close
Saltu al enhavo

Sudorienta Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudorienta Eŭropo
Mondregiono
regiono, kultura regiono [+]
- koordinatoj44° 20′ 0″ N, 23° 49′ 0″ O (mapo)44.33333333333323.816666666667Koordinatoj: 44° 20′ 0″ N, 23° 49′ 0″ O (mapo)


Sudorienta Eŭropo (Eŭropo)
Sudorienta Eŭropo (Eŭropo)
DEC
BERJAYA

Map
Sudorienta Eŭropo
BERJAYAVikimedia Komunejo:  Southeastern Europe [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Eŭropo kun iom flua limo
BERJAYA
la ŝtatoj de sudorienta Eŭropo kaj la iom pli vasta influa zono

Sudorienta Eŭropo (foje mallongigata SOE) estas la ŝtatoj en la sudoriento de la kontinento Eŭropo, kvankam la limoj de la regionego estas arbitre fiksitaj kaj iuj aŭtoroj foje iom pli vaste, aliaj iom pli strikte aplikas ilin.

"Sudorienta Eŭropo" en geografio kaj historio kutime laŭ topologia difino estas la regiono Balkana duoninsulo ("Balkanio") plus la Karpata baseno kaj la parto de la montaro Karpatoj inter la riveroj Danubo kaj Dnestro. Konkrete tiu parto de Eŭropo kutime ampleksas la sekvajn ŝtatojn:

Ŝtato
BERJAYA Albanio
BERJAYA Bosnio kaj Hercegovino
BERJAYA Bulgario
BERJAYA Grekio
BERJAYA Kosovo
BERJAYA Kroatio
BERJAYA Nord-Makedonio
BERJAYA Moldavio
BERJAYA Montenegro
BERJAYA Rumanio
BERJAYA Serbio
BERJAYA Slovenio
BERJAYA Turkio (nur la eŭropa parto, do orienta Trakio)
BERJAYA Italio (nur la Provinco Trieste)

Ankaŭ Slovenio kaj Moldavio (iugrade eĉ Hungario, kiu tamen prefereble kalkuliĝu ŝtato de Mezeŭropo) en historia kaj kultura vidpunkto de iuj aŭtoroj estas konsiderataj ŝtatoj de sudorienta Eŭropo. Foje ankaŭ la insulo Kipro kaj la ŝtato Turkio komplete, kvankam geografie ili apartenas al Azio, kunkalkuliĝas. Entute temas pri areo de pli ol 960.000 km², en kiu meze de la 1980-aj jaroj vivis proksimume 90 milionoj da homoj.

La vorto "sudorienta Eŭropo" cetere science unuafoje difiniĝis de la germana prialbania esploristo Johann Georg von Hahn (1811-1869) [1].

Referenco

[redakti | redakti fonton]
    • Hösch, Nehring, Sundhaussen (eldonintoj), "Lexikon zur Geschichte Südosteuropas" [leksikono pri la historio de sudorienta Eŭropo], p. 663, ISBN 3-8252-8270-8

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]