close
Saltu al enhavo

Nikolaj Gogol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Gogol
BERJAYA
Nikolaj Gogol
BERJAYA
Persona informo
Микола Васильович Гоголь-Яновський гербу Яструбець
Naskonomo Микола Васильович Яновський
Naskiĝo 1-an de aprilo 1809
en BERJAYA Veliki Soroĉinci, Rusia Imperio (nun Ukrainio)
Morto 4-an de marto 1852
en BERJAYA Moskvo, Rusia Imperio
Tombo Novodeviĉje tombejo (1931–) 55° 43′ 28″ Nordo 37° 33′ 18″ Oriento / 55.72453 °N, 37.55506 °O / 55.72453; 37.55506 (mapo)
Daniela monaĥejo (–1931) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksa kristanismo vd
Nacieco ukraino
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusa ukraina vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Imperia Sankt-Peterburga Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Nikolaj Gogol
Memorigilo Nikolaj Gogol
Familio
Patro Vasyl Panasovych Gogol-Yanovsky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mariia Hohol (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo В. Алов П. Глечик Н. Г. ОООО Г. Янов N. N. *** vd
Okupo dramaturgo
prozisto
opinia ĵurnalisto
verkisto
poeto
literaturkritikisto
instruisto
historiisto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo prozo, beletro kaj literatura kritiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1827–1852 vd
Verkado
Verkoj Dead Souls 
La Revizoro 
Marriage 
Taras Bulba vd
Sukcesis kiel verkisto
Reprezentaj verkoj
  • Taras Bulba (1835)
  • Revizoro (1836)
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Nikolaj Vasiljeviĉ GOGOL (ruse Николай Васильевич Гоголь, ukraine Микола Васильович Гоголь; naskiĝis la 1-an de aprilo 1809, Soroĉinci, Mirgoroda distrikto, Poltava gubernio, la Rusia imperio — mortis la 4-an de marto 1852, Moskvo, la Rusia imperio) estis rusia kaj ukraina verkisto.

Li devenis el malriĉa ukraina nobela familio. Lia patro Vasil Hohol (1777-1825) verkis ukrainlingve teatrajn skeĉojn kaj poemojn. Gogol travivis sian infanaĝon en nobela bieno Vasilievka, gimnaziojn li vizitadis en Poltavo kaj Niĵino. En 1828 li transloĝiĝis al Peterburgo. Post nesukcesaj literaturaj komencoj li vojaĝis tra Germanio, post la reveno li vane klopodis fariĝi aktoro, sed li sukcesis kiel ŝtata oficisto. Kiam li fariĝis fama verkisto, li instruis en knabina patriotisma instituto kaj kiel helpa profesoro de historio en Peterburga universitato. En 1831 li konatiĝis kun Puŝkin.

Lia komedio La Revizoro estis inter la unuaj libroj tradukitaj de Zamenhof en Esperanton.

En 2009 okaze de la ducentjariĝo de lia nasko, okazis polemiko kaj en Rusio kaj en Ukrainio, ĉar ĉefe naciismaj sektoroj profitis, ke Gogol devenis el ukraina origino kaj verkis en la rusa por respektive defendi lian rusecon aŭ lian ukrainecon. Dmitrij Cibulevskij pri tio skribis en Monato: Sendube Gogol reprezentas kaj la rusan, kaj la ukrainan literaturojn. Lia genio sufiĉis por en ambaŭ okazoj fariĝi vere elstara kaj neimitebla.[1]

  • Vesperoj sur novalo proksime de Dikanka (1831)
  • Vij (1835)
  • Taras Bulba (1835)
  • Rakonto, kiel kverelis Ivan Ivanoviĉ kun Ivan Nikiforoviĉ (1835)
  • Revizoro (1836)
  • La nazo (1836) en gazeto Sovremennik
  • Edziĝo (1842)
  • Шинель, (Palto) (1842)
  • Portreto
  • Notlibro de frenezulo
  • Malvivaj animoj (1835)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Pri Portreto

Citaĵo
 Tiun novan floron almetis la nelacigebla D-ro Fiŝer al la jam dika bukedo de siaj esperantaj verkoj. Tre interesa

estas la rakonto de Gogol. Gi konsistas el du partoj. Ĉu mi konfesu, ke mi preferas la unuan? Jen estas gia temo.
Talenta malriĉa pentristo aĉetis malkare en pentraĵa vendejo eksterordinaran portreton, kies okuloj lin, kvazaŭ ensorĉus kaj inkubus. En la kadro de tiu portreto li trovas grandan sumon, per kiu li farigas al si ĵurnalreklamon, aranĝas luksan laborejon, vizitas la elegantulojn kaj nobelojn, akiras famon kaj riĉecon; sed baldaŭ li perdas sian antaŭan puran malegoisman talenton. Poste li farigas enviema, li ĵaluzas la aliajn pentrartojn, uzas sian monon por aĉeti iliajn verkojn, kiujn li sovaĝe detruas. Fine li mortas en terura frenezeksplodo.
Ĉiuj homoj, ĉirkauantaj lian liton, Sajnis al li timegigaj portretoj. La portreto duobligis, kvarobligis en liaj okuloj : ĉiuj muroj Sajnis kovritaj de portretoj, fiksantaj sur li siajn senmovajn, vivajn okulojn ; la teruraj portretoj rigardis el la plafono, el la planko:'la umbro larmiga dis kaj longiĝadis senfine, por enspaci pli multe da tiuj senmovaj okuloj, (p. 56)
Al la stilo de l’ lerta tradukinto, kiun ni jam laŭdis en recenzo pri la Kanto de triumfanta Amo, ni sentas specialan korinklinon; ni ŝatas ĝian riĉecon, facilmovecon, nuancon; eĉ iom da prudenta antaŭenemo ne malplaĉas al ni.
Mi opinias, ke la esperantistaj verkistoj ne sufiĉe uzas la liberecon, kiun permesas al ili la Fundamento. Pli bone estas plilarĝigi kaj pliradigi la sencojn kaj uzmanierojn de la fundamenteroj ol enkonduki sennecese kaj facilanime novajn vortojn. Per laŭmetodaj ekzercoj oni igas la korpon pli vigla kaj forta, ne per la hazarda supersatiĝo. Pro tio ne riproĉindaj ŝajnas al mi tiaj frazeroj kaj vortoj: li ekis atente rigardi, lunbrilo adis kuŝi, eke kaj subite, li ade sin demandis, k.t.p. Nur tro oftan tian uzon de “ek” oni rajte riproĉos al S-ro Fiŝer.

Multaj aliaj tradukoj estas stilkorektaj (kaj tio ne estas malgranda merito), sed ilia tradukajo eslas malvigla, senreliefa, senkolora. Tia ne estas la stilo de D-ro Fiŝer, kiu impresas la leganton kvazaŭ stilo de originala verko. 
 Esperanto, n123 20 maj 1922
Citaĵo
 Ne utilas kulpigi la spegulon, se via vizaĝo estas malbela. 
 Nikolaj Gogol

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2003/03, paĝo 17: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj verkita de Dmitrij CIBULEVSKIJ.
  2. Eld. Presa esperantista societo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]