close
Saltu al enhavo

Volme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volme
BERJAYA
rivero
Bazaj informoj
Longeco 50 km
Fluo
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Distrikto Mark
Map
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Volme estas maldekstra alfluo de Ruhr kaj 49,8 km longa. De tiuj troviĝas 21,3 km sur la urba teritorio de Hagen. Tra la Volme-valo pasas la fervojlinio Volmetalbahn.

Riverpaso

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Renaturigo de Volme 2004-2006

Ĝi fontas en alteco de 460 metroj super la marnivelo je la sudorienta rando de la urbo Meinerzhagen en la distrikto Mark, unu kilometron oriente de la fonto de la iom pli longa rivero Agger: Dum la rivero Agger fluas sudokcidenten, la rivero Volme fluas preskaŭ rekte norden, ĝis ĝi en Hagen je 91 metroj super la marnivelo enfluas la riveron Ruhr. Sur la urboteritorio de Hagen la rivereto Volme parte estas kanaligita, sed almenaŭ parte ĝi estis renaturigita.

Ĝi trafluas interalie la urbojn Meinerzhagen kaj Kierspe, la urboparton Oberbrügge de la urbo Halver, la urboparton Lüdenscheid-Brügge, la vilaĝojn Schalksmühle kaj Dahlerbrück de la komunumo Schalksmühle, samkiel en Hagen la urbopartojn Rummenohl, Priorei, Dahl, Ambrock, Eilpe, centro kaj Boelerheide.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]