close
Saltu al enhavo

Bretonlando

El Vikifontaro
Bretonlando ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Bretonlando.


Iu jam diris vortojn tre verajn rilate al Esperanto kaj la naciaj lingvoj, kaj pri la rilatoj de la malgrandaj nacioj inter si, kaj kun la nombre pli grandaj. Ne estas do necese ripeti la vortojn, sed eble iome klarigi la signifojn de tiuj vortoj: grandaj—malgrandaj !

Ne ekzistas grandaj aŭ malgrandaj nacioj, ekzistas pli multnombraj aŭ malpli multnombraj individuoj formantaj la naciojn. Ofte la pli grandaj ne estas la pli pravaj ! Ili fariĝis pli “grandaj” nur tial, ke ili estis pli luktemaj, batalemaj ol tiuj kontraŭ kiuj ili batalis, anstataŭ amike interrilati kaj miksiĝi por akiri la kvalitojn de la indiĝena raso , kaj transdoni al ĝi siajn specialajn ecojn.

La Kelta raso pruvis, ke se ĝi havis kaj havas kvalitojn de administrado interna, ekzemple, ĝi tute ne havis nek havas la necesajn kvalitojn por la batalo porviva, kiam precipe oni devas ruze ataki, aŭ uzi la mortigilojn. Tio ne pruvas tamen, ke ĝi ne estis kapabla kontraŭstari la invadantojn, kiam ili de tro proksime atakis ĝin. Pri tio pruvas la historio. La Bretonoj estas tre fieraj, ke ilia lando konserviĝis nesurpaŝita de la atakantoj, ĉu ili venis el la maro aŭ el la tera flanko.

La lasta voko al helpo de ĉiuj estis la “fajrujoj ardantaj.” Tiujn fajrujojn oni starigis en la lasta momento, kiam minacis la plej grava danĝero, sur plej altaj montetoj, tre oftaj en la lando, kaj kvazaŭ starigitaj intence por formi zonon ne traireblan al la tuta “vera Bretonlando.” Kiam aperis la fajroj ĉiu sciis, ke li devas fordoni la vivon plivole ol esti venkita. Por konservi la kutimon pri tiuj fajroj, kiuj memorigas la liberigon finan, kiam la Romanoj estis devigataj forlasi la atakadon de la lando, kio pruvis, ke li sentis sin venkitaj, oni konservis ilin sub la nomo de Fajroj de Sankta Johano!

Tiujn fajrojn oni starigas nokte sur la montetoj la 23-an de Junio, vigilio de la Sankta Johano. En tiu sama tago, oni diras, estis savita la lando, sed por konformiĝi al la enveninta kristanismo, kaj akordigi la novajn ideojn kun plej malvonaj kutimoj, oni nomis la fajrojn per la nova nomo.

Ĉiu alportas sian faskon de lignaĵo bruligota. Kiam la monto formita per tiu ligno ekbrulas, la gejunuloj de la loko ĉirkaŭdancas ronde tenante sin per la manoj. Post la 7-a turno ĉirkaŭe la kavaliro kisas la knabinon, kies dekstran manon li tenas. Tiu kiso estas kvazaŭ oficiala, publika amdeklaro, kaj se li iam pro iu ajn kaŭzo ne plenumas la promeson, kiun li faras al ŝi, neniu alia knabino en la vilaĝo devos akcepti liajn proponojn estontajn. Li devos serĉi edzinon en alia vilaĝo, kio tute senkreditigas lin.

La vivo estas ankoraŭ tre patriarka. Ekzistas ĉiam iuj memvole akceptitaj kutimoj, kiuj ne ebligas la deflankiĝon de la malnovaj. Vilaĝo estas preskaŭ familio. Ne estas permesate eniri ĝin per edziĝo al iu el alia vilaĝo, aŭ almenaŭ komunumo. Preskaŭ ĉiuj komunumoj estas apartigitaj per rivereto, kiu formas la limon. Kiam okazas tiaj kontraŭkutimaj edziĝoj la maljunuloj svingas dube la kapon kaj diras: “Domaĝe, ŝi estas ĝentila, ŝi meritas feliĉon sed la sorto ne kompatas tiun, kiu transiras la akvon por starigi sian neston. Al migranta birdo la vento estas ofte maldolĉa !”

