close
Saltu al enhavo

Sopot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYAĈi tiu artikolo temas pri urbo en Pollando. Por samnoma urbo en Bulgario rigardu la paĝon Sopot (Bulgario).
BERJAYA
Sopot

Blazono

Blazono
Devizo: Najmniejsze z wielkich miast
(la plej malgranda el la grandaj urboj)
BERJAYA
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbobanurbo
Sopot (Pollando)
Sopot (Pollando)
DMS
BERJAYA

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Sopotu
Provinco Pomeria provinco
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 54° 26′ N, 18° 33′ O (mapo)54.43333333333318.55Koordinatoj: 54° 26′ N, 18° 33′ O (mapo)
Areo 17,31 km²
Loĝantaro 40075 (en 2006)
Loĝdenso 2 315 loĝ./km²
Poŝtkodo 81-701 do 81-878
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GSP
Estro Jacek Karnowski
Titolo de estro Prezidanto
Adreso de estraro ul. Kościuszki 25/27
Poŝtkodo de estraro 81-704
Ĝemelaj urboj (Israelo) Aŝkelon
(Germanio) Frankenthal
(Svedio) Karlshamn
(Danio) Naestved
(Rusio) Peterhof
(Germanio) Ratzeburg
(Britio) Southend on Sea
(Pollando) Zakopane
(Pollando) Miastko
Komunuma retejo http://www.sopot.pl
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
La plej longa en Eŭropo la moleo en Sopot
BERJAYA
La kuracdomo kun la ĝardeno, en Sopot
BERJAYA
La arkeologia mezepoka skanseno en Grodzisko en Sopot

Sopot (prononco [ˈsɔpɔt]; kaŝube: Sopòt aŭ ankaŭ Sopòtë, Copòtë, Copòt; germane Zoppot, aparte inter 1793 kaj 1946) estas banloka urbo en la nordo de Pollando en Pomeria provinco. Kune kun la urboj Gdansko (pole Gdańsk, kaŝube: Gduńsk, germane Danzig, ĝis 1945 en Esperanto Dancigo) kaj Gdynia (kaŝube: Gdiniô , germane Gdingen) la urbo konsistigas la metropolan regionon Trójmiasto ("Triurbo"). Dum en la du najbaraj urboj dominas komerco, industrio kaj la urbaj havenoj, Sopot aparte profitas de la somera turismo kaj de ĉemaraj feriantoj. Post la Dua Mondmilito la ĉemara kuracurbo Sopot estas konata de la ĉi tie ekde 1961 en la Arbara Operejo organizitaj kanto-konkursoj "Festivalo Sopot".

La urbo havas la plej longan lignan moleon (512 metrojn) en Eŭropo.

Post la administra reformo en la jaro 1999 Sopot escepte ricevis la rajton de la urbo kiel aparta distrikta urbo (tiun rajton havas nur la urboj pli ol 100 mil da loĝantoj, kaj Sopot havas malpli ol 40 mil). Sopot havas unu el la plej malgrandan senlaborecon en Pollando, ĉ. 4% (malpli ol 900 personoj).

Sopot kiel vilaĝo apartenis al la Abatejo de Cistercianoj en Oliwa (Oliva) en pomeria vojevodio en la dua duono de la 16-a jarcento.

Ĝi situas ĉe la Golfo de Gdansko borde de la Balta Maro. Pli granda parto de la urbo situas en la Kaŝubia Marbordo kaj malpligranda parto okcidenta sur la Kaŝubia Lagaro (Lagoregiono).

La altitudo de la urbo estas do 0 ĝis 152,7 m.

Historio de la ĉirkaŭaĵo de la 7-a ĝis 12-a jarcentoj

[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj esplorfosaĵoj el la epoko de la funelpokalkulturo, de la Wielbark-kulturo faritaj sur la terenoj de Sopot pruvas ke loĝis en tiu regiono homoj jam en frua fera epoko en la 5-a jc aK, ankaŭ de la epoko de Gotoj. Dum la sekvontaj jarcentoj oni elfosadis en tiu regiono sukcenon, kiu tra la Sukcena vojo transportita estis al la sudo de Eŭropo al Romia Imperio. La frua mezepoka kastelo kiu staris en la loko de hodiaŭa urbo jam estis en la 7-a jc kaj malaperis en la 10-a jc. La tiamaj loĝantoj okupadis pri agokulturo kaj pri bredado de bestoj. Tie en arkeologoj trovis la restaĵoj de la iama sukcenaĵ-laborejon. Nun estas tie la arkeologia skanseno. En la jaro 1186 aperas la unua historia mencio pri du setlejoj (vilaĝoj) kiuj estis en la limoj de la hodiaŭa urbo Sopot: Stawiów kaj Gręzów. Tiuj mencioj pri du lokoj (vilaĝoj) aperis en la dokumento (donacio) pri la fondo de klostro de cistercianoj en Oliwa (Oliva) inter la du aliaj vilaĝoj kiuj estis la apanaĝoj de la abatejo de Oliwa (Oliva).

