close
Saltu al enhavo

Suspensio (tekniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Suspensio de rado

En teĥniko, suspensio[1] estas tuto de la aranĝo, kiu ebligas, ke korpo, aparato, parto de maŝino aŭ io simila pendu de supraĵo per rimedoj, kiuj estas elastaj, kaj tamen certigas ĝian stabilecon.

Por veturiloj suspensio estas komplekso da pecoj, pecnodoj kaj meĥanismoj, kunigantaj la korpon de la veturilo kun apogaj elementoj (radoj, rulcilindroj, skioj ktp). La suspensio estas destinita por malpliigi dinamikajn ŝarĝadojn kaj egalmezure distribui ilin sur apogajn elementojn dum veturado. Ĝi servas ankaŭ por pliigi tirfortajn ecojn de veturilo.

  1. PIV 2005.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]