Tial en ĉiuj lokoj troviĝas ŝtonegoj, dolmenoj[1] sub kiuj fianĉino en tiu kazo devus pasi por nuligi la bonan sorton, kaj menhiro[2] kies altan supron oni devas tuŝi dum la nokto de sankta Johano, por fariĝi ne atakebla de la malbonsorto !

La Bretonoj estas ĝenerale malmulte kulturitaj laŭ la kutima senco de la vorto, sed dank’ al la speciala vivo de la plimulto el la enloĝantoj, kiuj vojaĝas multe kiel maristoj ĉiuspecaj, oni ne povas diri, ke mankas al ili la kulturo ! Oni precipe kulturas la imagemon, kiu de naskiĝo estas jam tre forta. Tio multe dependas de la apudesto de la mistera maro, kaj ambaŭ de la konformo de la lando. Ĝi estas tre ondiĝanta. Ne ekzistas altaj montoj sed ĉie ekzistas restaĵoj de malnovaj fortikaj kasteloj, ĉirkaŭitaj de fosaĵoj nomitaj “douves,” kies tero estas elĵetita ĉirkaŭen kaj formas naturan remparon; altâjoj nomataj “tertre,” kiuj kovras eble restaĵojn de plej altaj potencoj de niaj prauloj, kutime apud lago kies akvoj turnigas la radojn de muelilo. Kelkaj el tiuj montetoj estas kelcent metrojn altaj, kaj nune kovritaj per stipoj kaj ilekso, tiel ke estas vera sporto atingi ilian supron. De tie oni tamen malkovras tiajn horizontojn, ke oni venkas ĉiujn malfacilaĵojn por ilin atingi.

Kio pruvas, ke en nia kara landeto la popolo ne estas malpli kulturita ol en iu alia regiono de Franclando, estas ke Bretonlando donis tiom da scienculoj aŭ artistoj ĉiuspecaj kiel alia regiono ! Sed estas rimarkinde, ke ili estas preskaŭ ĉiam mistikuloj, kiuj sin ĵetis en la batalon por siaj ideoj nekalkulante pri la ebleco de malbona rezulto por ili; exemple, Lamennais, kiu estas preskaŭ la John Knox de la Skotoj, kaj Renan, kiu perdis ĉion ĉar li serĉis la veron !

Ni povas citi ankaŭ (Chateaubriand, kies priskribo de la lando estas modelo senkompara pri lia amo al naskiĝejo: “ Kiom mi dolĉe memoras, pri la lando de infaneco ! Fratino, kiom belaj ili estis tiuj tagoj! Ho lando mia estu ĉiam amo mia!” Li priskribis la florantajn velurstipojn, “ kiuj similas al kvazaŭ multnombraj papilietoj oraj, kiuj ripozus sur. arĝentvelura fono! La nesto, kiu balanciĝas sur branĉo super la lageto, kaj en kiu, klinante sin, oni vidus kvin multekostajn ŝtonojn, turkisojn!”

Ni trovas ankaŭ Maupertuis, Le Dantec, Le Sage, Luminais, Victor Massé, Le Flô, kaj kiel nacia heroo, Duguesclin, kiu kaptita fiksis sian liberigpagon : “ Ne malpli ol 100,000 funtojn, ĉar ne ekzistas en la lando iu virino scianta ŝpini, kiu rifuzos ŝpini por pagi tiun sumon,” kiu liberigus la liberiginton, la heroon.