Historio de la ĉirkaŭaĵo de la 13-a ĝis 15-a jarcentoj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la jaro 1466
BERJAYA
La Duklando Pomerio
BERJAYA
La Mestwin la 1-a de Pomerio, pentraĵo de Hermann Hahn, 1620
BERJAYA
La preĝejo kaj la iama klostro de Norbertaninoj en Żukowo
BERJAYA
La Gdanska Princo Mestwin la 2-a, la pentraĵo el la klostro de Oliwa (Oliva)

En la komenco de la 13-a jarcento en la dokumento (donacio) de la gdanska, pomeria princo Mestwin la 1-a de Pomerio / Mściwój la 1-a de Pomerio – por la monaĥejo de Norbertaninoj en Żukowo, aperis la unuan fojon en la historio la mencio pri Świemirowo, tiam sendependa vilaĝo, kaj hodiaŭ la tereno de ĝi estas en la limoj de Sopotu. En la jaro 1283, en la dokumento de gdanska princo, Mestwin la 2-a / Mściwój la 2-a, la unuan fojon estis menciita vilaĝo Sopot. La vilaĝo Sopot estis en tiu dokumento menciita inter la 16 aliaj vilaĝoj, kiujn la cistercianoj de Oliwa ricevis kiel interŝanĝo de perditaj terenoj situantaj sur la Tero de Gniew, konkeritaj de la Teŭtona Ordeno. Monaĥejo de cistercianoj en Oliwa (Oliva) estis la posedanto de Sopot dum preskaŭ 500 jaroj. Tio estis ĝis la unu dispartigo de Pollando en la jaro 1772, kaj post tiu fakto la posedaĵoj de la cistercianoj estis per kasacio forprenita de ili. Tiam tiu malgranda fiŝista vilaĝo eniris sub en la administradon de Reĝlando Prusio. Pli frue, en la jaro 1466, rezulte de la Dua Traktato de Toruń / Toruno Sopot kun la tuta Gdanska Pomerio ekestis en la limoj de la Krono de la Regno de Pollando ĝis la unu dispartigo de Pollando en la jaro 1772.

Historio de la ĉirkaŭaĵo dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
La originalo de la Traktato de Oliva

Meze de la 16-a jarcento la fiŝista vilaĝo kiu estis en la loko de hodiaŭa urbo iom post iom ŝanĝiĝis al somera ripozloko por la riĉaj urbanoj de Gdansko. Dum la kelkdeko da jaroj la plej riĉaj komercistoj de Gdansko kaj diplomatoj de fremdaj landoj ekkonstruis en Sopot, sur la grundoj luitaj de la cistercianoj de Oliwa (Oliva), 12 somerajn kortegojn (vilaojn) kun belegaj apudaj ĝardenoj. Dum tiu tempo aperi la provoj organizi specialajn lokojn (plaĝoj) por baniĝado en la maro. En la jaro 1660 en proksima Oliwa, dum la Traktato de Oliva, estis finita la milito inter Pollando kaj Svedio, dum tiu tempo en la najbara de Sopot bieno en Karlikowo dum kelkaj semajnoj restadis tie pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro el dinastio Vasa kun reĝino Maria Luisa de Nevers-Gonzaga kaj la tuta lia kortego. La prezidanto de la sveda delegacio Magnus de la Gardie restadis en centro de Sopot, en la plej blega kortego, de tiu tempo tiu kortego estas nomata la Sveda Kortego.

