close
Saltu al enhavo

Michael Rapaport

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Rapaport
BERJAYA
Persona informo
Michael Rapaport
Naskiĝo 20-an de marto 1970 (1970-03-20) (56-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Religio aŝkenazo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso Nov-Jorko Manhatano vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Erasmus Hall High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro
podkastisto
filmreĝisoro
komediisto
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1990– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Michael David RAPAPORT (naskiĝis la 20-an de marto 1970 en Novjorko, Usono) estas usona komikisto kaj filmaktoro.

Li ĉefrolis en la filmoj " Beautiful girls ", " The 6th Day " kaj " Hitch ". Li ankaŭ ĉefrolis en la televidserioj " Boston Public ", " The War at Home " kaj " Prison Break ".[1]

Rapaport aperis en kaj dramaj kaj komediaj roloj en filmo kaj televido. Liaj filmroloj inkluzivas ĉefroladon kontraŭ Eddie Murphy en Metro, kiel marbiologo en Deep Blue Sea, kaj kiel naiva kolegia studento suferanta pro grandega soleco, kiu pelas lin iĝi rasisma razkapulo en la filmo Higher Learning.

Rapaport ankaŭ havis rolon en la videoludo Grand Theft Auto III. Li ankaŭ havis plurajn revenantajn gastrolojn en pluraj epizodoj de la televidserio Friends en 1999, ludante Gary, policiston kaj la koramikon de Phoebe Buffay (Lisa Kudrow). Li ankaŭ ĉefrolis en unu el la ĉefroluloj en sezono 4 de Prison Break kiel agento de Homeland Security Don Self.[2]

Rapaport aperis en pli ol 60 filmoj kaj televidserioj, inkluzive de Subway Stories: Tales from the Underground (1997), My Name Is Earl (2007–2008), kaj Assassination on a High School President de 2008.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Asked and Answered: Michael Rapaport", The New York Times, July 8, 2011.
  2. Gleiberman, Owen (April 21, 1995). "Kiss of Death". Entertainment Weekly. Archived from the original on November 7, 2023. Retrieved September 2, 2017.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]