close
Saltu al enhavo

Montrofingro

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Montrofingro

La montrofingro (latine index) (ankaŭ antaŭfingro) estas parto de la mano. Ĝi estas la dua fingro, nombrante de la polekso, kaj troviĝas inter la polekso (aŭ dikfingro) kaj la mezfingro (aŭ longa fingro). Ĝi portas tiun nomon, ĉar oni prefere uzas ĝin por montri al personoobjekto.

Montrofingro de virino estas en la plej multaj kazoj pli longa ol la ringofingro en la sama mano, sed ringofingro de viro estas normale pli longa ol la montrofingro en la sama mano.

Ĝenerale ĝi estas la plej lerta mana fingro. Kontraŭe al la ceteraj fingroj, ĝi estas, kiel la polekso, tre moviĝiva. Oni uzas ĝin por signali (al homoj, objektoj, ktp.) kaj klaki sur la ĉefan butonon de la muso (la maldekstra kaze de dekstrulo kaj male kaze de maldekstruloj).

La montrofingro simbole aperas eĉ en kelkaj unikodaj signoj.

  • U+261A
  • U+261B
  • U+261C
  • U+261D
  • U+261E
  • U+261F

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]