Historio de la ĉirkaŭaĵo dum la 18-a jarcento

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
La Germana Regno 1871-1918
(priskribo en Esperanto)

Dum la jaroj 1733–1734 Sopot estis tute bruligita fare de la rusia armeo kiu tiam sieĝis Gdanskon. Apero de la rusia armeo en aŭtuno 1733 estis la milito inter pola reĝo Stanislao la 1-a Leszczyński kaj Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio) - la du lastaj batalis kiu el ili estos la reĝo de Pollando. Fine de septembro 1733 Stanislao la 1-a Leszczyński venis al Sopot kaj dum kelkaj tagoj loĝis en t.n. Sveda Kortego. Poste li rifuĝis al Gdansko atendante la helpon el Francio. Responde al la ŝipinvado de francoj, la rusa armeo kiu tiam sieĝis Gdanskon bruligis la ĉemarajn setlejojn, i.a. Sopoton. Post la fino de la bataloj ruinigitajn kortegojn en Sopot forlasis la ĝisnunaj luantoj. Rezulte de la unu dispartigo de Pollando (1772) Sopot estis en la limoj de Reĝlando Prusio kaj oficiale ekuziĝis la germanlingva urbonomo Zoppot. Laŭ la decido de prusia reĝo Frederiko la 2-a (Prusio) la ter-posedaĵoj de la klostro de cistercianoj de Oliwa (Oliva), inter ili tiuj de Zoppot, estis konfiskitaj.

Historio de la urbo dum la 19-a jarcento

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
La monumento de Jean Georg Haffner en la Norda Parko en la urbo, li estas la fakta kreanto de la kuracloko en tiu urbo
BERJAYA
La Kurac-domo (germane Kurhaus) en Zoppot, foto el la jaro 1900

En la jaro 1819 la vilaĝo Zoppot havis nur 350 loĝantojn. Tamen jam en la jaro 1871 la nombro de la loĝantoj superis 2000. En la jaro 1823 en Zoppot estis establita la unua profesia banestablo, kiun konstruis Jean Georg Haffner – franca milit-kirurgo kaj veterano de la Napoleonaj Militoj (1803–1815) (vidu apude lian monumenton en la parko de Zoppot ). Tiu dato estas agnoskata kiel la komenco de Sopot kiel kuracloko. Unu jaro poste konstruita estis la unua en la urbo Kurac-Domo. Poste oni establigis la parkon, kiu estas ĝis hodiaŭ, oni konstruis la moleon kaj la promenejojn. Dum la jaro 1870, post la konstruo de la unua fervoj-linio de Kößlin (nun Koszalin)– Dancigo (nun Gdansko) – Varsovio, ĉe tiu fervojo troviĝis ankaŭ Zoppot, danke al la fervojo ekestis la rapida disvolvo de tiu kuracloko. Fine de la 19-a jarcento Zoppot jam estis tre moda kuracloko en tuta Eŭropo.

Historio de la urbo dum la jaroj 1900–1938

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1900 preskaŭ 52 % de la loĝantaro de la banloko Zoppot estis katolikoj, 46 % evangelianoj (Protestantoj), 1 % la kredintoj de judismo. Zoppot ricevis la urborajtojn la 8-an de oktobro 1901 laŭ la decido de Vilhelmo la 2-a (Germana Imperiestro). Antaŭ la Unua Mondmilito la urbo havis jam 17 mil loĝantojn, kaj post la milito, en la jaro 1920, laŭ la Traktato de Versajlo aperis la Libera Urbo Dancigo kaj Zoppot eniris ĝin, do ĝi ekestis lim-urbo kun la Dua Pola Respubliko. Tiam ankaŭ estis establita la unua kazino en la urbo. Dum la jaro 1928 la moleon oni pligrandigis al la hodiaŭaj dimensioj, do 512 m longan, kaj ĝi estas la plej longa en Eŭropo ligna moleo. Dum la sama tempo la banejo Zoppot estas en la apogeo de sia populareco. Dum la somera sezono la urbo gastis tiam 30 mil turistoj. En la jaro 1938 germanoj (nazioj) dum la kristala nokto bruligis la sinagogon en Zoppot.

Historio de la urbo dum la Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]

La 1-an de septembro 1939 eksplodis la Dua Mondmilito. Laŭ la decido de goviestro Albert Forster la teritorio de la Libera Urbo Dancigo eniris la Trian Regnon. En Zoppot germanoj komencis amasarestadon kaj persekutadon de poloj kiuj loĝis en la urbo. La plimulto de judoj kiuj loĝis en la banurbo forlasis ĝin antaŭ la Dua Mondmilito. En septembro 1939 restis nur 130 judoj en la urbo. Post la eksplodo de la milito ili estis transportitaj al la koncentrejoj en okupita Pollando en la Ĝenerala Gubernio. La 23-an de marto 1945 en la urbon eniris la taĉmentoj de la Ruĝa Armeo. Rezulte de la milito kaj ankaŭ pro la specialaj bruligoj fare de la sovetiaj soldatoj detruita estis 10 % de la urbo.

