Simon Rattle
| Simon Rattle | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Simon Rattle | |||||
| Naskonomo | Simon Denis Rattle | ||||
| Naskiĝo | 19-an de januaro 1955 (71-jaraĝa) en Liverpool | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Kolegio Sankta Anno Liverpool College (en) | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Magdalena Kožená (2008–) Candace Allen (en) | ||||
| Infanoj | 5 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | dirigento muzikisto | ||||
| Aktiva en | Birmingham • Berlino vd | ||||
| Aktiva dum | 1974– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro Simon Denis RATTLE, OM, CBE (naskita la 19-an de januaro 1955 en Liverpool) estas brit-germana dirigento, kiu unue famiĝis internacie kiel ĉefdirigento de la Simfonia Orkestro de Birmingham.
Li estis ĉefa dirigento de la Berlina Filharmonio de 2002 ĝis 2018 kaj ĉefa dirigento de la Londona Simfonia Orkestro de 2017 ĝis 2023. En 2023, li transprenis la direkton de la Bavara Radio-Ĥoro kaj Simfonia Orkestro.
Inter la plej elstaraj dirigentoj de la mondo, en enketo de Bachtrack en 2015, li estis vicigita de muzikkritikistoj kiel unu el la plej bonaj vivantaj dirigentoj de la mondo.[1]
Repertuaro kaj registradoj
[redakti | redakti fonton]La repertuaro de Simon Rattle inkluzivas Haydn, Schubert, Beethoven, Brahms, Bruckner, Mahler, Ĉajkovskij, R. Strauss, Dvorak, Janacek, Orff, Szymanowski, Stravinskij, Prokofjev, Ŝostakoviĉ, Britten, Gershwin, Messiaen, Adès, Unsuk Chin.
Registraĵoj inkluzivas verkojn de Béla Bartók (inkluzive de la kompletaj pianokonĉertoj kun Peter Donohoe), Ludwig van Beethoven (ĉiuj simfonioj), Johannes Brahms (ĉiuj simfonioj), Benjamin Britten, George Gershwin, Claude Debussy, Gustav Mahler (ĉiuj simfonioj), Maurice Ravel, Jean Sibelius (ĉiuj simfonioj), Igor Stravinskij, Pjotr Ĉajkovskij, Karol Szymanowski, Dmitrij Ŝostakoviĉ, kaj Franz Schubert. La interpretoj de Rattle de la Pasiono laŭ Sankta Johano kaj la Pasiono laŭ Sankta Mateo de Johann Sebastian Bach en la duon-scenigita produktado de Peter Sellars en 2014 estis konsiderataj interesaj.
Li surbendigis la muzikon por la filmo "La Parfumo – La Historio de Murdisto" kun la Berlina Filharmonia Orkestro per la etikedo EMI.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Chailly and the Berliner Philharmoniker: the critics' choice for World's Best Conductor and Orchestra. Bachtrack (3 September 2015). Arkivita el la originalo je 24 July 2016. Alirita 6 May 2021 .
- ↑ Artist Details: Sir Simon Rattle. Askonas Holt. Arkivita el la originalo je 18 June 2007. Alirita 17 August 2007 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuoj de Simon Rattle kun Charlie Rose
- "Li ne ludos la ludon" de Phillipa Ibbotson, The Guardian, la 19-a de junio 2006


