close
Saltu al enhavo

Blankanuka cipselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankanuka cipselo
BERJAYA
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Streptoprocne
Specio: Blankanuka cipselo S. semicollaris
Streptoprocne semicollaris
(de Saussure, HLF, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
BERJAYA
Aliaj Vikimediaj projektoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

La Blankanuka cipseloBlankanuka apodo, Streptoprocne semicollaris, estas birdo el la familio de apusedoj, kiu enhavas apusojn, apusetojn, cipselojn, ktp. Ĝi estas unu el la specioj de la genro Streptoprocne kaj la plej granda apuso en Ameriko kaj unu el la du plej grandaj specioj en la mondo. Nur la Purpura hirundapuso de Azio eble estas iom pli granda.[1] Tiu ĉi birdospecio troviĝas ĉefe en okcident kaj centra Meksiko, kaj estis unu vidaĵo en la landlimo kun Gvatemalo.

Ĉi tiu specio estas esence birdo de naturaj pejzaĝoj de altaj teroj, kie ĝi preferas klifojn, profundajn rivergorĝojn kaj altajn rokojn. Ĝiaj ĉefaj vivejoj estas pin-kverkaj arbaroj, tropikaj foliarbaroj kaj duarangaj arbustaroj. Ĉi tiu apuso kutime troviĝas je alteco de 1 500 ĝis 3 000 m kaj, multe pli malofte, ĝis marnivelo.

La blankanuka cipselo estas grandega inter apuso, estante 20,5–25 cm longa, kaj ĉirkaŭ 20% pli granda ol sia pli ofta kaj multe pli disvastigita kuzo, la Blankakola cipselo. La pezo en la specio povas varii de 115 ĝis 225 g kun raportita averaĝa pezo de 175 g.[1] La plenkreskuloj estas brunnigraj, brilbluaj sur la dorso, kaj havas blankan lunarkon sur la nuko. La vosto estas sufiĉe kvadrata, sed povas esti tenata iomete noĉita dumfluge. La pli disvastigita blankakola apuso estas simila, foje preskaŭ same granda. La blankakola apuso, tamen, havas tute blankan kolumon (dum la blankanuka apuso ne havas blankon sur la malsupra flanko) kaj havas forte noĉoforman voston.

Ĉi tiu estas sociema specio, kun reproduktaj kolonioj kelkfoje inkluzivantaj ĝis 200 individuojn. Ĝi estis observita ripozanta ankaŭ kune kun pluraj aliaj specioj de apuso. Reproduktaj kolonioj ofte manĝoserĉas kune ĝis pluraj mejloj for de la reproduktejo. Ĝi havas potencan, rapidan kaj rektan flugon, kaj supreniras termikojn al grandaj altoj. Blanknukaj apusoj manĝas dumfluge diversajn fluginsektojn, inkluzive de skaraboj, abeloj kaj flugantaj formikoj.

La nesto estas tipe malprofunda kavaĵo (farita de la gepatroj) en seka sablo, kutime sen iuj ajn materialoj aŭ salivo, kvankam ili ŝajne estas elektemaj pri la konsistenco de la uzata grundo. La nestoj kutime troviĝas en kavernoj, kun la nesto situanta sur kornicoj for de la ĉefa ĉambro. La ino demetas du blankajn ovojn. La detaloj pri la kovado ne estas konataj.

Tiu ĉi apuso estas normale silenta kiam vidata sole kaj brua kiam renkontata en grupo. La alvoko estas priskribita kiel kri-kri-kri. La alvoko estas farata kaj dumfluge kaj dum alkroĉado sur la muroj de la nesta kaverno.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 CRC Handbook of Avian Body Masses, 2nd Edition by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (2008), (ISBN 978-1-4200-6444-5).
  • Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000): Swifts : a guide to the swifts and treeswifts of the world. Pica Press, Mountfield, East Sussex. ISBN 1-873403-83-6