Historio de la urbo post la fino de la Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
BERJAYA
garnizona kirko Sankta Georgo
BERJAYA
La Arbara Operejo en Sopot, (2014)
BERJAYA
La Balneologiejo en Sopot
BERJAYA
Plantado de Jubilea Kverko en Sopot dum la IJK 1959

Post la Dua Mondmilito en la jaro 1945 ektroviĝis en Pollando, oficiale ekuziĝis la pola urbonomo Sopot, kaj la ĝis tiam restanta germanlingva loĝantaro estis elpelita al la restinta Germanio, iliajn lokojn okupis poloj el Pomerio, el la orienta Pollando (orienten de la Curzon-linio) kaj el centra Pollando. En la sopota urbodomo ĝis la fino de la jaro 1946 estis sidejo de la Pomeria Vojevodio. De la jaro 1945 ĝis 1975 la urbo ankaŭ estis la sidejo de la distrikto. En la jaro 1961 la urbo denove fariĝis fama, pro la organizita la 1-a Internacia Festivalo de Kanto (en la Arbara Operejo). En la jaro 1977 la urbo Sopot havis la plej grandan nombron de siaj loĝantoj dum la tuta sia historio, pli ol 54 mil. Nun la urbo estas fama en la tuta Eŭropo kiel kuracloko, tamen oficiale nur de la jaro 1999.[1]

Bibliografio:

  • Miłosława Borzyszkowska-Szewczyk, Christian Pletzing (2010):Śladami żydowskimi pod Kaszubach / La judaj spuroj en Kaŝubio. Gvidlibro, La Kaŝubia Instituto en Gdansko, Gdansko.
  • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1883): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia vortaro de Kongresa Pollando kaj aliaj slavaj landoj, vol. 11, Nakładem Władysława Walewskiego / Eldono de Władysław Walewski, Varsovio
  • Hanna Domańska (2005): Opowieści sopockich kamienic / La rakonto de sopotaj brikdomoj, Eldonejo Oskar, Gdansko.
  • Hanna Domańska (2007): Magiczny Sopot / La Magia Sopot, Eldonejo Oskar, Gdansko.
  • Hanna Domańska (2001): Zapomniani byli w mieście. Dzieje Żydów sopockich w XIX i XX wieku / Ili estis forgesitaj en la urbo. La historio de judoj el Sopot en la 19-a kaj 20-a jc, Agencja Wydawnicza Tu / La Eldon-agentejo Tu, Varsovio.
  • Hanna Domańska, Zygmunt Gornowicz (2008): Tajemniczy Sopot / La Magia Sopot, Eldonejo Oskar, Gdansko.
  • Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Region / Regiono, Gdynia.
  • Friedrich Lorentz (1923): Polskie i kaszubskie nazwy miejscowości na Pomorzu Kaszubskiem / Polaj kaj Kaŝuba nomoj de la lokoj en Kaŝubia Pomerio, La Instituto de Okcident-Slava, Poznano.
  • Franciszek Mamuszka (1975): Sopot. Szkice z dziejów / Sopot. Skizo el la historio, Zakład Narodowy im. Ossolińskich / Nacia Instituto de Familio Ossoliński, Gdansko.
  • Franz Schultz (1976): Chronik der Stadt Seebad Zoppot, Im Selbstverlag des Vereins, Hamburgo.
  • Błażej Śliwiński (1998): Dzieje Sopotu do 1945 roku / Historio de Sopot ĝis la jaro 1945, Oficyna Pomorska / Pomeria Eldonejo, Gdansko.

Famuloj ligitaj kun la urbo

[redakti | redakti fonton]

Honoraj civitanoj de la urbo

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko, publikigita kun lia peto kaj permeso
  2. foto de la medaltransdono en junio 2006 en la retejo Facebook

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
la urba ligna moleo (marponto) longas 650 metrojn kaj estas la plej longa en Eŭropo
BERJAYA
Grand-Hotelo Sopot, hodiaŭ Sofitel