Gyula Kautz
| Gyula Kautz | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de novembro 1829 en Győr |
| Morto | 27-an de marto 1909 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 28-1-131 |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1848–1850) Royal Academy of Law in Győr (en) |
| Familio | |
| Frat(in)o | Gusztáv Kautz (en) |
| Okupo | |
| Okupo | ekonomikisto verkisto juristo politikisto bankisto |
Gyula KAUTZ [djula kaŭc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kautz Gyula estis hungara ekonomikisto, juristo, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1865).


Gyula Kautz [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1829 en Győr. Li mortis la 27-an de marto 1909 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Kautz maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Jura Akademio (Győr), fine li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Pli poste li studvojaĝis en Germanio. En 1851 li ekinstruis en diversaj akademioj, universitatoj. Ekde 1865 li estis ankaŭ deputito parlamenta, poste li konigis la jam sendependan (konstitucian) buĝeton. En la jaroj 1873-1874 li estis rektoro en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1883 li ekhavis estran postenon en banko.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Theorie und Geschichte der National-Oekonomie
- Die National-Oekonomik als Wissenschaft (1858)
- Die geschichtliche Entwicklung der National-Oekonomik und ihrer Literatur (1860)
- A nemzetgazdaság és pénzügytan rendszere (1890)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Győr inter 1908–1948
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero K kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- [2]