Vicior-Hugo mem diris pri si: ke li naskiĝis el sango Bretona kaj Lorena samtempe !

Estus tro longe priskribi ĉi tie la spiriton kaj meriton de la Bretonoj, kiuj estas kutime konsiderataj kiel tipo de “ stulteco,” ĉar ili estas pli observemaj ol parolemaj, kaj estas tre kredemaj. Tio simple pruvas, ke ili estas ĝenerale fidindaj, ĉar kiam oni facile kredas la aliajn, oni agas tiel pro tio, ke oni ne pensas pri trompo.

Plej interesa karakterizo de la popola vivo estas la vesperaj kunvenoj por kune labori. En la vilaĝoj vintre, la vesperoj estas tre longaj. Oni devas utiligi ilin por la plej bona rezulto por ĉiuj. Oni do kunvenas, ĉar laborante kune oni havas multe pli da profito ĉiuspeca. Unuj ŝpinas, ĉu per la radŝpinilo, ĉu per la fuzo (manŝpinilo); aliaj trikas, la viroj faras korbojn. Estas do necese, ke ĉiu vidu sufice hele por sia laboro.

Oni elektas lokon, kiu eble amuzigos la leganton. Ĝi estas la ĉevalejo kaj bovinejo. Oni elektas sufiĉe grandan kaj belan. Estas fiksata lampo, kiu pendas el la plafono lumigante rondon sur kiun oni etendis freŝan pajlaron. Ĉiuj kiuj bonvolis akcepti la gastiĝon de tiu neeleganta sed sufiĉe komforta kaj ŝpariga loko povas sidiĝi sur tiun pajlaron, aŭ alporti benketon kaj labori ĝis kiam la tasko, kiun oni donis al si reciproke estas finita. La ŝparo de tiu sistemo estas, ke la sama lumo utilas por ĉiuj, kaj oni ne bezonas fajron, ĉar, kiel en antikvaj legendoj, .la spirado de la bestoj estas sufiĉe varmiga por eviti ĉiun alian hejtadon.

Dum liberigita por la nokto bovideto venas de tempo al tempo ripozigi sian kapon sur la ŝultron de iuj el la ĉeestantoj, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ miksiĝi al tiu simpla homa vivo, aŭdiĝas el iu angulo mallumeta, voĉo de iu rakontanto. Li ne bezonas lumon por rakonti. Kutime estas maljuna maristo, kiu vidis multon en la malproksimaj landoj, kiujn li vizitis, sed plej volonte oni rakontas la legendojn enlandajn, kaj oni rakontas la saman legendon plej diversmaniere tiel ke estas neeble trovi la veran manieron.

De tempo al tempo iu kantisto okaza, sed ne senarta, kantas ankaŭ lokajn romancojn pri forlasita knabino, pri la militservado dum kiu la amanto ne povis doni vivsignojn pri si, kaj kiu trovas revenante la amatinon, fianĉinon, mortintan aŭ edziniĝintan, pri la bonfaro de iu kastelano aŭ avareco de tiu alia, k.t.p.

Jen unu el la legendoj, kiun mi aŭdis, sed mi ĝin aŭdis mem tiel diversmaniere, ke estas malfacile elekti unu el ili. Tamen ĉar mi devas elekti, mi elektas la jenan :—

Pri la puna al avara kastelanino.

lam en la kastelo de X., proksime al la maro, ekzistis familio tre riĉa, kiu konsistis el: Kastelano, kastelanino kaj du kastelanidoj. Kvankam ili estis tre riĉaj, neniam ili helpis la malriĉulojn, kiuj preterpasis, kaj kutime tiuj preterpasantoj rigardis malamike la kastelon, de kie neniam venis al ili iu bona vorto aŭ peco da pano por kvietigi ilian malsaton.

