Morgemoulin
| Morgemoulin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Historia regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Verdun | ||||
| Kantono | Bouligny | ||||
| Komunumaro | Pays d'Etain | ||||
| INSEE kodo | 55357 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 55400 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 109 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 14′ N, 5° 35′ O (mapo)49.2341666666675.5811111111111Koordinatoj: 49° 14′ N, 5° 35′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 205 m [+] | ||||
| Areo | 6,85 km² ( 685 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||
Morgemoulin - prononco laŭ sistemo IFA [mɔʁʒəmulˈɛ̃] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Meuse - prononco [møz], por diferencigo de la france samnoma rivero Mozo[1] en Esperanto nomata Mozio[2] - en la historia kaj kultura regiono Loreno[3] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 109 loĝantoj sur areo de 6,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Verdun kaj al la kantono Bouligny. La teritorio havas komunan limon kun Dieppe-sous-Douaumont, Foameix-Ornel, Fromezey, Gincrey, Mogeville kaj Abaucourt-Hautecourt.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la vilaĝo devenas de muelilo (en la franca moulin) kiu apartenis al la familio Morge en la 1610-a jaro. Ĝi estis detruata dum la Unua Mondmilito kaj estis poste rekonstruata.
Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]- La katolika preĝejo "Sankta Kristoforo" de 1927 anstataŭas la detruitan preĝejon de 1852. En ĝi videblas rimarkinda vitralo kreita en 1927 per la ĉefvitristo Joseph Benoît: ĝi estas donaco al la preĝejo por memorigi pri la malfacila reveno de la loĝantaro post la Unua Mondmilito.

- Memorkruco (en la franca croix du souvenir) el forĝita fero memorigas la civilajn kaj soldatajn viktimojn kiuj estis rapide enterigataj en la tombejo dum la Unua Mondmilito. Tiu kruco superstaras la tombojn.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo pri la rivero Mozo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ la normiga "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" de la asocio SAT-Amikaro (la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda) dokumentigas la nomon Mozio (pli granda bildo de la normiga mapo, esperante)
- ↑ artikolo Loreno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio





