close
Saltu al enhavo

Oliete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliete
BERJAYA
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44548
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Rogelio Villanueva Lázaro
Demografio
Loĝantaro 351  (2025) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N,  41′ U (mapo)40.9935373-0.6796425Koordinatoj: 41° 0′ N,  41′ U (mapo) [+]
Alto 541 m [+]
Areo 85,481085 km² (8548.1085 ha) [+]
Oliete (Provinco Teruelo)
Oliete (Provinco Teruelo)
DEC
BERJAYA
Situo de Oliete
Oliete (Hispanio)
Oliete (Hispanio)
DEC
BERJAYA
Situo de Oliete

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Oliete [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Oliete [oLJEte] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Panoramo.

Ĝi estas je 111 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipo estas inter Muniesa (okcidente kun Alacón mezvoje) kaj Andorra (oriente kun Alloza survoje) laŭ la regiona ŝoseo A-1402.

Krome iom nordoriente estas Ariño survoje al Albalate del Arzobispo laŭ la regiona ŝoseo A-1401.

La altitudo de la loĝloko ĉe monteto estas de 541 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo.

Estis setlado en la areo jam en epoko de iberoj.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Oliete oni malaltiĝis el 2533 en 1910 ĝis nunaj 340 loĝantoj.

La demografio estas tipe karaktera de la interno de la duoninsulo tre forte. Rimarkindas la populacia malaltiĝo post la Hispana Enlanda Milito pri la rura elmigrado, kaj la sekva maljuniĝo de la aktuala loĝantaro, kun pli ol 40% ĉe aĝuloj de pli ol 65 jaroj.

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo. La tradicia ekonomio de Oliete dependis historie de la agrikulturo, brutobredado de ŝafoj kaj komerco.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, domego, ermitejoj kaj tri arkoj kiel restaĵoj de iama murego; aparte arkeologiaj kuŝejoj de iamaj setlejoj de iberoj kaj piedirado tra tre interesaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Panoramo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]