiu ne havis la enviindan reputacion de sia patro, kaj la vandala aŭtoritateco komencis malpliiĝi. Tamen, la paco establita de Zenono inter Kartago kontrolita de vandaloj kaj Konstantinopolo daŭris ĝis 530, kiam la konkeroj de Justiniano rompis ĝin.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Fajroŝipoj: historie rilatas al flamiĝemaj ŝipoj ŝarĝitaj per brulema materialo uzata en maramea militado por ataki malamikajn flotojn.
  2. Roman Emperor Zeno