close
Saltu al enhavo

Numforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankasISOŜablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas

Numforo
insulo
Geografia situo  2′ S, 134° 53′ O (mapo)-1.038256134.888575Koordinatoj:  2′ S, 134° 53′ O (mapo)
Numforo (Tero)
Numforo (Tero)
DEC
BERJAYA
i1

Map

BERJAYA
vdr

Numforo, Numfor (ankaŭ Numfoor, Noemfoor, Noemfoer) estas unu el la Biakaj, Schouten aŭ Geelvink Insuloj en la Papua provinco, nordorienta Indonezio.

Ĝi estis la loko de militkonflikto inter japanaj kaj aliancanaj fortoj dum la Dua Mondmilito, kaj estis grava aerbazo por ambaŭ flankoj.

BERJAYA
Numforo, la plej orienta de la Biakaj Insuloj.

La insulo situas norde de la granda Golfo Sarera (antaŭe golfo Geelvink) de la insulo Nov-Gvineo. Ĝi havas proksimume ovalan formon kaj areon de 335 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas plejparte ĉirkaŭata de koralrifoj, escepte de kelkaj punktoj sur la sudorienta marbordo. Ankaŭ sur la sudorienta marbordo troviĝas malaltaj, krutaj klifoj. Plejparto de la interno konsistas el arbaro.[1]

Ĝi havas loĝantaron de 9 336 homoj laŭ la censo de 2010, kovrante 5 distriktojn.[2]

Dum la Dua Mondmilito, Numforo estis okupita de japanaj militfortoj en decembro 1943.[3] La indiĝena loĝantaro tiutempe estis de ĉirkaŭ 5 000 homoj, el kiuj la plej multaj vivis porvivan vivostilon en marbordaj vilaĝoj.[4]

La insulo ankaŭ gastigis ĉirkaŭ 1 100 laboristojn portitajn al Numforo fare de la japanoj: 600 membrojn de formoza (tajvana) helplaborista unuo kaj 500 indoneziajn civilajn punlaboristojn. Ĉi tiuj estis la pluvivantoj el pli ol 4 000 laboristoj prenitaj al Numforo fare de la japanoj.[5]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. KLUCKHOHN, FRANK L. (1944-07-04). "Doughboys Land on Numfor, Swiftly Win Main Airfield". New York Times. ID: 1504727. Alirita en 2007-12-26.
  2. (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) en 2016-03-04. Alirita en 2013-07-01.
  3. "Numfor (Noemfoer) Island". Arkivigite je 2019-04-27 per la retarkivo Wayback Machine Pacific Wreck Database. Alirita en 2007-12-26.
  4. Smith, Robert Ross (1953). "Operations on Numfor Island". United States Army in World War II: The War in the Pacific; The Approach to the Philippines. Chapter XVII. Washington, D.C.: United States Army Center of Military History. p. 397. Alirita en 2008-01-22.
  5. Smith, Robert Ross (1953). "Operations on Numfor Island". United States Army in World War II: The War in the Pacific; The Approach to the Philippines. Chapter XVII. Washington, D.C.: Center Of Military History, United States Army. pp. 421–2.