La filino de la kastelanoj estis tre „ bela kaj bonkora, kaj por puni ŝian kompaton al la suferantoj, la gepatroj enfermis ŝin kaj ne permesis eliri, tiel ke baldaŭ pro manko de flegoj bezonataj de ĉiu juna knabino, ŝi mortis bedaŭrata de ĉiuj, kiuj jam esperis, ke iam, kiam ŝi estos kastelanino la aspekto de la kastelo aliiĝos, kaj ke sekve la regiono konos ankoraŭ feliĉajn tagojn.

Kiam la filineto estis mortinta, la patrino venigis la virinojn, kies misio estas kutime purigi kaj vindi la mortintojn. La virinoj petis la patrinon pri bela lina tuko, ĉar ju pli estis juna kaj pura la mortinto, despli bela kaj delikata devas esti la tuko por ĝin vindi! Pro avareco, la patrino ne volis doni puran kaj belan “tukon. Ŝi prenis malbelan, uzitan, kaj ne tre puran, dirante ke por enterigi, ĝi sufiĉas. Plorante pro la ofendo al la mortintino, la. virinoj envolvis la korpon, kaj enmetis ĝin en la ĉerkon laŭ la kutimo. La morgaŭon oni entombigis ŝin.

La postan nokton, la kastelanino vekiĝis noktomeze kaj ŝi vidis iun altkreskan kaj preskaŭ eteran formon, kiu serĉis inter la tolaĵaro de la granda ŝranko, troviĝanta en ŝia dormoĉambro. Ŝi timis, kaj nenion diris, sed kiam matene ŝi vidis, ke ĉio estas malordigita, ŝi konvinkiĝis, ke ŝi ne eraris, kaj ŝi decidis, ke se iam ŝi revidos la samon, ŝi iros al la individuo, kaj forpuŝos ĝin.

La sekvantan nokton revenis la virino pli etera ol iam, sed sufiĉe videbla tamen. La avareco helpanta la kuraĝon de la kastelanino, ŝi faris kion ŝi estis decidinta. Demandita, la aperantaĵo rigardis la kastelaninon kaj diris: Mi serĉas puran kaj belan tukon, ĉar la alia estas tro peza al mi en la tombo. Rekonante la filinon, la kastelanino svenis, kaj baldaŭ mortis.

De ŝia morto, ĉe la lavejo de la kastelo, kie kunvenas la virinoj por purigi siajn tolaĵojn, oni ĉiunokte aŭdas lavistinon, kiu batas, sapumas kaj frotas la tolaĵon, trempas ĝin en la akvon, kaj tordas por eligi la akvon. Bedaŭrinde la tolaĵo ne laviĝas ! Ĝi estas kaj estos ĉiam malpura ĝis kiam kompatema junulino, tiel pura kiel estis la filino de la kastelanino, bonvolos helpi la iaman avaran, sed nun kompatindan, patrinon por lavi la tolaĵojn, la tukojn. Ĉar kiel puno pro ŝia avareco, ŝi estas kondamnita al tiu senfina kaj senrezulta lavado ! ĝis kiam iu helpos al ŝi ! Tiu, kiu estos tiel pura kaj kompatema kaj tuŝos la tukojn de la punata patrino fariĝos plie senmorta.

Do karaj fraŭlinoj amikinoj miaj, se iu el vi estas en tia stato, kaj deziras nemortemiĝi, helpu ŝin, estu kompatemaj !

Sed antaŭ ĉio, ŝparemo ne estas avaremo, ne konfuzu, kaj donu al la mortintoj la tutan respekton, kiu estas ŝuldata al ili !

***

Tiel finas kutime la rakontanto, duonŝerce duonserioze, kaj mi vetas, ke vi neniam scios, ĉu li ŝercas aŭ estas serioza !

E. F. Cense.
***

  1. dol-men, ŝtona tablo, iama altaro de la Druidoj.
  2. men-hir, longa, alta ŝtono, iama ekpozejo por montri al ĉiuj la al dioj oferotan virginon, oni diras.