close
Saltu al enhavo

Prezidento de Peruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidento de Peruo
presidente de la República del Perú
flago
José María Balcázar
publika posteno Redakti la valoron en Wikidata
prezidento de la respubliko ĉefministro
Komenco 28-a de februaro 1823 vd
Landoj Peruo vd
Retejo Oficiala retejo
BERJAYA
BERJAYA
vdr
José Jerí en 2024
José Jerí, eksa prezidanto de Peruo

La Prezidento de Peruo aŭ en hispana oficiale Presidente Constitucional de la República del Perú estas la ŝtatestro kaj ĉefministro de Peruo. Personigas la Nacion Peruan, estas la ĉefo de la plenuma povo kaj suprema estro de la Armeo de Peruo kaj de ties Polico. Same temas pri la plej alta funkciuleco de la lando.

BERJAYA
Pedro Castillo, eksa prezidanto de Peruo

La Konstitucio de Peruo valida nun (1993) starigis la postulojn, rajtojn kaj devojn de la Prezidento de la Respubliko.

La prezidentoj funkcias ekde la Domo de Pizarro, ĉe la historia urboparto de Limo, kiu estas la Palaco de Registaro de Peruo kaj la Casa de Gobierno de Lima -mencio per kiu oni aludas al ĝi ĉe la oficialaj dokumentoj -. Tiu palaco okupas la saman lokon de tiu de la konkeristo kaj guberniestro, Francisco Pizarro kaj kie poste situiĝis la Palaco de la Vicreĝoj de Peruo.

En la aktualo, la posteno estas plenumita dum periodo de 5 jaroj sen eblo tuje rekandidatiĝi. Post unu konstitucia periodo, minimume, kiu jam plenumis la postenon povas rekandidatiĝi. La ŝanĝo okazas ĉiun kvinan jaron, nome la 28-a de julio, kiu estas la nacia tago, en la Kongreso de la Respubliko.

La unua Prezidento de Peruo estis José de la Riva Agüero, la dua José Bernardo de Tagle.

La nuna provizora prezidento estas José María Balcázar, ekde la 18-an de februaro 2026, post kiam la Kongreso elpostenigis lian antaŭulon, José Jerí.[1][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]